La
china kulturo estas longhistoria, ampleksa kaj richa, kaj la china
lingvo estas la chefa portilo de la china kulturo. En la kelkmil-jara
evoluado la china kulturo plirichigis la chinan lingvon kaj siaflanke
la lingvo plibriligis la kulturon. Sekve, "la china lingvo
kaj la china kulturo" ja estas granda temo, kaj por pli bone
pritrakti ghin necesas skribi verkon ampleksantan kelkcent paghojn.
Sendube, en tiu chi mallonga artikolo mi povas nur sensisteme prezenti
kelkajn punktojn pri tiu temo, kiuj lau mi estus eble interesaj
por la legantoj.
La china
lingvo kaj konfuceanismo
Parolante
pri la china kulturo, oni ofte mencias konfuceanismon, char ghi
ludis chefan rolon en la kreskado kaj progresado de la china kulturo
kaj richigis la chinan lingvon.
Jam
en pratempo la chinaj filozofoj konsciis, ke kiel ero de la naturo
(chinoj nomas ghin chielo), homo devas obei la naturajn leghojn
au volojn. Kaj ili kreis la esprimon "unuigho de la chielo
kaj homo".
La
homoj havas diversajn dezirojn. Konfuceanismo opinias, ke tiuj deziroj
estas naturaj instinktoj kaj oni ne povas nek devas ilin nei, tamen
estas necese ilin limigi, por ke ili ne estu ekscesaj, alie ili
endangherigus ne nur la individuon, sed ech la tutan homan socion.
Sekve Konfuceo pledis, ke la homoj devas obei la decregulojn (reguloj
por deca konduto) en chiuj siaj agadoj. La vortoj "humanismo",
"justeco", "deco", "sagho" (racia
kono) kaj "sincereco" en la china lingvo ja esprimas la
decregulojn de konfuceanismo. Krome, li pledis ankau por fileco,
frateco, lojaleco, honesteco kaj hontosento. Pro la disvastigho
de konfuceanismaj principoj, la vortoj pri homaj virtoj kaj ties
malaj vortoj abunde aperis en la china lingvo. Ekz., oni konsideris,
ke kondutoj morale maldecaj estas hontindaj, do hontosento estis
rigardata kiel unu el la homaj virtoj. Tiuj, kiuj havas hontindajn
kondutojn, estas nomataj uloj sen hontosento, kaj tio estas tre
severa riprocho en la china lingvo. La chinoj shatas la nekoruptighintajn
shtatoficistojn kaj abomenas la koruptighintajn, ili nomas la antauajn
puraj oficistoj kaj la lastajn malpuraj. Do, la vortoj "pura"
kaj "nekoruptighinta" kaj la vortoj "koruptighinta"
kaj "malpura" estas ofte kunligitaj kaj farighas kunmetitaj
vortoj en la china lingvo.
La
chinoj alte taksas la volon de individuo. Ili konsideras, ke nur
tiu, kiu havas firman volon, povas plenumi gravan taskon chu en
politikaj chu en militaj kaj aliaj aferoj. Konfuceo foje emfazis:
"La komandanto povas esti kaptita for de sia armeo, sed la
volo de ech ordinara homo ne povas esti prenita for de li."
Kaj ankau Mengzi (372-289 a.K.), la dua sanktulo de konfuceanismo,
asertis, ke homo kun firma volo ne povas esti shancelita de mizero,
nek tentita de richeco, nek subigita de potenco. Kaj tia homo estas
nomata "noblulo kun firma volo". Tiuj vortoj de Konfuceo
kaj Mengzi farighis maksimoj en la china lingvo.
La
vorto "lojaleco" origine signifas, ke oni devas esti lojala
al la regho, sed poste ghi enhavas ankau la sencon "sindedicho
al la patrujo". En la china historio trovighis nemalmultaj
nobluloj, kiuj estis tiel lojalaj al la patrujo, ke ili preferis
oferi sian vivon ol kapitulaci al la invadantoj. Ili estas tre admirataj
de la popolo kaj nomataj "nobluloj kun firma patriotisma volo".
