Kiel
popola busha literaturo, chinaj poemoj aperis samtempe de
antikvaj mitoj. La skribitaj poemoj naskighis en la Periodo
de Printempo kaj Autuno antau 2500 jaroj, en formo de libro.
Tio estas "Libro de Poezio".
En
la china histoio, de la komenco de la Okcidenta Zhou-dinastio
(11-a jc. a. K.), ghis la mezo de la Periodo de Printempo
kaj Autuno (6-a jc. a. K.) estis sklava socio. La 305 poemoj
en la poem-kolekto ja estis verkoj faritaj en la 500 jaroj
de tiu periodo.
La
kolekto formighis en la sesa jc. a. K. Unue ghi portis la
titolon "Poemoj" au "Tricent Poemoj".
Pro tio, ke la pensulo, politikisto kaj edukisto Konfuceo
en la lastaj jaroj de la Periodo de Printempo kaj Autuno kaj
la eklektikistoj adorantaj konfuceanismon, precipe homoj de
post Han-dinastio, alte taksis klerigadon per poezio, la "Poemoj"
estis prenita kiel klasika lernolibro kaj alinomita "Libro
de Peozio".
Pri
la procedo de la kompilado de la "Libro de Poezio"
estis malsamaj konjektoj. Lau la kompleteco kaj richeco de
la enhavo, la arangho de ritmoj de la poemoj kaj la vasteco
de ties devenlokoj, oni asertis, ke la apero de la kolekto
estus neebla sen intencaj kaj zorgaj kolektado kaj ordigado,
en la socio kun malfacila trafikado kaj multaj enigmaj dialektoj.
La poemoj en la kolekto estas kanteblaj tekstoj zorgataj de
korteganoj pri muziko de Zhou-dinastio. Konjekteble, la kompilintoj
de la "Libro de Poezio" estis tiaj korteganoj, kiuj
kunigis la versajhojn omaghitajn de muzikistoj de dependaj
regnoj de Zhou-reghlando kaj popolkantojn kaj prezentis ilin
al la kortego.
La
"Libro de Poezio" dividighas en tri partojn: Guofeng
(lokkoloraj), Ya (elegantaj) kaj Song (prikantaj).
"Ya"
estis titoloj de melodioj. Ghi entenas du partojn: "granda
Ya" kaj "malgranda Ya". "Ya" nombras
105 poemojn aperintajn kompare frue verkitajn de la kortego
de Zhou-reghlando. La poemoj estis prezentitaj che kortega
kunveno kaj festeno, kaj plejparte estis prikanto al la regado
de la regho kaj bonfaroj de la forpasintaj reghoj.
"Song"
entenas kvardek himnojn kaj kantojn por rito. La himnoj estis
dividitaj en tri grupojn: Himnoj de Zhou, tiuj de Lu kaj tiuj
de Shang. La himnoj de Zhou estis verkitaj en la komenco de
Zhou-dinastio. Tiuj de Lu kaj Shang estis verkoj de la regnoj
Lu kaj Song en la 7-8-a jc. a. K.
Valoraj
estas la historiaj epopeoj en "Ya" kaj "Song".
Ekz., "Naskigho de Houji", "Gongliu" kaj
"Senchesa Prosperigho" en "granda Ya"
notis multajn legendojn kaj historiajn faktojn. "Gongliu"
kaj "Senchesa Prosperigho" priskribas la grandskalajn
transloghighojn de la nacio, la terkulturadon kaj domkonstruadon
de la antikvaj popolanoj. En "Gongliu" estas tiaj
versoj: "Chirkaue de la chefurbo la popolanoj ekhavis
domojn, la migrantoj chesis vagadi, kaj chie levighas ghojo
kaj rido." "Senchesa Prosperigho" priskribas
strechan laboron en konstruado de muroj. Tiuj versoj estas
gravaj materialoj por esplori la antikvan socion de Chinio.
La
plej brila parto de la "Libro de Poezio" estas Guofeng,
en kiu kolektighas lokaj poemoj de 15 regnoj, verkitaj en
la tempo de la komenco ghis la mezo de la Periodo de Printempo
kaj Autuno.
La
poemoj en Guofeng ampleksas diversajn temojn:
Pri
amo. Granda parto de la poemoj en Guofeng temas pri amo
kaj edzeco. Tiaj poemoj "venis de la popolo en formo
de popolkanto, kantata de gejunuloj en esprimo de ilia korinklino".
"Che la riveroj Zhen kaj Wei" bildigas gajan ekskurson
de gejunuloj en printempo che la riveroj. "Charma knabino",
"Cidonio" kaj "Falintaj folioj" spegulas
harmonion kaj ghojon inter la geamantoj. En la versajhoj oni
vidas puran koron kaj serenan humoron de la antikva popolo.
"Ruza fraulo" priskribas aflikton de knabino, kaj
"Levu vian baskon" shercon inter la geamantoj. Ilia
sentoesprimo estis senkasha, kuragha kaj senghena. "Morta
alko sur kampo" estas ampoemo kun pura primitiva koloro.
"Morta alko sur kampo" kovrighis de herboj, knabinon
en afrodizio tentas fraulo¡ "Ne pasiighu nek
urghighu, mian antautukon ne tushu, kaj vian hundon silentigu."
