Unua-pagho>> Kulturo >> Literaturo

 

 

 


La dorso de la patro

de ZHU ZIQING

    Kvankam pli ol du jaroj pasis, post kiam mi lastfoje vidis la patron, mi neniam povas forgesi mian lastan vidon de lia dorso. Tiun vintron la avino mortis, kaj la patro senoficighis -- malfelichoj neniam venas unuope. Mi veturis de Pekino al Xuzhou por reiri hejmen kune kun la patro por la funebrajhoj. Kiam mi vidis lin en Xuzhou, mi trovis lian korton senorde superjhetita per diversaj objektoj kaj ne povis reteni miajn larmojn che la penso pri la forpasinta avino.

    "Kio okazis jam okazis," diris la patro. "Ne chagrenighu. La chielo neniam fermas al ni chiujn elirejojn."

    Post sia hejmenigho li vendis kaj hipotekis posedajhon por likvidi niajn shuldojn kaj prunteprenis sumon da mono por la finebrajhoj. Tiuj tagoj estis mizere malgajaj por nia familio, kauze de la funebrado kaj la senlaboreco de la patro. Post la enterigo li decidis iri al Nankino por serchi laboron, kaj mi devis reveni al Pekino por daurgi mian lernadon. Ni do veturis kune.

    Invitite de amiko en Nankino, mi restis tie unu tagon por viziti vidindejojn, kaj en la sekva mateno mi devis transpasi Yangzi-riveron al Pukou por veturi norden per posttagmeza trajno. Char la patro estis okupita, je la komenco li decidis ne akompani min al la stacio persone, sed petis helpon de konata kelnero de nia hotelo por tio. Li donis al la kelnero ripetfoje detalan instrukcion, sed li ankorau ne povis trankvilighi, timante, ke la kelnero iel misagos. Fakte tiam mi estis jam dudek-jara kaj plurfoje veturis al kaj de Pekino, kaj ne necesis zorgoj pri mi. Tamen post hezitado li fine dicidis akompani min persone, kvankam mi diris foje-refoje, ke tio ne estas necesa.

    "Ne gravas," li diris. "Li ne taugas por tio!"

    Ni transpasis Yangzi-riveron kaj atingis la stacion. Mi iris acheti bileton, dum la patro prizorgis miajn pakajhojn. Miaj pakajhoj estis tiel multaj, ke ni devis dungi al ni portiston. La patro do komencis marchandi kun portistoj pri la prezo. Mi tiam estis tiel naive sagha junulo, ke mi chiam trovis ion digno-difekta en liaj paroloj kaj deziris intermeti miajn vortojn. Sed fine li konsentigis portistojn pri la pago kaj akompanis min en la vagonon. Li elektis por mi sidlokon apud la pordo, kaj sur ghi mi sternis la nigran peltan surtuton, kiun li preparis por mi. Li avertis min esti singarda dum la vojagho kaj ne dormi profunde en nokto por eviti malvarmumighon. Poste li petis la konduktoron bone prizorgi min, kaj tio min subridigis. -- Kion tiuj konduktoroj komprenis, estis nur mono! Cetere, chu mi ne estis sufiche agha por prizorgi monon! Cetere, chu mi ne estis sufiche agha por prizorgi min mem? Ahh, nun mi trovas, kia naive sagha junulo tiam mi estis!

    "Nu reiru, pachjo," mi diris.

    Li rigardis eksteren tra la fenestro. Li rigardis eksteren tra la fenestro.

    "Mi achetos por vi kelke da mandarinoj," li diris. "Atendu chi tie kaj ne foriru." "Mi achetos por vi kelke da mandarinoj," li diris. "Atendu chi tie kaj ne foriru."

    Ghuste ekster la barilo de la stacio estis kelkaj kolportistoj. Por tien iri, oni devis salti malsupren de la kajo, transpasi trakojn kaj poste grimpi sur la transan kajon. Char la patro estas dikulo, tio kompreneble ne estis facila por li. Sed kiam mi proponis iri anstataue, li malkonsentis. Mi povis fari nenion alian ol rigardi lin, kiam li, en nigra chapo, nigra jako kaj malhele blua vatita robo, shancelpashe iris al la trakoj kaj malrapide rampis malsupren -- ankorau ne tre malfacile. Sed post kiam li transiris la trakojn, li renkontis grandan malfacilon surgrimpi la transan kajon. Li tenis la randon de la kajo per ambau manoj kaj provis levi la piedon supren, pene klinante sian korpulentan korpon maldekstre. Che tiu vido de lia dorso larmoj ekfluis el miaj okuloj, sed mi haste ilin forvishis, por ke nek li nek iu alia ilin vidu. Kiam mi refoje elrigardis, li jam estis sur sia revena vojo kun rughaj mandarinoj en la sino. Li metis ilin sur la kajon antau ol malrapide rampi malsupren, poste ilin prenis per la brakoj kaj transpasis la trakojn. Kiam li atingis tiun chi flankon, mi rapide iris helpi lin en suprenigho. Ni kune envagonighis, kaj li metis chujn fruktojn sur mian peltan surtuton. Post li defrapis la polvon de siaj vestoj, kvazau kun faciligita koro.

    "Nun mi foriros," li diris post momento. "Skribu al mi tuj post via atingo. "

    Mi akompanis lin elvagonighi per miaj okuloj. Post kelkaj pashoj li sin returnis por min rigardi.

    "Nu, eniru!" li kriis. "Prizorgu viajn pakajhojn en la kupeo."

    Kiam lia dorso malaperis en amaso da pasantoj, mi envagonighis kaj sidighis, kaj miaj okuloj denove malsekighis.

    En la lastaj jaroj la patro kaj mi migradis de loko al loko pro vivoklopodoj, sed la stato hejme farighis pli kaj pli malbona. En sia juneco li forlasis sian familion por mem perlabori vivrimedojn, li akiris verajn sukcesojn. Neniu antauvidis tian mizerecon en lia maljuna agho! La penso pri tio nature lin deprimis kaj, char li devis elvershi sian malghojon iamaniere, li ofte malbonhumorighis pro hejmaj bagateloj, kaj lia sinteno kontrau mi iom post iom shanghighis. Sed dum la lastaj du jaroj sen intervidigho li forgesis miajn malbonojn kaj chiam amzorgis vidi min kaj mian filon. Post kiam mi veturis norden, li skribis al mi: "Mi fartas bone, escepte de mia brako, kiu tiel doloras, ke mi ech ne povas facile levi la manghbastonetojn kaj la plumon. Vershajne, mia fino jam ne estas malproksime."

    Kiam mi tion legis, mi kvazau revidis, tra brilaj larmoj, lian korpulentan dorson en lia blua vatita robo kaj nigra jako. Ho, kiam mi povos lin vidi denove!