Unua-pagho>> Kulturo >> Literaturo

 

 

 


Admonado de Zou Ji al la regho Weiwang
de Qi-regno pri akcepto de kritiko

    Zou Ji estas bela kaj alta. Iun matenon li vestis sin antau spegulo kaj demandis al sia edzino:

    "Kiu el mi kaj s-ro Xiu estas pli bela?"

    La edzino respondis: "Certe vi. Chu s-ro Xiu estas komparebla kun vi?"

    S-ro Xiu en la norda parto de urbo estas fama belulo en Qi-regno. Zou Ji ne kredis la vorton de la edzino kaj demandis al sia kromedzino:

    "Chu mi au s-ro Xiu estas pli bela?"

    La kromedzino respondis same kiel la edzino. La sekvantan tagon amiko venis viziti Zou Ji. Zou faris al li la saman demandon kaj audis saman respondon. En alia tago venis s-ro Xiu mem. Zou longe pririgardis lin kaj opiniis, ke li estas malpli bela ol Xiu. Li kashrigardis en spegulon kaj trovis, ke Xiu estas multe pli bela ol li. Nokte li pensadis en la lito kaj venis al la konkludo: "Mia edzino tiel respondis pro tio, ke shi amas min; mia kromedzino tiel laudis min pro tio, ke shi timas min; dume mia amiko komplimentis min nur pro tio, ke li deziras mian favoron." Kaj en la kortego li diris al la regho Weiwang:

    "Mi bone scias, ke mi estas malpli bela ol s-ro Xiu, sed pro tio, ke mia edzino amas min, mia kromedzino timas min kaj mia amiko deziras ion de mi, ili chiuj diris, ke mi estas pli bela ol s-ro Xiu. Nun nia lando havas vastan teritorion kun 120 urboj. La tuta haremo amas vin; la korteganoj timas vin, kaj chiuj en la regno deziras vian favoron. Lau tiu rezono, via regha moshto estas izolita de la vero."

    Samopiniante kun li, Weiwang faris dekreton:

    "Chiuj korteganoj kaj plebanoj, kiuj vid-al-vide kritikos min, estos rekompencitaj per granda premio; kiuj tion faros letere -- per la meza; kiuj tiel agos antau la publiko kaj la kritiko atingos miajn orelojn -- per la malgranda."

    Che la komenco post la publikigo de la dekreto la korteganoj konkure faris kritikojn kaj la kortego estis plena de homoj kiel bazaro. Post kelkaj monatoj kritikantoj malmultighis, kaj post unu jaro neniun kritikon oni povis fari. Informighinte pri tio, la regnoj Yan, Zhao, Han kaj Wei venis riverenci antau la regho Weiwang de Qi-regno. Jen venko super malamiko en kortego.