Unua-pagho>> Kulturo >> Literaturo

 

 

 


Ekveturo de
Baidi en Mateno

Matene mi forlasis Baidi en nubar' kolora,
en sola tag' mi venas al Jiangling mil liojn* fora.
Simiaj krioj audighadis de ambau bordoj,
la ship' leghera pasis tra l' montaro miltavola.

_________________________________

* Unu li-o egalas al duonkilometro.