Unua-pagho>> Kulturo >> Literaturo

 

 

 


Belaj mitoj kaj legendoj de la antikva Chinio

de MEI ZHI

    Kiel en aliaj antikvaj civilizitaj landoj, frue en la tempo de la primitiva klana komunumo de Chinio naskighis multaj mitoj kaj legendoj plenaj de prisma fantazio kaj romantikeco.

    Sed bedaurinde, la trezoro de la plej antikva tradicia folkloro ne estis komplete konservita, kio kontraste okazis en la antikvaj Grekio kaj Hindio. Nun oni povas trovi nur fragmentojn el antikvaj verkoj. La chefaj el tiaj verkoj estas "Libro de Montoj kaj Maroj" formita en la Periodo de Printempo kaj Autuno kaj Militantaj Regnoj (770-221 a.K.), "Huai Nan Zi" verkita de Liu An (179-122 a. K.) de Han-dinastio, "Chuci", "Zhuangzi" k.a.

    "Libro de Montoj kaj Maroj" temas chefe pri geografiaj scioj en folkloro, inkluzive de tiuj pri montoj, riveroj, nacioj, produktajhoj, kuraciloj, kulto, shamanismo k.a., kiuj enhavas multajn prahistoriajn mitojn kaj legendojn. La 21 chapitroj de "Huai Nan Zi" estas konservitaj nun. Ghi estas verko kun multaj scioj pri naturaj sciencoj.

    "Chuci", kun poemoj de Qiu Yuan (340-278 a. K.), la plej frua china poeto, kiel la chefa enhavo, priskribas morojn kaj produktajhojn en lokaj literatura formo, dialektoj kaj prononco de Chu-regno (la nuna Hubei-provinco). "Guangzi" estas verko de filozofo Guangzi (369-286 a. K.) kaj aliaj en la Periodo de Militantaj Regnoj kaj verkita en ofrmo de fabelo kun richa imago.

    Multaj notoj en tiuj verkoj montris, ke la antikvaj chinaj mitoj kaj legendoj havas sorchan belecon.

    En "Huai Nan Zi" estas mito pri chielriparado de N¨¹wa. La legendo pri diluvo temas pri la origino de la homoj. Kiam la mondo estis en kaoso, furiozis diluvo, incendio kaj rabobestoj. Poste, N¨¹wa kietigis la diluvon, estingis la incendion, fandis kvinkolorajn shtonojn por shtopi la chielajn truojn, dehakis la kvar piedojn de giganta testudo kaj per ili subtenis la chielon en kvar ekstremoj. Post tio, shi faris homojn el argilo, kaj tiamaniere aperis la homoj kaj la universo. Antikvaj libroj priskribis, ke N¨¹wa estis diino kun homa kapo kaj serpenta korpo. En la mitologia mondo N¨¹wa estas rigardata kiel diino chiokulturanta kaj homama.

    La priskriboj de la suno, luno, vetero, astroj, animaloj kaj vegetaloj en la mitoj kondukas la homojn en alian mirindan medion. Ekzemple, la mito pri la suno priskribas, ke en la loghejo Tanggu de la sunoj kreskas la giganta arbo Fusang, sur kiu loghas la dek sunoj. Chiutage ilia patrino Xihe veturigas unu el ili al diversaj lokoj, kaj tiele la suno levighas kaj subiras.

    Sur vasta dezerto estis la monto Chenduzaitian, kie vivis Kuafu. La lasta havis po unu flavan serpenton sur la oreloj kaj tenis po unu serpenton en la manoj. Li estis nepo de la dio de la tero Houtu kaj filo de Xin. Kuafu trotaksis sian forton kaj intencis kuratingi la sunon. Li kuregis ghis Yugu, kie subiras la suno, kaj suferis teruran foifon. Li kuris al la Flava Rivero kaj rapide eltrinkis la riveron. Li intencis trinki el la lago Daze en la nordo. Sed antau ol li atingis la lokon, li mortis de soifo.

