En
Wei-regno estis 70-jara malricha ermito Hou Ying, kiu servis
kiel pordisto de la orienta pordo de la urbo Daliang. Informighinte
pri lia stato, princo Wuji vizitis lin kaj volis donaci al
li monsumon. Sed Hou rifuzis la donacon kaj diris al la princo:
"Mi kulturis min per virto dum dekoj da jaroj, kaj mi
ne devas akcepti vian donacon pro mia malricheco de pordisto."
La princo do preparis grandan festenon kaj invitis multajn
gastojn. Kiam chiuj venis al la festeno, la princo veturis
per kalesho kun vakanta maldekstra sidloko* al la orienta
pordo por bonvenigi s-ron Hou. Tiu iom ordigis siajn chifonajn
vestojn kaj chapelon, ascendis la kaleshon kaj sidighis sur
la maldekstran sidlokon, sen ajna ghentilajho, por ekzameni
la sintenon de la princo. Sed la princo pli humile veturigis
la kaleshon. Post momento Hou diris al la princo: "Mi
havas amikon en la bazaro, kaj mi volas iri tien per via veturilo."
La princo do kondukis la kaleshon en la bezaron. Hou descendis
la kaleshon, salutis sian amikon Zhu Hai kaj strabe subrigardis
la princon, longe parolante kun sia amiko. Sed la princo montris
pli da humileco. Tiam chiuj gastoj estis atendantaj, ke la
princo komencu la festenon. La urbanoj vidis, ke la princo
kondukas veturilon por Hou, kaj la sekvantoj de la princo
kashe blasfemis kontrau Hou. Tiu rimarkis, ke neniom shanghighis
la humileco de la princo. Hou adiauis sian amikon kaj reascendis
la kaleshon. Atinginte sian domon, la princo kondukis s-ron
Hou al la honora sidloko kaj prezentis al Hou la gastojn unu
post alia. La gastoj multe miris pri tio. En ekstazo pro ebrieto
la princo starighis kaj iris antau Hou por gratuli lin pro
la 70-a datreveno de lia naskigho. Tiam Hou diris al la princo:
"Hodiau mi tro multe ghenis vin. Mi estas gardisto de
la urbopordo, sed vi persone veturis al mi kaj honoris min
per via bonvenigo antau la publiko. Via princa moshto ne devas
humilighi, sed fakte vi tro humiligis vin pro mi. Tial mi
intence retenis vian kaleshon longe en la bazaro por disfamigi
vin. Parolante kun mia amiko, mi rigardis vin kaj rimarkis,
ke vi farighis pli humila. Chiuj rigardas min fiulo kaj opinias,
ke via princa moshto humile traktas subulojn." Post tio
Hou farighis tre respektata amiko por la princo.
---------------------------------------------------------
* Lau moro de chinoj, sidloko maldekstre de mastro
estas por la plej honora gasto.
|