De jarmiloj la popolo
china
Revas pri chielen-flug' feina,
Kaj hodiau l' songho realighis,
Per sia kosmoshipo Shenzhou l' Kvina.
Yang Liwei ja estas
brava viro,
Kiu ighis nia pioniro
En esploro de l' mistera kosmo,
Plenumanto de la flug-deziro.
Startis la raket' je
l' naua horo.
Ghojoplene batis chies koro,
Pro la china pasho epokfara,
Kaj atendis gajnon de honoro.
Kaj post la dekkvara
rondoiro,
Nia kosmoshipo en admiro
Plensukcese al la hejma tero
Reen flugis lau deziro.
De l' chielo blua en
auroro,
Yang Liwei revenis jen en gloro.
Sur la step' de l' Interna Mongolio,
Lautis mil gratuloj, brilis floroj.
Pro l' sukceso tuta
la popolo,
Kiel vasta maro je ekbolo,
Saltas kaj jubilas kun fiero,
Kun aspir' al lud' de nova rolo.
Ja Chinio, lando de
miljaroj,
Plenuminto de heroaj faroj,
Devas fari novajn kontribuojn
Al l' amikoj kaj al la najbaroj.
La popolo china, ja
sen laco,
Bataladas brave por mondpaco,
Ighos pli potenca en rezisto
Kontrau agresforto el la spaco.
Se ni venkis en kosmship-afero
Chiajn malfacilojn de la sfero,
Ja sendube ni subpremos ankau
La ferocajn flamojn de l' Infero.
Ho, homfratoj, kune
nun ni festu
La sukceson, kaj memfidaj restu,
Ke progresos plue la popoloj,
Kaj l' terglobo chiam homa estu.