Kaj male, al tiuj, kiuj kapitulacis al la malamikoj, oni donis la
nomon "perfiduloj de patrolando".
Konfuceanismo
alte taksas la valoron de harmonio en la socia vivo, char nur harmonio
povas stabiligi kaj firmigi la familion kaj la socion kaj interpacigi
kaj solidarigi la popolon de la tuta lando. Por realigi harmonion
inter la homoj, oni devas esti milda, bonkora, modesta, tolerema,
grandanima, helpema, oferema, fervora, ghentila ktp. Oni povas diri,
ke tiaj vortoj pri homa kvalito estas vere multnombraj en la china
lingvo. Ili havas malsamajn signifojn, tamen kiel decreguloj ili
ludas saman rolon en interhomaj rilatoj, t.e. sin teni amike kaj
mildigi konfliktojn.
Tute
nature, konfuceanismo, kiu estis kreita antau pli ol 2 mil jaroj,
havas multajn mankojn. Oni plendas, ke la decreguloj de konfuceanismo,
tro rigoraj kaj rigidaj, farighis katenoj de homaj personeco kaj
libereco. Kaj la plej netolereble absurda koncepto de konfuceanismo
estas humileco de virinoj antau viroj. Lau konfuceanismo, la edzino
devas obei sian edzon, shi tute ne estas egalrajta kiel la edzo.
Konfuceanismo fakte konsideras, ke virinoj estas nur dependajhoj
de viroj. Tiu absurda vidpunkto montrighas ech en la chinaj ideogramoj.
Che la komenco la ideogramo "virino" estis simila al figuro
de genuanta virino. La chinaj ideogramoj estas plejparte faritaj
el du au pli ol du partoj, el kiuj la kerna parto nomata "bushuo"
en la china lingvo estas uzata por indiki la esencan signifon de
tiu ideogramo. Pro la influo de konfuceanisma koncepto, nemalmultaj
chinaj ideogramoj, kiuj enhavas sencon de malestimo, estas faritaj
el la kerna parto "virino", ekz., la supre menciita "jian"
(perfidulo) estas farita el la kerna parto "virino". Nuntempe,
precipe post la fondigho de nia popola respubliko, la chinaj virinoj
ghuas tute egalajn rajtojn kiel la viroj. Do, la diskriminacio kontrau
virinoj estas ghenerale likvidita. Sed la ideogramoj kun senco de
malestimo al virinoj estas malfacile forigeblaj.
La kernaj
partoj "koro" "fajro" kaj "silko"
Lau
Mengzi, la funkcio de la homa koro estas pensado. Estas vere, ke
en la china lingvo la ideogramoj rilatantaj al penso kaj sento estas
preskau senescepte faritaj el la kerna parto "koro", ekz.,
volo, amo kaj malamo, melankolio, ghojo kaj malghojo, indigno, timo
kaj multaj aliaj. Tiu lingva strukturo klare atestas la tezon de
antikvaj chinaj filozofoj, ke tio, kio produktas penson kaj senton,
estas la koro, sed ne la cerbo.
Estas
diversaj chinaj bongustajhoj, sekve ankau la metodoj de kuirado
estas diverse nomataj. Che la okcidentanoj estas simpla metodo de
fritado, sed en la china kuirarto trovighas malsamaj metodoj de
fritado, do, necesas havi malsamajn nomojn por esprimi la malsamajn
metodojn. Char por kuirado oni nepre bezonas fajron, la ideogramoj
por tiu celo estas plejparte faritaj el la kerna parto "fajro",
kaj la vorto "fritado" ja havas "fajron" kiel
sian kernan parton. Iuj chinaj manghoj estas nomataj lau kuirmetodoj,
ekz., "huo-shao", kuko bakita super fajro, portas nomon
kun du "fajroj". La specoj de chinaj manghajhoj estas
sennombraj, do ili havas sennombrajn nomojn kaj konsekvence estas
sennombraj ideogramoj por ili. La china kuirarto povas esti nomata
"kulturo de trinkado kaj manghado" kaj rigardata kiel
parto de la china kulturo, kaj al ili intime rilatas multaj chinaj
ideogramoj.
