Unua-pagho>> Kulturo >> Literaturo

 

 

 

 


Dommastro for de l' okuloj

(Novelo)

de FENG YONGJIE

    Septembre bonodoris belaj floroj. Post kiam teknikisto de mezurila fabriko Gu Ying kaj lia novedzino Qian Yufen pasigis felichan jaron en iu pruntita domo en la antauurbo, ili ricevis novan domon de la fabriko kaj estis gaje sin preparantaj por la transloghigho.

    Qian jam gravedighis. Ilia felicha bebo estis naskota en la nova domo. Kiel neforgesebla estas la malnova domo! "Ni devas kvitighi kun la dommastro!" shi emocie diris al la edzo.

    Antau unu jaro la 33-jara Gu Ying tiel maltrankvilighis pri serchado de loghejo kiel formiko sur varmega poto. Li kaj Qian sin amis reciproke jam du jarojn. Chio estis preta, escepte de loghdomo! Timante, ke la problemo de loghdomo rompos la am-rilaton, Gu Ying preferis lui privatan domon je alta prezo. Pere de sia iama kunlernanto Zhou Zhihong, li luis la supre menciitan domon. Ghia mastro estis entuziasma kaj malkashema junulo. Pri lu-prezo li senchese kapskuis: "Mi disponigas al vi la domon nur por solvi vian urghan problemon. Mi ne postulas lupagon! Mi ne..." Tio mirigis Gu Ying. Por respondi lian bonkorecon, li montris al la mastro foton de sia fianchino. Neatendite, la mastro estis surprizita de la foto. Post tio li ne plu aperis kaj konfidis sian aferon al kolego Zhou Zhihong.

    Gu Ying invitis la dommastron al sia geedzigha festo. Sed anstataue venis ties gratulaj vortoj kaj pejzagha bildo, kiujn Zhou Zhihong transdonis al la novgeedzoj. En la festonokto, kiam Gu Ying dolche dormis karesate de lunlumo tra la fenestro, lia edzino gape rigardis la pejzaghan bildon donacitan de la nekomprenebla dommastro kaj pretervole ekpensis pri Liu Xin, shia iama amato en kultivejo.

    Qian Yufen kaj Liu Xin travivis ses jarojn en la kultivejo. Post kuna peniga fizika laborado ili jhuris eternan amon unu al la alia, starante en frosta vento el fragmitejo. Ili diris el la profundo de la koro, ke "la unua amo signifas la amon dum la tuta vivo." Poste Qian Yufen iris en urbon kaj farighis laboristino de la mezurila fabriko. Sed la situacio de Liu Xin ne shanghighis. Qian Yufen atendis lin du jarojn. Shi pensis, ke li ne havos eblecon labori en la urbo, kaj rompis kun li pretekste, ke ili havas malsamajn karakterojn. .

    Remachante la paseon, Qian Yufen sentis sin ne en sia elemento. La bildo sur muro vekis shian rememoron pri la pentrajho "Huangshan-monto en nubaro" farita de Liu Xin en la kultivejo. Kiel similas tiu al la pendanta!

    Unu tagon antau la transloghigho la geedza paro iris al la hejmo de Zhou Zhihong. Ili diris al li, ke ili insistas renkontighi kun la dommastro. Post momenta hezito Zhou serioze transdonis leteron al Qian Yufen, dirante: "Qian, eble traleginte la leteron, vi scios, kial li ne volas aperi plu."

    Qian Yufen haste prenis la leteron por legi. Sur la blanka papero skribighis: "Yufen, mi decidis ne plu aperi, post kiam mi informighis, ke estas vi, novedzino, kiu deziras prunti mian domon por geedzigho. Do mi diris al Zhou, ke li tenu tion en sekreto. Se vi scius, ke mi estas la mastro de la domo, vi certe ne pasigus tie vian mielan tempon. Nun vi fine ricevis kontentigan domon de via fabriko. Mi kore gratulas vin kaj partoprenas vian ghojon pro la transloghigho. Eternan felichon al vi. Liu Xin."

    Qian Yufen tralegis la mallongan leteron. Ektremis shiaj delikataj fingroj pro forta kor-batado. Kiam shi hezitis che la vojkrucigho de la amo du jarojn kaj decidis rompi kun la malfavorata Liu Xin, shi ne ploris, char shi kredis, ke la homoj estas chuj egoismaj. Sed en tiu chi momento shi ne povis sin deteni de torentaj larmoj...