Unua-pagho>> Kulturo >> Literaturo

 

 

 


El la "Dek nau antikvaj poemoj"

Vi iras kaj iradas...

Vi iras kaj iradas sub chielo,
Chagrene ni disighis pro sortpelo.
Nun pli ol dekmil liojn* fore estas
La vivoloko via sur la tero.
La vojo longas, malfacila estas.
Ja kiu pri revido nia certas?
Norda cheval' sin turnas al nordvento**,
Sur suda brancho suda birdo nestas**.
Forglitas temp' sezono post sezono,
Lozighas pli kaj pli la strikta zono.
La brilan sunon kovras flosaj nuboj,
Migrant' ne povas iri al hejmdomo.
Oldigas min sopiro kaj domagho,
Rapide maljunighas nia agho.
Pri la forlaso jam plu ne parolu,
Sed penu multe manghi dum vojagho!

Mi vidas fluon...

Mi vadas fluon jen por lotusfloro,
Tra richa orkidea bonodoro.
Al kiu mi donacu la plukajhon?
Ja vivas mia sopirat' en foro!
Mi serchas ronde l' hejmon de intimo,
-- trovighas nur la longa voj' sen fino.
La paro de amantoj disigitaj
Chagrenon chiam portas en l' animo.

En mia korto arb' de rara belo

En mia korto arb' de rara belo
Ekfloris, verdfolia en prospero.
Tenante branchon plukis mi floraron
Por al la sopirato jam livero.
Aromas kaj l' manikoj kaj la sino,
Sed vane - estas li en malproksimo.
Ne altvaloras tiu chi donaco -
El la sopira koro jen esprimo.

Domego en la nordokcidento...

Domego staras en Nordokcidento
Kaj nubojn skrapas en la firmamento;
Tre belas la fenestroj filigranaj
Kaj l' tri shtuparoj, charmas la tegmento.
Audighas en ghi kant' kaj kordmuziko
Plendantaj pro malghojo kaj tragiko!
Ja kies verko estas en prezento?
Qiliang-edzina*** kanto en praktiko.
Muzikon Qingshang**** portas dise l' vento,
Ripete sonas meza l' movimento.
Akord' vibradas ehhe al la tonoj,
Kortushas ghia trista sentimento.
Ne tiom nin chagrenas mem la kanto,
Kiel pokeco de la komprenantoj.
Farighu paro da sovaghanseroj
Kaj flugu alte al la chielrando.


* lio = duonkilometro.

** La hejmsopiraj chevalo kaj birdo tiel sin lokas por esprimi sian inklinon.

*** En la Periodo de Printempo kaj Autuno (722-481 a.K.) kortegano Qiliang de Qi-regno martirighis en milito. Lia edzino ploris dek tagojn kaj poste sin mortigis.

**** Qingshang estas titolo de muzikajho.