Chinio
estas lulilo de silko. La silkaj produktajhoj estas ghenerale nomataj
"silkajhoj". Fakte, estas diversaj specoj. Ekz., la silka
pongheo estas tre mola, kaj la chemizoj faritaj el ghi estas komfortaj;
alia silka teksajho nomata sateno estas glata kaj iom pli dika,
kaj ghi taugas por vintraj vestajhoj; dume la silka gazo estas bona
materialo por someraj vestajhoj pro ghia ventola kvalito. Tiuj silkaj
produktajhoj havas diversajn specojn. Ekz., "broka sateno"
estas sateno, sur kiu oni povas broki diversajn desegnajhojn, kaj
krepo estas tiel nomata pro ghia falto. La ideogramoj por la menciitaj
silkaj produktajhoj estas chiuj faritaj el la kerna parto "silko".
Kaj
oni povas aserti, ke la chinaj ideogramoj estas parto de la china
kulturo, kaj en la vortoprovizo de la china lingvo kaj la strukturo
de la chinaj ideogramoj troveblas fenomenoj de la china kulturo.
Krei ideogramojn
kaj pensi figure
Fakuloj
asertas, ke chinoj kutime pensas konkrete kaj figure. Je la komenco
ili kreis la chinajn ideogramojn ghuste lau la figuroj de la objektoj.
Poste ili faris la vortojn lau figura pensmaniero. Ekz., kiam la
chinoj parolas pri la blanka koloro, ili shatas aldoni la vorton
"negho" antau ghi por esprimi, ke io havas la blankan
koloron kiel la negho; ili aldonas la vorton "glacio"
antau "frosta" por esprimi, ke io estas glacie frosta.
Ne nur al adjektivoj, sed ankau al substantivoj oni emas aldoni
vorton por pli figure esprimi ilian sencon. Ekz., oni aldonas la
vorton "arghento" antau la vorto "haro" por
esprimi, ke la haro blankighas. Kaj kiam oni metas la vorton "cherizo"
antau la vorton "busho", tio indikas, ke la busho de virino
estas malgranda kaj charma kiel rugha cherizo. Trovighas ankau tiaj
esprimoj: "manghajhbarelo" por moki tiujn, kiuj scias
nur manghi, sed kapablas fari nenion; "tigro kun ridanta mieno"
aludas al homoj, kiuj aspektas mildaj kaj afablaj, sed fakte estas
sovaghaj kaj kruelaj kiel tigro.
Oni
figure nomas ankau la bestojn importitajn el eksterlando, ekz.,
ghirafo estas nomata "longkola cervo", char ghi havas
longan kolon kaj ghia korpo aspektas kiel cervo; kaj zebro nomighas
"stria chevalo", char ghi similas al chevalo kun blankaj
strioj sur sia korpo.
En
la china lingvo multaj proverboj kaj idiomajhoj estas figure esprimataj,
ekz., "elpreni la lunon el akvo", tio signifas senrezultan
klopodon; "aldoni piedojn al la pentrita serpento", tio
enhavas la sencon "superflua faro"; "la formiko sur
la varmega kaldrono", per tio oni esprimas, ke iu falas en
embarason kaj ege senpaciencighas. Estas idiomajhoj faritaj el paroj
da antonimoj, ekz., "eliri el vivo, eniri en morton" signifas,
ke oni riskas sian vivon pro engaghigho en dangheran aferon; "shati
ripozon, malshati laboron" signifas maldiligentecon; "jesi
bushe, nei kore" estas esprimo de malhonesteco.
Tiaj
esprimoj de kvarvortaj frazetoj estas tre koncizaj, klaraj, figuraj
kaj impresivaj. Ili estas ritmaj, belsonaj kaj facile memoreblaj.
