Kuiristo
estis distranchanta bovon por regnestro Huiwang de Liang-regno.
Kie lia mano tushis, la shultro apogighis, la piedo surmetighis,
kaj la genuo premis, chie estighis knarado. Kaj la sonoj de
tranchado estis ritmaj kiel dancmuziko.
Huiwang
diris: "Ha, bone, kiel vi farighis tiel lerta?"
La
kuiristo demetis la tranchilon kaj respondis: "Mi lertighis
pro tio, ke mi posedas la leghon de la afero. Kiam mi komencis
distranchadi bovojn, mi vidis nur la tutan bovon. Post tri
jaroj mi jam vidis ne la tutan bovon. Kaj nun mi rigardas
distranchotan bovon ne per okuloj, sed la spirito. Mi enigas
la tranchilon, lau la strukturo de la bovo en la interspacojn
de la ostoj. Bona kuiristo shanghas novan tranchilon chiun
jaron, char li tranchas; ordinara kuiristo shanghas tranchilon
chiun monaton, char li simple hakas. Mi distranchis milojn
da bovoj en 19 jaroj per tiu sama tranchilo, kaj ghi restas
ankorau tiel akra kiel nove akrigita. Inter la ostoj estas
sufichaj spacoj, dum mia tranchilo apenau havas dikecon. Do
mia tranchilo povas sufiche libere vagi inter la ostoj. Jen
kial mia tranchilo povas esti chiam akra en la 19 jaroj kiel
nove akrigita. Tamen chiufoje kiam mia tranchilo atingis la
lokon kie interligighas la ostoj kaj tendenoj, mi chiam tenas
min atentema, mi fiksas mian tutan atenton sur la tranchota
loko kaj movas la tranchilon malrapide, dume la distranchita
bovajho rapide amasighas sur la tero. Mi staras apude kun
la tranchilo kaj sentas grandan kontentighon, rigardante chirkauen.
Mi purigis la trancilon kaj eningigis ghin."
Huiwang
diris: "Bonege! La parolo de la kuiristo inspiris al
mi bonan higienon."
|