Unu
el la specifaj kaj mirindaj fenomenoj de la china lingvo estas,
ke en ghi trovighas abundaj ciferoj ne kiel kalkulaj rimedoj sed
kiel lingvaj elementoj por richigi la esprimon au emfazi la efikon
de la parolo.
Iu
china autoro skribis, ke la civilizacio komencighis de skriba lingvo,
la skriba lingvo de ciferoj kaj la ciferoj de "1". En
pratempo chinaj filozofoj opiniis, ke "1" estas la origino
de chiuj estajhoj, kaj donis al ghi tre imponan nomon "taiji",
kiu signifas "la plej granda kaj senlima". Fakte, ghi
estis ia nenomebla primitiva elemento, kiu formis la universon.
Kaj dank' al "taiji", estighis la chielo kaj tero, suno
kaj luno kaj samtempe la t.n. "yin" kaj "yang"
(femalo kaj masklo), kaj ankau la homoj, animaloj kaj vegetaloj.
Laudire, chu en oriento chu en okcidento, la prahomoj rigardis la
neparan ciferon maskla kaj la paran femala. Mi ne scias, chu estas
sama opinio en aliaj partoj de la terglobo, tamen mi povas aserti,
ke almenau en Chinio oni dividis la ciferojn en femalajn kaj masklajn,
ech nun oni ankorau aplikis tiun koncepton en ia okazo, ekz., sur
la identeca karto por chiu china civitano estas presita longa vico
da ciferoj, kaj se la lasta cifero estas nepara, tio indikas ke
la koncerna persono estas viro. Kompreneble, la nuntempaj chinoj
ghenerale ne havas tiun koncepton.
Char
"1" estas la unua nepara cifero, ghi estas plifavorata
de chinoj. En la china lingvo multaj idiomajhoj kaj proverboj komencighas
per "1", ekz., "unuigi la tutan landon", "unu
movo, du gajnoj" kaj "je la unua vido ili enamighas".
Ankau "1" enhavas la signifon de tuto, ekz., "unu
korpo plenas de kuragho", tio signifas ke "la tuta korpo
estas kuraghoplena"; "li unu vivon malfelichis" signifas
ke dum la tuta vivo li havis diversajn malfelichojn.
Eble
pro tio, ke chinoj shatas unuighon kaj ne disighon, oni pli shatas
"1" ol "2", char "2" signifas ke "1"
dividighas en "2". Sed, se "2" kunighas en "1",
oni multe shatas tiun "2". Ekz., kiam du personoj (gejunuloj)
farighas geedza paro, tio estas ege ghojinda kaj duoble gratulinda.
En la china lingvo trovighas la ideogramo "xi" (felicha
au ghojinda), kaj okaze de la geedzigha ceremonio oni ofte skribas
tiun ideogramon duope kaj nomas ghin "shuang-xi" (duobla
ghojo).
Fama
china historiisto Sima Qian (ch. 145 a.K. -- ?) skribis en sia historia
verko pri ciferoj: La ciferoj komencighas de "1", finighas
per "10" kaj plenkreskas che "3". Tio signifas,
ke nur dank' al "3", la ciferoj maturighas. Lau la esploro
de fakuloj, en la plena chinlingva vortaro trovighas proksimume
ducent vortoj kaj vortogrupoj, kiuj komencighas per la ciferoj "3",
kaj multaj el ili havas la signifon "pluraj". Ekz., en
la idiomajho "vi devas agi post trifoja pripensado", la
esprimo "trifoja" ja havas la sencon "plurfoja".
Kaj foje Majstro Konfuceo ech en tri monatoj ne konis la guston
de viando, tio signifas ke li ne havis viandon dum longa tempo.
La
cifero "4" estas ne multe shatata chefe pro tio, ke en
la china lingvo ghia elparolo estas sama kiel la vorto "morti".
Tamen oni tute ne evitas ghin, char tiu cifero tre utilas por la
chiutaga vivo. Antau chio, chiu jaro konsistas el kvar sezonoj,
kaj la meteologiaj shanghighoj dum la kvar sezonoj tre gravas por
la agrikultura lando Chinio. Geografie, oni havas kvar direktojn,
nome, oriento, sudo, okcidento kaj nordo, kaj ankau kvar angulojn
de la direkto, nome, sudoriento, sudokcidento, nordokcidento kaj
nordoriento. Por la homoj tiuj "kvar" estas tute neeviteblaj.