La fraulo en la poemo estis chasisto. Chasante en arbaro,
li renkontis belulinon kaj gajnis shian koron. Ilia enamigho
estis tute natura kaj libera. "La malvirtulo" estas
korversho de forlasita virino. La heroino en la poemo sincere
strebis al pura amo kaj felicho. Sed 3 jarojn post la geedzigho
shi estis forlasita de la edzo. Shi chagrenighis, malamis
kaj indigne riprochis la malvirton de la edzo. Shi larme akuzis
la malegalecon inter la seksoj: "Ho ve, knabinoj, ne
tro pasiighu kun frauloj, ili facile forjhetos la amatinon,
dum virinoj restos sen libero." Fine shi firmdecide foriris
de sia edzo.
Pri
opono kontrau ekspluato kaj subpremo. "Malsatuloj
arias pri malsateco, laboruloj pri sia okupo", jen la
esenco de multaj poemoj en la "Libro de Poezio".
En "Otido" oni tiel plendis: "Pro la senfina
servutado al la kortego, ni ne havas tempon por nia agro,
nek por zorgi pri la gepatroj. Ho chielo, kiam ni povus ghui
pacan vivon?" "Kampomuso" indigne mokis la
aristokratojn dibochantajn kaj esprimis deziron pri bona vivo.
La poemo nomis la ekspluatantojn abomenindaj kampomusoj: "Musoj,
musoj, mian grenon ne manghu, mi vivtenis vin jam tri jarojn,
tamen vi neniam konsideris por mi. Mi jhuras foriri de vi
kaj transloghighos al paradizo. Paradizo estas loko destinita
por mi."
Pri
agrokulturo. El la "Libro de Poezio' estas poemo
"La Sepa Monato" pri agrokulturo. Ghi detale priskribas
la kolektivan laboradon de agrikulturaj sklavoj de Zhou-dinastio.
Krom terkulturo por aristokratoj, la sklavoj devis ankau bredi
silkraupojn, teksi shtofojn, fari vinon, chasi, kulti kaj
aranghi celebradon por datreveno de naskightago de aristokratoj.
Kvankam ili laboradis tutan jaron, tamen ili havis nek vestojn
nek grenon. En vintro por bari tranchan venton, ili shtopis
la fenestrojn kaj pordojn per pajlo kaj argilo. El la poemo
ni povas trovi, ke tiam multe evoluis la agrokulturo de Chinio,
richa estis la sperto de produktado kaj abundaj estis la produktajhoj.
"Plantago" estas kanto de virinoj dum kolektado
de plantagoj. "Plantagoj kreskas surkampe, kaj ni ghoje
kolektas grupe. Ni serchas, prenas sur la kampo kaj portas
ilin hejmen en la vestoantauo." La lakona teksto ripetade
kantata de grupighintaj virinoj sur la kampo prezentas al
ni belan scenon de laborado en serena tago.
Pri
la vivo de aristokrato. "Veturado" estas fama
patriotisma poemo. Damo Xumu en la poemo, deveninta de Wei-regno,
edzinighis al Xumu. Fronte al la disfalo de sia patrolando,
shi sentis korshiran doloron. Shi proponis peti helpon de
Xu-regno, sed estis chikanita. Shi falis en grandan indignon
kaj triston, kaj vershis sian senton pere de poemo. "Altstatura
belulino"priskribas charmecon de damo Zhuang Jiang, edzino
de Zhuanggong, estro de Wei-regno. "Onklo Yu Tian"
bildigas bravan militiston kaj liajn lertajn pafarton kaj
veturigadon.
La
"Libro de Poezio" ghuas vastan renomon ne nur per
la richa enhavo, sed ankau per la brila poezia arto. La versoj
de granda parto de la poemoj estas kvarideografiajhaj, kaj
ankau enmiksighas du- kaj ok-ideografiajhaj. La lingvo de
la poemoj estas rafinita, viveca kaj modesta. La poemoj ofte
havas refrenojn en peza popolkanta gusto. La saghe uzata metaforo
donas evidentan artan efikon. La verkintoj de la poemoj ofte
menciis iun objekton en la komenco kaj poste eltiris kion
ili volis esprimi. En la poemo "Fragmitoj" la verkinto
priskribis la senvivan autunan scenon kaj poste eltiris la
chefan enhavon de sia poemo, ke sentimentala fraulo falis
en senhelpan aflikton pro sia frauleco. "Persikfloroj"
komencighas per priskribo de disvolvighantaj persikfloroj
kaj poste priskribas la brilan charmecon de tuj edzinighonta
knabino. Metaforo de la "Libro de Poezio" richigis
la imagon, heredighis kaj disvolvighis en la postaj jaroj
kaj farighis tradicia metodo de la poezio.
La
"Libro de Poezio" estas atesto de la kreiveco de
la laboranta popolo en la antikva Chinio kaj manifestigho
de la sentoj de diversaj klasoj en reala vivo. La realismo
de la "Libro de Poezio" fundamentis ghian lokon
en la historio de la china literaturo kaj faris ghin brila
startpunkto kaj bazo de la china realisma literaturo.
Birda
kanto
Cidonio
|