Mi
volas per klarnet', korneto kaj trumpeto
Anonci al la tuta mondo, ke l' gazeto
EPCh1 kvindekjara hodiau rejunighas,
Dank' al la sorcho de l' moderna interreto!
Mia
kor' tamburas pro l' ghojinda novo,
Char per la interreto ekas grava provo
Por montri al la shajne shika globvilagho,
Ke Esperanto vere plenas je latenta povo.
Por
plene sukcesigi la eksperimenton,
Ni chiuj devas fari tuje jam konsenton,
Efike kunagadi en solidareco,
Por dissemadi kaj florigi l' "novan senton"2.
Sen
Esperanto chinoj, rusoj, hindoj danoj...
Miloj kaj miloj el la terglobvilaghanoj
Surdmutas, blindas ech kun help' de l' reto.
Konflikoj, polucio, tromboj kaj vulkanoj...
La
homoj ja bezonas pacon, kunlaboron!
Por tio chiuj devas flegi aman koron,
Anstatau suspektemon, ruzon kaj perfidon,
Kulturu komprenemon kaj amikan volon.
Per
interreto faru ni interparolon,
Per nia lingvo ludu pli aktivan rolon.
Proponu, helpu, petu al la redakcio,
Ke ghi plenumu bone l' legantaran volon.
Ni
penu per EPCh sur la interreto
Plenumi ne nur informservon de gazeto.
Kial ne prove ech turismi kaj komerci
Kaj entrepreni interfluon kun impeto?
Nia
epoko plenas je mirindaj novoj.
Chio dependas de iniciataj movoj.
Solidareco estas font' de nia forto.
Konvinku l' skeptikulojn per Kolumbaj ovoj.