Oni
supozis, ke antikve oni kalkulis per sia mano, per la kvin fingroj
de unu mano li kalkulis de 1 ghis 5, kaj per du manoj la ciferoj
finighis per "10". Sekve, aperis la decimala nombrosistemo.
En tiu sistemo la cifero "5" estas kvazau ronda nombro
kaj valoras por la chinoj. En Chinio oni kutime festas jubileon
okaze de kvinjarigho (dekkvin, dudekkvin...) de la shtato, organizo,
revuo ktp.
La
antikvaj chinoj konsideris, ke chiuj estajhoj en la mondo estas
formitaj el kvin elementoj, nome, akvo, fajro, ligno, metalo kaj
grundo, kiujn la chinoj nomas "wuxing". Oni kredis, ke
tiuj kvin elementoj plus la genroj masklo kaj femalo funkcias en
io vivanta. Ili ech influas la sorton de homoj kaj la auguristoj
kutime aplikis ilin en sia divenado.
Estas
interese, ke la antikvaj chinoj konsideris, ke la kvar direktoj
ne estas kompletaj, devas esti ankau la direkto "centro",
kaj tiu "centro" estas tre grava por chinoj, char oni
asertis, ke Chinio ja situas ghuste en la centra parto de la tero.
Tiel aperis kvin direktoj, kaj el tio oni havas la idiomajhon "homoj
el kvin direktoj miksighe loghas kune."
Char
en la china lingvo la cifero "6" prononcighas simile al
la vorto "lu", kiu signifas altrangan postenon, bonan
salajron kaj noblan socian statuson, la antikvaj chinaj kleruloj
ja ege shatis tiun ciferon. Aliflanke, la ordinaraj chinoj shatis
ghin chefe pro tio, ke ghi enhavas la sencon "bonshanco"
au "favoro".
Por
la chinaj kamparanoj la ciferoj "5" kaj "6"
gravas pro tio, ke la richa rikolto de la 5 grenoj (rizo, milio,
maizo, tritiko kaj fabo) kaj la abunda plenkreskado de la 6 brutoj
(porko, bovo, shafo, chevalo, koko kaj hundo) signifas belan kaj
felichan vivon, kiun ili deziras.
Parolante
pri la cifero "7", mi unue prezentas la interesan kaj
popularan miton pri du steloj: Che la orienta flanko de galaksio
loghis teksistino, filino de la chiela suvereno. Ghi sin okupis
pri teksado kaj ne havis tempon por sin ornami. Shia patro kompatis
shin pro shia soleco kaj permesis al shi edzinighi al juna bovisto,
kiu loghis che la okcidenta flanko. Post la edzinigho shi tute chesigis
teksadon, kaj tio kolerigis la patron. Li ordonis, ke shi revenu
al la orienta flanko, sed promesis, ke la geedzoj renkontighu unufoje
chiujare en la sepa nokto de la sepa monato lau la china luna kalendaro.
Tiu teksistino tre lertis ne nur en teksado, sed ankau en chiuj
artoj de kudrado. Do, la virinoj kultis shin en tiu nokto, por ke
shi donu al ili lertecon. Kaj tiun aktivadon ili nomis Festo de
Lerteco-peto.
La
valoro de la cifero "7" montrighis ankau en tio, ke antikve
la chinoj, en sia observado de astronomiaj fenomenoj, trovis ke
la Granda Ursino formighas el sep steloj, kaj lau la direkto de
la Granda Ursino oni povas trovi la Polusan Stelon, kie situas la
trono de la chiela suvereno. Tio montras, ke estas tre prestigha
la Granda Ursino en la okuloj de antikvaj chinoj.
En
pratempo "8" estis rigardata de chinoj kiel magia cifero,
char jam tiam estis la t.n. "ok diagramoj" formitaj el
strekoj longaj kaj mallongaj por indiki masklon kaj femalon respektive.
Laudire, per ili oni povas auguri diversajn okazontajhojn.
