Unua-pagho>> Kulturo >> Literaturo

 

 

 


Rakonto pri la eniro en Tibeton
de princino Wencheng

Je la dekkvina de l' monat' unua,
Princino Wencheng venas en Tibeton.
Ne timu iri tra l' vasta stepo, --
Vin bonvenigas cent chevaloj fortaj!
Ne timu grimpi trans la neghajn montojn altajn, --
Vin bonvenigas cent obeaj jakoj (tibeta bovo)!
Ne timu pasi trans profundaj riverfluoj, --
Vin bonvenigas cent boatoj cheval-kapaj!

Chi tie estas bela lando
Nomata Pekungjung.
Kaj kiel multajn grenajn semojn alportis princino Wencheng!

Entute tri mil okcent specojn!

          La supre citita estas la plej shatata popolkanto de la tibeta popolo -- la "Emalaja". Kiom da tibetaj kantoj kaj legendoj kantas kaj rakontas pri princino Wencheng!

Svato en Chang'an

    Kiam la tibeta princo Sunzankampo ( en lia tempo oni nomis lin Regho de Tubo ) estis 16-jara, li audis, ke la imperiestro de Tang-dinastio havas princinon nomatan Wencheng, kiu estas ne nur tre bela sed ankau eksterordinare talenta, kaj ne nur bone konas la klasikajn poemojn kaj verkojn sed ankau lertas en diversaj metioj. Sennombraj svatantoj venis el diversaj regionoj al la chefurbo Chang'an por peti la manon de la princino. La imperiestro Tai-zong volis elekti por shi saghan kaj kapablan edzon. La tibeta princo Sunzankampo, genia kaj brava, havis chirkau si multajn konsilantojn spertajn en administraj kaj militaj aferoj, inter kiuj trovighis konsilanto Garba. Sunzankampo do sendis lin kaj cent kavalerianojn al Chang'an, tiama chefurbo de Tang-dinastio, kun multe da valorajhoj kiel fianch-donacoj por fari svaton.

    Garba kun la rajdistoj transiris montojn kaj riverojn, kaj fine atingis la chefurbon.

    Samtempe venis ankau kvar senditoj el aliaj regionoj kun la sama celo. La imperiestro alvokis ilin chiujn al si kaj diris:"Nun alvenis kvin svatosenditoj. Por ke nenia disputo estighu, mi ordonas, ke vi konkuru unu kun la aliaj je sagheco. La princino edzinighos al la mastro de tiu, kiu sin pruvos la plej sagha."Chiu el la kvin senditoj kredis sin la plej sagha kaj unuvoche konsentis. Tiamaniere komencighis la interesa kaj intensa konkuro.

Kvin Provoj al la Senditoj

    La unuan fojon, la imperiestro prezentis al ili unu perlon tiel grandan kiel taso kun zigzaga tratruo, kaj ordonis ilin traigi silkan fadenon tra la truo. La senditoj el la aliaj regionoj multe klopodis, sed chiuj malsukcesis. Garba prenis grandan formikon, alligis al ghia talio silkan fadeneton, metis ghin en la truon kaj bushe blovis ghin trifoje. Fine la formiko trairis la truon kaj ankau la silka fadeno estis trapasigita.

    La duan fojon, la imperiestro ordonis la chevalistojn grupigi antau la senditoj cent chevalinojn kaj cent chevalidojn, ke ili distingu la parencecon inter la patrin-chevaloj kaj siaj respektivaj idoj. La aliaj senditoj penis atingi la celon au studante la koloron de iliaj haroj au detale esplorante iliajn karakterizajhojn, sed vane. Dume Garba shtele iris al la chevalistoj shajne por babiladi kun ili, sed fakte petis ilian instruon. La chevalistoj audis pri la sagheco kaj eleganteco de regho Sunzankampo jam antau longe. Vidante la sincerecon kaj modestecon de Garba per siaj propraj okuloj, ili kashe donis al li taugan konsilon. Post tio Garba postulis ke la chevalidoj estu enfermitaj en la stalo, ke ili ricevu nur fojnon sed ne akvon. La sekvintan tagon la chevalidoj estis liberigitaj kaj senditaj al la chevalinoj. Ili estis tiel soifaj post tiel longdaura manko de akvo ke ili rapidis al siaj respektivaj patrinoj por mamsuchi, kaj tiam Garba facile distingis ilian parencecon.

