|   
                       
                    Strangan veston mi ekshatis infanaghe,En oldeco mi preferas ghin senshanghe.
 Longan spadon portas mi kun shato,
 Altan chapon sur la kapo,
 Perlaj kaj juvelaj ornamajhoj
 Sur la vesto brilas.
 La hhaosa mondo min ne scias,
 Iri foren senreturne mi decidis.
 Jungi al la charo drakojn miajn,
 Kaj ekskursi kun Shun2 en edeno dia.
 Florojn jadajn frandos ni sur Kunlun,
 Vivi longe mi ja strebos kiel l'universo,
 Por eterni kiel suno kaj la luno.
 Bedaurinde Suvereno min ne scias,
 Morgau Xiang-riveron mi transvados.
 ***00000000000000000000***00000000000000000000*** Sur 
                    la bordo apud Ezhu mi retrorigardas,En frosteta vento mi vespiras.
 Lasas apud monto mi la jungitaron,
 Ripozigas en arbaro mian charon.
 Per boato en la rivero Yuan mi veturas,
 Tra fenestro de kajuto audighas remado.
 La boato glitas lante,
 En akvokirleto algluighis.
 En mateno mi forlasis Wangzhu,
 Vespere mi ja atingis Chenyang.
 Kun honesta kaj lojala koro,
 Mi malghojas neniom en ajna foro.
 ***00000000000000000000 
                    ***00000000000000000000 *** Sed 
                    en Xiupu min atakas la konfuzo,Kien veni mi ne scias.
 En profundo de arbaro obskureca,
 Simigregoj loghas.
 Shirmas sunon monto alta,
 Kovris senlimajhon blanka negho,
 Valon lavas ofta pluvo.
 Nuboj densaj premas tegmenteghon.
 Vivis mi sen ghojo,
 En soleco nun pli.
 Tamen mi ne min plachigos al la moro,
 Malgrau ke mi vivos en chagreno.
 ***0000000000000000000 
                    ***00000000000000000000 *** Jeyu3 
                    punita je senharigo,Sanghu4 povris almozule.
 Kaj lojalaj talentuloj
 Trampis ekster la nomumo.
 Zixiu5 sin mortigis malespere,
 Bigan6 dispecighis pro lojalo.
 Jen ekzemploj el la historio,
 Mi ne plendu kontrau io.
 Mi persistos che la justo kaj la virto,
 Malgrau ke mallumo min sufokos ghis la morto.
 ***00000000000000000000 
                    ***00000000000000000000 *** Jen 
                    la kanto:Flugis foren pavoj kaj feniksoj,
 Dum paseroj nestis en palaco.
 En kamparo velkas aromfloroj,
 La kortegon regas putrfetoro.
 Chio fushe malordighis,
 Tago, nokto inversighis.
 Lojalplena mi foriras,
 Pro obskura estonteco.
 
 Notoj:1. La poemo 
                    estas la dua chapitro de "Nau Elegioj" verkita de 
                    Qu Yuan en lia maljuneco. La     verko 
                    prezentis la kordoloron de la autoro, kiam li estis ekzilita 
                    de la regho     Qingxiangwang, filo de 
                    Huaiwang, al fora loko.
 2. Lau la 
                    chinaj legendoj Shun estis sagha suvereno en la antikva Chinio.
 3. Jeyu - 
                    ermita talentulo en la antikva Chinio
 4. Sanghu 
                    - ermita talentulo en la antikva Chinio
 5. Zixiu 
                    - generalo de Wu-regno en la Periodo Printempo kaj Autuno. 
                    La regnestro rifuzis lian     prudentan 
                    proponon kaj li devigite sin mortigis finfine.
 6. Bigan 
                    - Honesta subulo de la tirana regho Zhou de Yin-dinastio. 
                    Lia koro estis enukleita de     la tirano 
                    pro lia insista kritiko al la regho.
   |