En
la lastaj tagoj mian koron mordetis maltrankvilo. Hodiau vespere,
kiam mi sidis en la korto por ghui la refreshigan malvarmeton,
mi ekpensis, kiel malsama la lotusa lageto, kiun mi preterpasas
chiutage, nun aspektas sub la plena luno. La luno levighis
pli kaj pli alten, la infanaj ridoj el la strato trans la
muro ne plu audighis, kaj mia edzino frapetis nian fileton
Run'er, zumante lulkanton kun dormemo. Mi senbrue surmetis
robon, eliris kaj fermis la pordon.
Karboskoria
vojeto serpentumas lau la bordo de la lageto. Ghi estas soleca
vojeto; ech tage malmultaj pasas tie, kaj pli kvieta ghi farighas
vespere. Chirkau la lageto kreskas multaj arboj en prospero.
Apud la lageto vicighas salikoj kaj aliaj arboj, kies nomojn
mi ne konas. En senlunaj noktoj la vojeto estas timige malluma,
sed hodiau vespere ghi estis tre hela, kvankam la luno estis
pala.
Promenante
sola lau la vojeto, kun la manoj malantau la dorso, mi sentis,
kvazau la tuta tero kaj la tuta chielo apartenas al mi, kvazau
mi jam pashis el mia ordinara memo en alian mondon. Mi shatas
movoplenecon kaj ankau kvietecon; mi shatas homoplenecon kaj
ankau izolecon. Ekz., hodiau vespere, sola sub la plenluno,
mi povis pensi pri chio au pri nenio, kaj mi sentis min libera.
Chiuj dumtagaj devoj povis esti ignoritaj. Jen la avantagho
de izoleco; do mi ghuu la senliman aromon de lotusoj kaj la
charmon de lunlumo.
Ghis
tiel malproksime kiel la okuloj povis vidi, la lageto kun
zigzaga bordo estis kovrita de densaj folioj, kiuj alte levighis
el la akvo kiel disetendighantaj jupoj de dancistinoj. Inter
la folioj sporade vidighis blankaj lotusfloroj, gracie disvolvighantaj
au honteme burghonantaj, kiel flagrantaj perloj au steloj
en la lazura chielo au belulinoj jhus banighintaj. La zefiro
alblovadis bonodoron tiel delikatan kiel ario malklare audata
el malproksima etaghdomo. Tiam la folioj kaj floroj ektremetis,
kaj la tremo fulmrapide kuris al la transa flanko de la lageto.
Kiam la shultro che shultro kunstarantaj folioj klinighis,
vidighis ondo malhele smeralda. La murmure fluanta akvo sube
estis kashita de la folioj, kaj oni ne povis vidi ghian koloron.
La folioj nun aspektis pli graciaj ol iam ajn.
La
lunlumo senbrue, kaskade vershighis sur la lotusajn foliojn
kaj florojn, kaj maldensa blueta nebulo levighanta el la lageto
faris ilin kvazau lavataj en lakto au vualataj per songha
gazo. Kvankam la luno estis plena, ghi, barata de maldika
tavolo da nubo, ne povis paradi per sia tuta lumo, sed mi
opiniis, ke tio estas prudenta modereco -- kvankam refreshiga
dormo ne estas malhavebla, mallonga siesto, tamen havas sian
propran charmon. La densaj arbedoj sur la altajhoj, kiam la
luno brilis malantau ili, jhetis teren siajn variajn ombrojn
aspektantajn kiel figuroj de diabloj, kaj la maldensaj, elegantaj
ombroj de salikoj aspektis kiel desegnitaj sur la lotusaj
folioj. La lunlumo sur la lageto ne estis tute egala, sed
la lumo kaj la ombro konsistigis tiel harmonian melodion similan
al fama ario ludata per violono.
Proksime
kaj malproksime, alte kaj malalte chirkau la lageto estis
arboj, plejparte salikoj, kiuj tute enfermis la lageton, nur
kun kelkaj malgrandaj brechoj restigitaj apud la vojeto, vershajne
speciale por la trapaso de lunlumo. Chiuj arboj estis malhelaj,
je la unua vido, similaj al densa fumo, sed en tia fumo oni
ankorau povis rekoni la graciecon de la salikoj. Super la
arboj duonvidighis malproksimaj montoj -- nur apenau percepteblaj
konturoj. Kaj inter la arboj vidighis unu au du strataj lampoj,
senvivaj kiel la okuloj de dormemulo. La plej viglaj sonoj
en tiu momento estis la chirpado de cikadoj sur arboj kaj
la kvakado de ranoj en la lageto; sed tiu vigleco nur apartenis
al ili, en ghi mi havis ech ne parton.
Subite
mi ekpensis pri la kolektado de lotusgushoj. Tio estis malnova
moro sude de Yangzi-rivero, kiu shajne originis tre frue kaj
farighis plej populara en la periodo de la Sudaj kaj Nordaj
Dinastioj (420-589), kion oni povas vidi el tiutempaj poemoj.
La lotusgushoj estis kolektitaj de knabinoj, kiuj remis en
boatetoj kaj kantis amkantojn. Ili sendube estis multnombraj
kaj, krome, cheestis ankau multaj spektantoj, char tio estis
gaja sezono, ankau romantika sezono. Bonan priskribon pri
tio oni havas en poemo de imperiestro Yuandi de Liang-dinastio,
kies titolo estas "Kolektado de Lotusgushoj":
Knaboj
belaj kaj knabinoj charmaj
Montras korinklinojn nun, remante.
Vino-tasojn ili transdonadas,
Dum la pruoj turnas sin lant-lante.
La boatoj fendas lemno-kovron,
Kun remiloj ghenitaj konstante.
Retrorigardadas
al la knaboj
La knabinoj sveltaj je l' talioj.
Nun printempo kaj somer' sin kisas,
Chie -- freshaj floroj kaj folioj.
La remantoj ridas, baskon levas time,
Je boatklinigho pro pasio.
El
tiuj linioj oni vidas bildon pri tiamaj gajaj scenoj. Ili
certe estis interesaj okazajhoj, sed bedaurinde, ni ne povas
illin ghui plu hodiau.
Kaj
mi ekmemoris ankau kelkajn versojn el la poemo "Okcidenta
Insuleto":
Autune,
ili, sur la lago Nantang,
Kun lotusfloroj altaj superkape
sin klinas por kolekti lotussemojn,
La semojn diafanajn kristalsape.
Se
estus knabinoj kolektantaj lotusgushojn hodiau vespere, ankau
la floroj chi tie estus pli altaj ol ilia kapo; tamen sen
fluanta akvo tio ja ne eblas chi tie. Mi forte sopiris al
la sudo, kiam mi, je la eklevo de la kapo, trovis min jam
antau mia hejmo. Milde mi pushmalfermis la pordon, enpashis
kaj trovis chion kvieta interne, mia edzino jam endormighis
antaulonge.
|