Zhang Liang estis promenanta sur ponto
de Xiapi. Venis antau lin maljunulo en jaketo el kruda shtofo.
La maljunulo jhetis sian shuon de sur la ponto kaj diris al
Zhang Liang, fiksante la rigardon sur li: "Knabo, iru
repreni por mi la shuon!" Zhang Liang ofendighis kaj
volis bati lin. Sed, konsiderante pri lia maljuneco, li toleris
kaj iris preni la shuon. Tiam la maljunulo ordonis al li:
"Surmetu ghin por mi!" "Mi jam alprenis por
li la shuon, do mi surmetu ghin por li," tiel pensante,
Zhang Liang genuighe surmetis la shuon al la maljunulo. Tiu
etendis la piedon kaj ghin enshuigis. Poste la maljunulo forigis
kun rido. Zhang Liang estis surprizita kaj sekvis lin per
la rigardo. La maljunulo foriris ch. duonkilometron kaj revenis
al Zhang Liang: "Vi knabo estas instruebla. Che la tagigho
post kvin tagoj vi rendevuu min chi tie." Zhang Liang
genuighe konsentis en mirego. Che la tagigho post kvin tagoj
Zhang Liang iris al la loko, kaj la maljunulo jam estis tie
atendanta. Li kolerighis kaj diris al Zhang: "Kial vi
malfruighis en rendevuo kun maljunulo?" La maljunulo
foriris, ordonante al Zhang, ke li refoje venu al la loko
frumatene post kvin tagoj. Kvin tagojn poste, che la unua
kokeriko Zhang Liang iris al la loko kaj refoje la maljunulo
tie atendis. Li kolerighis: "Kial vi denove malfruighis?"
Forirante la maljunulo postlasis la saman ordonon. Post kvin
tagoj, Zhang Liang iris al la loko en la noktomezo. Post nelonge
venis la maljunulo. Chi-foje la lasta ghojighis kaj laudis
lin. Li donis al Zhang libron kaj diris: "Leginte tiun
libron, vi farighos instruisto de regho. Via kariero prosperighos
post dek jaroj. Kaj post dek tri jaroj vi vidos min en Jibei;
la flava shtono che la piedo de la monto Gucheng ja estos
mi." Tion dirinte la maljunulo malaperis kaj post tio
Zhang Liang neniam vidis lin plu. Kiam tagighis, li trovis,
ke la libro estas nenio alia ol "Milita Strategio de
Taigong". Zhang Liang alte taksis la libron kaj ofte
legis ghin.
---------------------------------------------------------
* Markizo Liuhou estis la lasta honora titolo
de Zhang Liang en lia vivo. Li estis unu el la fondintoj de
la Okcidenta Han-dinastio. La fragmento prezentas anekdoton
pri lia juneco.
|