Tiu lingva fenomeno vershajne estas specifa en la china lingvo,
char nur en la kadro de ties speciala strukturo tio farighas ebla.
Diversaj
nomoj kaj sanga rilato
Tradicie,
la chinoj alte taksas la sangan rilaton inter parencoj kaj la familian
hierarkion. Tio klare spegulighas en la diversaj nomoj inter familianoj
kaj parencoj. La nomo "onklo" estas dividita en kvin kategoriojn
per malsamaj nomoj, nome: A. la pliaghaj fratoj de patro; B. la
malpliaghaj fratoj de patro; C. la edzoj de pliaghaj kaj malpliaghaj
fratinoj de patro; Ch. la pliaghaj kaj malpliaghaj fratoj de patrino;
D. la edzoj de la pliaghaj kaj malpliaghaj fratinoj de patrino.
Kaj la nomo "onklino" estas sammaniere dividita. Estas
rimarkinde, ke la kategorioj C, Ch kaj D malsamas kiel la kategorioj
A kaj B. En tiuj tri kategorioj oni ne distingas la pliaghajn kaj
la malpliaghajn. Ekz., la pliaghaj kaj malpliaghaj fratoj de patrino
estas same nomataj "onkloj", sed tiuj de patro nomataj
distinge. La kialo estas, ke la antauaj estas parencoj kun alia
familia nomo kaj ne necesas distingi. Dume la pliaghaj kaj malpliaghaj
fratoj de patro havas la saman familian sangan rilaton kun la patro
kaj iliaj pozicioj en la familio estas malsamaj* kaj tial malsame
nomataj. La nomoj "nevo" kaj "nevino" estas
alie nomataj, se ili estas gefiloj de fratino; kaj la gefiloj de
filino estas nomata nepo kaj nepino, sed kun adjektivoj "eksteraj",
char ili apartenas al alia familio. Same, la gepatroj de patrino
estas nomataj "eksteraj" geavoj.
En
la pasinteco chinoj kutime strikte obeis la sistemon de familia
hierarkio. Sekve estis tia fenomeno: iu mezaghulo devis nomi iun
knabon "onklo" pro tio, ke tiu knabo estas juna frato
de lia patro. Tio shajnas iom stranga, sed estas natura por chinoj.
La
supre menciitaj familiaj kaj parencaj nomoj shajnas nenecesaj por
okcidentanoj, sed por chinoj ili estas nepre necesaj kaj utilaj
por eviti miskomprenon.
Nuntempe,
tiu sistemo de patriarka hierarkio ne plu estas strikte observata,
tamen la diversaj parencaj nomoj ankorau validas, char ili jam ekzistis
kelkmil jarojn kaj farighis sociaj kutimoj por chinoj. Tamen ili
eble iom shanghighos estonte, char la infano de gesolinfana paro
ne havos onklon, onklinon ks., kaj tiam malmultighos diversaj parencaj
nomoj.
La china
lingvo kaj literaturo
Oni
ofte diras, ke Chinio estas lando de poezio. Tio ja ne troigas,
char jam en la epoko antau 3 mil jaroj la unua kolekto de 300 poemoj
estis kompilita. Poste en Tang-dinastio (618-907), poezio vaste
prosperis kaj aperis multaj eminentaj poetoj. Lau esploro, en tiu
dinastio trovighis proksimume 2300 poetoj, kiuj verkis kelkdekmil
poemojn kaj ech nun ankorau legeblas pli ol 52 mil poemoj, el kiuj
pli ol 900 estis el la plumo de Li Bai, "feo de poezio",
kaj pli ol 1400 verkitaj de Du Fu, "sanktulo de poezio".