    La trian fojon, la imperiestro donis al chiu el la kvin senditoj po cent kruchegojn plenajn de vino kaj cent shafojn. La tasko por ili estis eldrinki la vinon, formanghi la shafviandon kaj fini la tanadon de la shaffeloj en unu sola tago. La senditoj el la aliaj kvar regionoj kun siaj sekvantoj tiel haste buchis la shafojn, ke la grundo estis chie malpurigita per sango kaj haroj. Ili drinkis kiel funelo la vinon kaj antau ol la shafajho estis formanghita, ili farighis terure ebriaj, ke ili forgesis pri la tanado de la feloj. Nur Garba kun memfido ordonis siajn cent kavalirojn stari en vico. Ili buchis la shafojn, trinkis la vinon en etaj tiroj, manghis la viandon en etaj pecoj kaj samtempe tanis la felojn. Tiel, en unu tago la vino estis eltrinkita, la shafajho -- formshanghita kaj la feloj -- fintanitaj. Liaj homoj restis neebriaj kaj la grundo -- tute pura.

    La kvara provo okazis dum iu nokto. Subite la tamburegoj en la imperia palaco ektondris, la imperiestro ordonis, ke la kvin senditoj tuj venu en la palacon por diskuti gravan aferon. Kiel novveninto en la chefurbo, Garba ne bone konis la vojon, tial li faris signojn en chiuj necesaj lokoj por ne vojerari. Kiam la kvin senditoj atingis la palacon, la imperiestro ordonis ilin reiri tuj al siaj respektivaj loghejoj, char li deziris scii kiu el ili atingos sian loghejon la unua. Garba rapide revenis al sia loghejo kun la helpo de la signoj antaue faritaj. Sed la aliaj kvar senditoj, kiuj venis al la palaco en hasteco ne atentinte la vojon, nun perdis la vojon en la labirinto de la palaco.

    Chiujn provojn Garba trapasis sukcese, kaj la aliaj kvar senditoj rekoninte lian saghecon kaj superecon, konsentis ke li akompanu la princinon en Tibeton. Sed la imperiestro volis provi ilin ankorau-foje. Li ordonis princinon Wencheng kaj 2500 aliajn korteganinojn sin vesti en tute samaj vestoj, surporti tute samajn ornamajhojn kaj grupighi kune kaj diris, ke kiu sukcesos identigi la princinon, tiu rajtos shin forakompani. Chiu el la 2500 junulinoj estis pompe vestita, kunportanta tintantajn ornamajhojn kun vizagho kvazau plena luno kaj mieno dignoplena. Antau tiuj junulinoj ne nur la senditoj de la aliaj kvar regionoj perdis memfidon, ankau la sagaca Garba konfuzighis. Sed li pensis en si: la sukceso estas preskau en la mano, kial do mi povus lasi la antaue faritajn klopodojn kaj farighi vanaj en la fino. Sed neniam antaue vidinte la princinon nek audinte ian ajn karakterizan trajton pri shi, kion li povis fari nun?

    Subite li memoris ke la mastrino de la gastejo foje diris al li, ke shi iam priservis la princinon. Estis bone konsulti shin pri la trajtoj de la princino. Pro la juneco kaj braveco de la tibeta regho kaj la afableco de Garba, la mastrino delonge aprobis tiun chi svatighon, do shi detale priskribis al Garba la trajtojn de la princino. Kiam Garba revenis al la kortego, li trovis ke la aliaj kvar senditoj jam finis la identigadon, sed feliche neniu el la identigitoj pruvighis la princino. Garba trankvilighis kaj iris al la junulinoj por observi ilin lauvice. Kiam li atingis la sepan junulinon, li trovis ke shia vizagho estas blanka kun rugha nuanco. Garba observis shin de dekstre kaj maldekstre kaj trovis ke shiaj trajtoj ghuste koincidas kun tiuj, kiujn la mastrino priskribis, kaj li sukcesis identigi la princinon.