Ankau
la mito pri la ok feoj estas tre populara. Lau tiu mito, tiuj feoj
povis transpasi la maron ne per shipo, sed chiu per sia magia objekto.
Ekz., la lama feo Li jhetis sian lambastonon en la maron kaj trankvile
staris sur ghi kaj finfine sukcesis atingi la alian bordon. El tiu
mito devenis la idiomajho "Chiu el la ok feoj havas sian magian
rimedon por transpasi la maron." Tiu idiomajho aludas, ke diversaj
homoj ja povas per siaj propraj scioj kaj lerteco plenumi ian komunan
taskon.
Rilate
la ciferon "9", mi devas antau chio mencii epizodon antau
4 mil jaroj: la unua regho Yu de Xia-dinastio (ch. 2 100 -- 1 600
a.K.) heredis la regpotencon de Shun pro sia merito bridi la superakvegon,
kiu inundis la tutan landon. Li dividis Chinion en nau distriktojn
kaj poste muldis nau grandajn ding-ojn (antikva vazo por
kuiri) el bronzo kiel simbolojn de la nau distriktoj. Sekve. "Nau
Distriktoj" farighis sinonimo de Chinio kaj la nau ding-oj
-- simbolo de regpotenco.
"9"
estis vere la sankta cifero en la antikva Chinio, char ghi estis
rigardata kiel la chiela cifero kaj taugis por reprezenti la chielon.
En la Chiela Altaro de Pekino estas ronda teraso, sur kiu la imperiestro
kultis la chielon per solena ceremonio. Tiu teraso havas tri etaghojn.
Chiu etagho havas shtuparon el 9 shtupoj chirkaue. Meze de la supra
etagho estas ronda shtonplato. La unua rondo chirkau ghi havas 9
shtonplatojn, la dua -- 18, la tria -- 27, la kvara -- 36, la kvina
-- 45, la sesa -- 54, la sepa -- 63, la oka -- 72, kaj la naua --
81. Rimarkindas, ke la adiciitaj ciferoj senescepte estas "9".
Rigardu: 1+8 = 9, 2+7 = 9, 3+6 = 9, 8+1 = 9. Tia projektado plene
montras la ekstreman majestecon de la chielo kaj ankau tiun de la
imperiestro. Eble multaj turistoj, fremdlandaj kaj enlandaj, vizitante
la Chielan Altaron, ne rimarkis tiun mirindan projektadon.
"10"
estas perfekta ronda nombro. Sendube ghi estas aparte atentata de
chinoj. La idiomajho "dek kompletecoj kaj dek beloj",
kiu estas ofte uzata por laudi perfektan aferon au estajhon, sufichas
por montri la valoron de tiu cifero.
En
la china lingvo trovighas la speciala cifero "wan" (dekmil).
Anstatau la vorton "Vivu!" la chinoj huraas "wansui"
(dekmil-jarighu). Kaj "wanfen" estas uzata por esprimi
"ege" au "ekstreme", ekz.,"wanfen xiaoxin"
signifas "ege singardema". Alia ofte uzata vortogrupo
"wanzhong yixin" esprimas unuanimecon de la tuta popolo,
char "wanzhong" signifas dekmilojn da popolanoj kaj "yixin"
(unukore) signifas "unuanimecon".
Por
esprimi ian sencon, la chinoj ofte aplikas du diferencajn ciferojn
kune, ekz., "du-tri vortoj" por esprimi tre mallongan
parolon; "kvin-ses koloroj" signifas kolororichecon; "sep
bushoj kaj ok langoj" esprimas, ke multaj personoj konkure
parolas por prezenti siajn opiniojn; kaj "unu haro el nau bovoj"
estas uzata por figuri tre malgrandan sumon au bagatelan aferon.
En
tiu chi artikolo mi prezentas nur tre malmultajn ekzemplojn rilate
la specialan rolon ludatan de ciferoj en la china lingvo, ghuste
kiel la idiomajho diras, ili estas nur "unu grajno en vasta
maro". Tamen mi pensas, ke ili sufichas por komprenigi la legantojn,
ke la chinoj jam kelkmil jarojn vivis en la mondo de ciferoj.
|