    La mitoj prezentas multajn heroojn, kiaj Huangdi, Yandi, Gun, Yu, Yi k.a. Tiuj herooj estis enkorpigho de sagho kaj forto en la okuloj de la popolo. Ili estis chiopovaj. Yandi kaj Huangdi estis fratoj sampatrinaj kaj regis po duonon de la mondo. Yandi estis dio de la suno kaj instruis al la homoj terkulturon kaj serchadis herbdrogojn por kuraci homojn. Tial li estis nomata ankau dio de terkulturo kaj dio de medikamento. En antikva libro estas notita, ke li mortis pro toksigho en gustumado de herbdrogoj. Huangdi estis tre impona en la mito. La chapitro "Norda Dezerto" de "Libro de Montoj kaj Maroj" priskribas la animskuan klana estro Qiyou: "Qiyou levis batalon kontrau Huangdi, kaj tiu lasta ordonis Yinglong rebati Qiyou en Jizhou. Yinglong venigis grandan kvanton da akvo, dum Qiyou venigis la diojn de vento kaj pluvo, kaj tiuj chi levis shtormon. Huangdi sendis diinon Ba kaj la shtormo estis chesigita kaj Qiyou mortigita." Eble en la prahistorio ekzistis Yandi kaj Huangdi, kiuj estis eminentaj tribestroj en la klana socio. Poste, ili estis prenitaj kiel la prapatroj de la china nacio, tial la chinoj nomas sin posteuloj de Yandi kaj Huangdi.

    En la mitoj Gun kaj Yu estis herooj subigintaj diluvon. La chapitro "Hai Nei Jing" de "Libro de Montoj kaj Maroj" priskribas, ke por bari la diluvon Gun shtelis de la Dio Xirang (argila bulo povanta mem kreski senchese) kaj pro tio li estis mortigita. Yu, la filo de Gun daurigis la aferon de sia patro. Li faris sin urso kaj traboris la monton por forkonkuki la diluvon. En la batalo kontrau la diluvo li trifoje preterpasis sian hejmon sen eniri. Kvar tagojn post lia edzigho al filino de Tushan, naskighis lia filo Qi. Sed li ne havis tempon por karesi sian bebon. La vivecaj detalajhoj faris la imponajn mitojn fidindaj.

    Same kiel la mitoj pri Gun kaj Yu, vaste cirkulas ankau la legendo "Faligo de Nau Sunoj far Yi per Pafarko". La legendo diras, ke iun tagon la dek sunoj loghantaj sur la arbo Fusang samtempe kuris al la Chiela Palaco. Ilia faro alportis al la homa mondo katastrofan trosekecon. Kaj la dio sendis Yi paffaligi la sunojn. Yi paffaligis 9 sunojn kaj savis la homaron el la katastrofo. Rakontante pri Yi, ni devas mencii ankau lian edzinon Chang'e. Malkontenta pri la vivo en la homa mondo, shi volis reveni al la Chiela Palaco. Shi shtelis kaj englutis la senmortigan pilolon de Yi kaj flugis en la Lunan Palacon.

    Inter multaj herooj estis tre charma knabino, la plej juna filino de la suna dio Yandi. Iun tagon shi distris sin che la Orienta Maro kaj dronis en ghi. Post morto shi farighis birdeto Jingwei. Shi ofte portadis en la busho branchetojn kaj shtonetojn de la Okcidenta Monto kaj jhetis ilin en la maron por plenigi ghin. La firma volo kaj persistemo de la malgranda kaj charma spirito chiam emocias la posteulojn.

    La antikvaj mitoj kaj legandoj de Chinio estas ghermo de la romantika literaturo de Chinio. Multaj postaj verkistoj, influataj de la romantikeco de la mitoj kaj legendoj, ofte cherpis el ili materialojn por sia verko. Estas profunda la influo de la antikvaj mitoj kaj legendoj sur la posta literaturo.