La Eniro en Tibeton de la Princino

    La imperiestro estis impresita de la sagheco de Garba kaj konvinkita, ke la tibeta regho nepre estas tre sagha. Havi tian bofilon ja estis por li granda ghojo. Richa doto estis preparita, kiun konsistigis, ekzemple, mebloj kaj vazoj, medikamentoj, klasikaj literaturaj kaj historiaj verkoj kaj libroj traktantaj diversajn produktajn teknikojn, muzikaj instrumentoj, ovoj de silkraupo, statuo de Shakjamunio k.a. Ankau multaj metiistoj diversspecaj kaj muzikista bando estis ekspeditaj al Tibeto kiel akompanantoj de princino Wencheng.

    Kiam princino Wencheng atingis Lhasa-on, shi edzinighis al Sunzankampo je pompa ceremonio. Kaj ekde tiu tempo la geedzoj vivis en reciproka amo kaj regis Tibeton kune kaj unuanime. La metiistoj kiuj akompanis la princinon, sukcesis en nelonga tempo, disvastigi inter la tibetanoj la scion pri agrikulturo, shpinado, arkitekturo, paperfarado, preparado de china inko, vinfarado, argilajh-farado, metalurgio, farado de agrikulturaj instrumentoj, muelado ktp. Ankau la tibeta regho Sunzankampo kaj multaj aliaj tibetanoj, shanghis siajn vestojn anstatauigante tiujn el felto per tiuj el silkajho.

    Post nelonge, lau la deziro de princino Wencheng regho Sunzankampo konstruigis Culakang-templon en la centro de Lhasa. Lagoj estis plenigitaj kaj ebenigitaj, montoj estis translokigitaj, brikoj kaj tegoloj estis bakitaj por la konstruado de Culakang-templo. Iutage princino Wencheng cheestis en la konstruejo por inspekti la laboron. La laborantoj rigardis la princinon tiel entuziasme, ke iu laboristo skulptanta la unuan shton-leonon, en stato de ekstazo senintence fortranchis ghian nazon. Poste, por akiri unuformecon, la nazoj de chiuj leonoj estis fortranchitaj, tial oni nun vidas en Culakang-templo nur tiajn sennazajn shton-leonojn.

Favoroj Postlasitaj por Mil Jaroj

    Je finkonstruigho de Culakang-templo princino Wencheng starigis en ghi la statuon de Shakjamunio kiun shi kunportis kun si en Tibeton. Shi ofte faris paroladojn antau la pordego de la templo al la tibetanoj pri la vivmanieroj kaj spertoj de produktado de la popolo vivanta en la interna parto de la patrolando. Char princino Wencheng estis fervora budaistino, regho Sunzankampo baldau estis konvertita al tiu kredo kaj entuziasme disvastigis la Budaisman religion inter la tibetanoj. Ekde tiu tempo Budaismo floradis en Tibeto. Jaro pasis post jaro, monato post monato, kiom da tibetaj fratoj jam pie pilgrimis al Culakang-templo por kulti la statuon de Shakjamunio kaj samtempe admiri la Princinan Salikarbon antau la pordego de la templo, kiun la princino propramane plantis.

    Princino Wencheng estis konvinkita, ke sen skriblingvo estas malfacile konduki amasan edukadon, tial shi proponis al Sunzankampo krei skribosignojn. Regho Sunzankampo akceptis tiun proponon kaj kreis la tibetan alfabeton.

    Plue, princino Wencheng helpis Sunzankampon fari leghojn por puni la malbonajn kaj protekti la bonajn; enkonduki la chinan sistemon de jarnomigo; enkodigi regulojn kontrau la dek punindajhoj: murdo, shtelado, adultado, trompado, malpacigo, dissemo de falsaj famoj, enviemo, malica intenco kaj perfido. Ili publikigis la "Dek Ses Esencajhojn", kiuj honoras la bonojn, kiel ekzemple, honesteco en diro kaj agado, amo inter parencoj, helpo al najbaroj ktp.

    Ekde tiu tempo la princino farighis sango kaj karno de la tibeta popolo kaj ankau la frateca rilato de la han-a kaj tibeta popoloj farighis pli intima.