En
Han-dinastio (206 a.K.-220 p.K.) kun prospero de poezio kaj fu-oj,
grandajn sucesojn rikoltis ankau popolkantoj Yuefu.
Yuefu
(Yue signifas "muzikon" en la china lingvo kaj
fu -"institucion".) estis nomo de oficiala muzika
institucio de la imperiestra kortego en Han-dinastio, kies laboro
estis trejnado de muzikistoj kaj kolektado kaj muzikigo de popolkantoj.
La vorto Yuefu aperis tre frue, sed la kolektado kaj muzikigo
de popolkantoj kiel la chefa laboro komencighis post establigho
de la muzika institucio en la regperiodo de imperiestro Udi de Han-dinastio
(140-87 a.K. sur la trono). Poste oni nomis kiel poemojn de Yuefu
au simple Yuefu chiujn kantotekstojn de la muzika institucio,
inkluzive de odoj verkitaj de kleruloj kaj luditaj en la kortego
okaze de gravaj ceremonioj kaj de ghi kolektitaj popolkantoj. Tiele,
Yuefu farighis nomo de unu el la formoj de poezio. Kaj ghuste
la popolkantoj de Yuefu sin prezentas plej sukcese en la
poezio de Han-dinastio. Sed tre bedaurinde, la plejparto de tiuj
popolkantoj perdighis, kaj heredighis nun nur kvardek kantoj.
Han-dinastio
estis prospera kaj potenca, temen aliflanke, pro longtempa militado,
gradskala konstruado kaj akra aneksado de tero, multaj popolanoj
baraktis en abismo de suferoj pro kruelaj sklavigo kaj ekspluatado,
ili fughis aliloken pro neelteneblaj malfaciloj en la vivo. Malsame
al la fu-oj de Han-dinastio, kiuj flate prikantis la "grandajn
meritojn" de la regantoj, la popolkantoj de Yuefu prenis
la malfelichon de la popolo kiel sian chefan temon. Ili kredeble
spegulis la malfelichon kaj mallumon en la feudisma socio. La realismo
de la popolkantoj en Yuefu de Han-dinastio grave influis
la evoluon de la poezio de la posta tempo, trairante kiel rugha
linio la historion de poezio de la regperiodo Ghian'an (196-220
p.K.) ghis Tang-dinastio (618-907 p.K.) kaj formante la realisman
tradicion sistemigitan per la popolkantoj de Yuefu. En Tang-dinastio,
Yuefu apartighis de muziko kaj esencis nur kiel sarkasmaj
poemoj kritikantaj la realon.
La
plej distinga karakterizajho de la popolkantoj de Yuefu estas
eposeco. La popolkantoj, chu longaj chu mallongaj, chiuj estas eposoj,
kaj inter ili estis verkoj en tria persono, kaj verkoj kun karakterizitaj
personoj kaj kompare kompleta intrigo. La tekstoj de Yuefu
estas bushlingvaj, modestaj, tamen infektemaj. Yuefu estas
libera en la formo, nek katenita de rigore observataj poeziaj reguloj
kaj rutina sintakso, kaj inter ili oni povas trovi kaj senritmajn
kaj longajn, perfektajn kvinsilabajn versajhojn.
Inter
la popolkantoj de Yuefu la plej longa estas eposo "Jen
pavo flugas al sudoriento" kun 157 versoj. La eposo kronis
per siaj brilaj atingoj la popolkantojn de Yuefu Unue oni
trovis la eposon en la Sudaj Dinastioj (420-589 p.K.). La eposo
portis la titolon "Antikva poemo: Omaghe al la edzino de Jiao
Zhongqing, prezentita de sennomulo". La eposo rakontis tragedion
de junaj geedzoj. Liu Lanzhi, edzino de Jiao Zhongqing, malaltranga
oficisto en prefektujo Lujiang, estis repudiita de sia bopatrino.
Che adiauo al sia edzo shi jhuris sian amon. Sed shia frato devigis
shin reedzinighi. Fine per sinmortigo shi esprimis sian kontraustaron
al la deviga reedzinigo. La eposo malkashis la krimojn de feudisma
etiko kaj patriarka sistemo, laudis la malcedemon de Jiao kaj Liu
al feudismo. En la eposo la heroino Liu Lanzhi edzinighis al Jiao
Zhongqing en la agho de 17 jaroj. Shi estis profunde amata de la
edzo. Sed la bopatrino abomenis kaj molestis shin. Rakontante pri
shia forlaso de la hejmo de shia edzo, la eposo detale priskribis
shian belon kaj aplombon en tualetado, kaj ankau shian malcedemon.
Post kiam shi revenis al la hejmo de sia patrino, multaj venis por
svati shin al filo de prefekto au de guberniestro, kaj shia frato
devigis shin reedzinighi. Shi ne shancelighis antau richeco, nek
timis minacon, kaj decidis protesti per sinmortigo. Shi jhure interkonsentis
kun la edzo, ke shi revidos lin en alia mondo. En la tago de shia
reedzinigho shi dronigis sin en lago. Informighinte pri shia sinmortigo,
Jiao pendigis sin sur arbo. En simpatio oni entombigis ilin kune.
