Unua-pagho>> Kulturo >> Literaturo

 

 

 


Vivu la Esperanto-Domo che Yatugatake!
-- Celebre al la dekjarigho de la Esperanto-Domo

de LAULUM
S-ro Kurita Kimiaki (kun barbo)
kaj Laulum survoje de Tokio
al la E-Domo che Yatugatake
Laulum kaj s-ro Kurita Kimiaki
(kun barbo) 150 m. for de
la E-Domo

Tre gravas domo por la vivaj homoj,
Sen domo oni vagus kiel fantomoj.
Ja same ankau por l' esperantistoj,
Kiuj ne volas vivi kiel gnomoj.

Morita estis forta arkitekto
Plenplena je nuntempa intelekto,
Pro arda amo al esperantismo,
Naskighis l' Esperantodom-projekto.

Sed bedaurinde li ne povis vidi
Mian viziton al ghi kaj kunsidi
Kun ni en jar' mil naucent naudek kvina,
Interbabili frate, gaje ridi.

 
 
S-ino Morita Yoko cheestas
prelegon de Laulum kaj
akceptas liajn E-librojn.

Sinjor' Kurita Kimiaki multe
Klopodis min venigi kaj rezulte
Mi partoprenis la Unujarighan
Feston de l' Domo, danko-shulde.

 
 
En arbaro de la E-Domo

Kiam mi venis al Yatugatake,
Mi tuj rimarkis ghiajn charmojn ja, ke
La Vintro majstre l' monton pentris,
Tinkturis chion che ghi brile lake.

Cipresoj, pinoj, tujoj, koniferoj
Smeralde verdis inter la aceroj
Kun ruben-rughaj, oraj kaj oranghaj
Folioj, kaj tuj sube buntis beroj.

Se ne kunirus tiam Morita Yoko,
Mi kredus veni al felanda loko,
Che kiu mi kredeble renkontighus
Kun elfoj, nimfoj ie sen alvoko.

Al mi alvenis Isikawa Kiosi,
Amik' grandagha al mi por ripozi,
Babilis ni pri nia korespondo,
Pasintajn tagojn el memoro fosi.

La chambroj de l' loghdomo vere belis,
Iliaj nomoj al ni tuj fabelis:
Kolombo, Urso, Papilio, Paco¡­
Revemon vervan tio ja rivelis.

 
 
Juna amiko Usui bone helpas
Laulum per sia flua interpretado.

En la salono ghia mi prelegis,
Pri l' china poezio kaj miregis,
Ke la junulo por la interpreto
Tiel bonege nian lingvon regis.

Multajn donacojn de l' samideanoj
Ricevis mi per la malplenaj manoj,
Ke mi eksentis veran embarason --
Por reciproki mankis ech bananoj!

Rapide pasis la agrablaj tagoj,
Plezuraj pro la viglaj kulturagoj.
Che l' Esperanto-Domo fabelbela,
Ja tempo chiam flugas kiel sagoj!

 
 
S-ro Yamasaki kaj Laulum che
fenestro de la Domo

Sed l' Esperanto-Domo chiam restas
En la memoro mia kaj ghi estas
Konkreta signo de l' esperantismo;
Pri l' arda am' Morita ghi atestas.

Kiel Doktoro Frank k.a. proponas,
Ja Esperanto-domojn ni bezonas,
Por faciligi niajn kulturagojn.
Feliche tion JEI disponas.

Pli viglan rolon do la Domo ludu,
Kaj novaj Domoj baldau jam apudu.
Por fina venko de l' afero nia,
Pli bone ni l' esperantismon studu.

Che l' dekjarigho de la kara Domo,
Mi volas beni ghin en chies nomo:
Vivu la Domo che Yatugatake,
La sankta signo de fratam' de homo!

Laulum en Japanio