Kronprinco
de Chu-regno malsanighis. Wu-regnano lin vizitis kaj diris
al li: "Mi audis, ke Via Moshto malsanighis. Chu via
malsano iom mildighis?" La kronprinco respondis: "Dankon!
Mi sentas min tre laca."
... ...
La
vizitanto: "Via Moshto, mi povas resanigi vin ne per
medikamento, nek per akupunkturo kaj mokso, sed per kelkaj
gravaj vortoj. Chu vi volus auskulti?"
La
kronprinco: "Tre volonte."
... ...
La
vizitanto: "La 15-an de la oka monato oni kune kun nobeloj
ekskursas malproksimen al Guangling (nun Yangzhou) por amikighi
kaj rigardi tajdon de rivero. Ne vidinte tajdon, oni jam estas
terurita de granda akvoforto. Malgrau siaj alta inteligento
kaj oratora talento oni tamen ne povas detale priskribi, kiel
la akvo impetas, levighas, torentas, kirlighas kaj plaudas.
Estas tempo de fluso. Tajdo, komence ne klare videbla de malproksime,
senlima, terura, fine tondre alrulighanta. Direktu viajn okulojn
al la Suda Monto, (de kie komencighas la tajdo) kaj la orienta
maro (en kiun la rivero enfluas), kaj vi trovos, ke la senlima
akvo kaj la lazura chielo kunfandighas che la malproksima
horizonto, kaj malfacile distingos, kie estas la limo de la
akvo. Oni sekvas per la okuloj tiun imponan pejzaghon kaj
atente rigardas al la malproksima oriento, kie sin levas la
suno. La fluo kun ondegoj kuras malsupren, kaj oni ne scias,
kie ghi haltas. Intertempe la torento malordighas kaj kontraufluas
supren. La torento impetas kontrau la suda bordo kaj malaperas
for de la okuloj, kio estas maltrankviliga kaj laciga por
la rigardantoj. La vespera tajdo jam malflusis kaj sekvos
la matena, kaj tiu donas al la rigardantoj neforgeseblan impreson.
Post rigardo de la tajdo oni farighas freshigita kaj liberigita
de chiaj pigro, suspektemo, laceco, chagreno, kvazau la haroj,
dentoj, manoj, piedoj kaj ech la internajhoj estus lavitaj
de akvo. Tiam la homoj, ech malsanaj dum longa tempo, pene
rektigas sian kurbighintan dorson, movas siajn lamajn krurojn,
malfermas siajn blindajn okulojn kaj atente aprezas la tajdon,
por ne paroli pri tiuj, kiuj suferas iom da chagreno kaj ebrio.
Tial oni diras, ke estas facile refreshigi la cerbon kaj forigi
la suspektemon per rigardo de la tajdo."
La
kronprinco: "Tre bone. Sed kiaj estas la trajtoj de la
tajdo?"
La
Wu-regnano: "Tio ne estas notita en libroj. Sed mi informighis
de mia instruisto, ke la tajdo havas tri trajtojn, kiuj shajnas
dioj, sed fakte ne. La unua trajto estas, ke la tondra tajdo
audeblas cent li-ojn (unu li-o egalas 0.5 kilometron)
fore; la dua, la riverakvo kontrafluas kaj la marakvo enriverighas;
kaj la tria, la montvalo en- kaj ellasas nebulon tagnokte.
La rivero plenighas, superplenighas kaj ektorentas, kaj levighas
ondoj kaj poste ondegoj. Komence la tajdo aspektas kiel ardeoj
shvebantaj malsupren. Iom poste formighas blankaj ondegoj
kiel alkurantaj blankaj kaleshoj kun blankaj kurteno, tegmento
kaj jungitaj chevaloj. La ondoj jen levighas, jen dispecighas
kiel nuboj kaj sin jhetas antauen kiel armeo bone ekipita.
Ili jen flankenighas, jen levighas, kiel chefgeneralo en leghera
militcharo komandanta sian armeon. Ili kuras tiel rapide kiel
charo kun ses drakoj sekvantaj la riveran dion kaj kiel blankaj
akcesoraj chielarkoj flugantaj senchese. Ili konkuras pri
saltado, postkuras kaj frapas brue unu kontrau alia. Ili aspektas
kiel fortika remparo au militista formacio. Ili mughas, torentas
nehaltigeble. Ili impetas kontrau ambau bordoj, jen saltas,
jen falas kiel bravaj, indignaj militistoj. Ili atakas sentime,
grimpas sur klifon, atingas riverkurbighon, transsaltas bordon
kaj sablan insuleton kaj pereigas chiujn malhelpantojn. La
tajdo startas de Huowei kaj zigzage fluas antauen, unue malrapide
kaj poste rapide kaj senbrue. Ghi lantas che la monto Wuzi,
sin direktas al la templo de Wu Zixu kaj poste tondre preterkuras
Qi'an kaj Chaisang. Ghi, kvazau ekscititaj chevaloj kaj teruraj
tondroj, freneze torentas antauen. Ondegoj furioze levighas
kaj kolizias unu kontrau alia che la haveno Jiji pro barajhoj
antau si. Tie la birdoj ne havas tempon flugi, la fishoj ne
havas tempon naghi kaj la surteraj bestoj ne havas tempon
kuri. La ondegoj, dancantaj senorde, kuras al la Suda Monto,
atakas la nordan bordon, inundas la montan regionon kaj la
okcidentan bordon. Ili fine chesas batali, brechinte la bordon.
En la furiozaj ondegoj ech fishoj kaj testudoj perdas sinregadon
kaj povas esti nur libere pelataj kaj jhetataj de ondoj. Ech
feoj miras pri la fenomeno. Tio estas vere kapturna, malprudentiga
kaj morna!"
... ...
La
kronprinco starighis kaj, sin apogante sur la tablo per la
manoj, diris: "Mi ekkonsciis, auskultinte vian paroladon,
kvazau profetan." Li shvitis kaj subite resanighis.
--------------------------------------------------
* Tio chi estas la lasta el la ok paragrafoj de "Sep
aferoj edifaj". La autoro per priskribo de la tajdo admonis
la kronprincon, ke li shanghu siajn vivmanieron, interesojn
kaj ideologion.
|