En Song-dinastio (960-1279) aperis pli ol 1400 verkistoj, kiuj skribis
pli ol 20 mil alispecajn poeziajhojn nomatajn ci**. Sendube,
la abundaj poeziajhoj farighis tre valoraj kulturaj heredajhoj por
la china popolo. Ke la antikvaj chinaj literaturistoj faris tiom
da verkoj, tio estas vere mirinda afero, kaj tiurilate oni ne povas
ne atribui la meriton al la china lingvo, kiu havas ne nur richan
vorto-provizon kun granda esprimpovo, sed ankau tre elastan strukturon,
kiu ebligas al la poetoj tre libere verki sen la kateno de gramatikaj
reguloj. Ekz., ili ofte uzis adjektivon kiel verbon, precipe en
poeziajhoj. Iu fama poeto de Song-dinastio verkis jenan verson:
"Printempa vento denove verda (verdigas) la sudan bordon de
la rivero". Chu tiu adjektivo "verda" ne donis tre
fortan impreson al la legantoj pri la bela printempa pejzagho? La
verso prezentas bildon. Kaj ghuste al kreado de bildo en poezio
strebis la antikvaj chinaj poetoj.
Krome,
ili ne rekte priskribis sian senton, sed implicis ghin en la priskribita
pejzagho. Ekz., du poetoj de Tang-dinastio priskribis la vesperan
pejzaghon po per du versoj. Unu el ili verkis: "La subiranta
suno bele brilas, tamen la vespero proksimighas"; kaj la alia
skribis: "Ne diru, ke la suno subiras, ¡¡ia brilo
ankorau en la chielo plenplenas". La antaua implice esprimis
sian chagrenon pro maljunigho, kaj la lasta aludis, ke li ankorau
optimisme energias malgrau maljunigho.
Chiu
china ideogramo havas nur unu silabon. Tio rezultigas multnombrajn
homonimojn.Tio certe estas malavantagho de la china lingvo, sed
aliflanke avantagho por la poetoj, char dank' al tio ili povas elekti
konvenajn ideogramojn por richigi la rimojn kaj belsonigi siajn
verkojn.Kompreneble,
en la literatura kampo chinoj kreis ne nur poeziajhojn, sed ankau
dramojn, romanojn, novelojn, eseojn k.c. Tiuj belartaj verkajhoj
treege abundas. Ili estas allogaj legajhoj por la china popolo de
chiuj generacioj. Ili ankau farighas neelcherpeblaj materialoj por
filmoj kaj televidaj dramoj.
Krom
la belartajhoj, mi volas mencii ankau historiajn kaj geografiajn
verkojn. En Chinio estas tre bona tradicio verki historiajn verkojn
pri la gravaj eventoj kaj fame konataj personoj de chiu dinastio.
Nun jam estas 24 historiaj verkoj pri la pasintaj dinastioj en 3240
volumoj. Alia bona tradicio estas verki librojn pri geografiaj situoj,
historiaj okazajhoj, ekonomiaj kaj kulturaj atingoj de diversaj
lokoj. Tiaj libroj trovighas preskau en chiu gubernio. Kaj en Chinio
estas pli ol 2 mil gubernioj, sekve la kvanto de tiaj verkoj estas
tre okulfrapa.
Krome,
estas menciindaj ankau verkoj pri china medicino, pri strategio
kaj taktikoj, ekz., la fama verko de Sunzi (ch. 500 a.K.) kaj budaismaj
sutroj chinigitaj el sanskrito.
Oni
kutime priskribas la abundajn chinajn klasikajhojn kiel vastan maron.
Kaj kiel ujo de tiu granda maro estas la malgrandaj kvadrataj chinaj
ideogramoj. Sendube, la chinaj intelektuloj tre fieras pri tio,
kaj iuj el ili ech diras, ke la chinaj ideogramoj disvastighos internacie
kaj multe kontribuos al la monda kulturo en la 21-a jarcento. Tio
eble troigas. Tamen estas fakto, ke nuntempe pli kaj pli multaj
fremdlandanoj kun granda intereso lernas la chinan lingvon kaj chiajn
ideogramojn por ghui la altvaloran chinan kulturon.
------------------------------------------
* Ghenerale, la plej agha filo havas pli da prestigho kaj rajtoj
en la familio.
** Alia speco de china poeziajho verkita lau certa melodio en fiksita
strukturo.
|