La eposo rakontas, ke ilian tombon ombras prosperaj pinoj kaj platanoj,
inter la arboj gaje pepas paro da ambirdoj, simboloj de iliaj animoj
interamantaj kaj neniam disigeblaj. La finalo aneksis al la eposo
romantikan koloron kaj esprimis la firman konvinkighon de la popolo
al la belo kaj bono.
Plejparto
de la popolkantoj de Yuefu estas tiuj priskribantaj malfacilan
vivon de malsupraj laborantaj popolanoj. "malsanulino"
prezentas familian tragedion pro terura ekspluato. La virino mortis
pro longedaura malsano, postlasante tri infanojn al la edzo neion
havanta. Mortante la virino petis la edzon bone prizorgi la infanojn.
La infanoj ne povis eldomighi por manko de vesto por kovri la korpon.
En la malplena hejmo la infanoj ploris kaj plorpetis kareson de
la patrino. La kompatinda edzo povis fari nenion, krom peti helpon
de renkontita amiko survoje. Kiel korshira sceno!
"Orfo"
priskribas malharmonion inter fratoj. Por sola heredi la posedajhojn,
la pliagha frato de la orfo traktis sian junan fraton kiel sklavon
kaj chiamaniere molestis lin. Li devis kolporti chie, au vektoporti
akvon, prepari manghajhojn, bredi chevalon, zorgi melonkampon, se
li restis hejme; en vintro li ne havis sur si ech pajlajn sandalojn.
En la netolerebla malfelicha stato li kun malespero kriis: "Mi
sendos leteron al miaj gepatroj sub la tero, ke mi ne povos plu
vivi kune kun la frato kaj la bofratino!" La malfelicha vivo
de la orfo montris, kiel profunde penetris la ekspluato kaj subpremo
en la feudisma socio, ech en la interrilatojn de samfamilianoj,
kaj tiel akuzis la kruelecon de tia ekspluato.
"Batalo
sude de la urbo" malbenas militon kaj funebras la militisto-viktimojn
en la batalo. La poemo rakontas pri milito pere de la mortintoj.
Ghi prezentas teruran vidajhon:
La
neenterigitojn voras korvoj
La
poemo diris jene:
Bonvolu al la korvoj
diri:
"Por la mortintoj preghe graku!
Ne enterighos certe ili -
Kiel kadavroj putraj vin eskapu!"
Tiuj
militistoj forlasis sian hejmlokon kaj mortis en milito. Sed iliaj
kadavroj kushis sub la chielo senkovre. Kia kruela sceno prezentighas
anutau la legantoj! Sed tamen la mortintoj ankorau diris tiel brave
kaj malavare, kio pli profunde reliefigis la kruelecon de milito.
"Soldatigho
Dekkvina-jare" malkashis la maljustecon de la militserva sistemo,
pere de la mizera vivo de 80-jara veterano. La maljunulo en la poemo
soldatighis en la agho de 15 jaroj kaj malmobilizighis en la 80-a.
Preskau la tutan vivon li pasigis en armeo, tamen li revenis hejmen
sen ajna kompensa monsumo kaj trovis korshire, ke lia hejmloko jam
farighis sovagha tombejo. Estas facile imageble, en kia tragedia
stato li pasigos siajn lastajn tagojn de la vivo.
Milito
kaj servuto katastrofe suferigis la popolon en multaj flankoj. Tion
ekzemplis multaj poemoj pri "migrantoj". Tiuj poemoj priskribis
au senhejmulojn, au nostalgion de malproksimaj garnizonantoj, au
korshiran disighon de geedzoj. En la poemo "Antikva kanto"
estas jenaj versoj:
Velkas
homo en autuna vento,
Pasas
tagoj en migrado, plilarghighas mia zono.
La
"Elegio" tiel skribas: anstatau plori nun mi elegias,
Anstatau hejmeniri
mi suspiras.
Pro sopirego al la kara hejmo
Plumbpezaj sentoj l'koron shiras.
Ja kiuj en la hejmo restas?
Ja kie pramo por transporti estas?
Mi povas al neniu la chagrenon diri!
La sentoj devas rade en la kor' rondiri!
"Trinkigi
Chevalon che la Granda Muro" priskribas amaran sopiradon de
virino al la edzo. La delikata sento de la virino vekas longan ehhon
che la legantoj.
La
popolo ne restis apatia al la plago alportita de la socio, kion
pruvis la popolkantoj de Yuefu plenaj de indigna kondamno
kaj forta opono. "Al Orienta Pordego" priskribas malrichan
oldulon levighinta al ribelo, kiu vivis en abismo de malfelichoj.
Li ne havis grenon, nek veston kaj tial li volis al la orienta pordego
de la urbo kun armilo. La edzino maltrankvile baris al li la vojon,
sed li kategorie respondis:
"Vi for! Mi
jam malfruighos.
Mi jam
ne povas toleri plu."
"Che
morusarboj" varme laudis la sagacan oponon de junulino Luofu
kontrau la malvirta prefekto. En la poemo la autoro prenis metodon
de flanka priskribo, kio kondukis al la arta efiko "enkorpigi
senlimajn sugestojn en limigitaj paragrafoj".
Rialta
artikolo:
Du
popolkantoj el Yuefu
|