Antau chio, la china lingvo ne estas alfabeta,
ghi ne estas strukturita el literoj, sed formita el kvadrataj ideogramoj
kreitaj per diversformaj strekoj. Ekz., en la china lingvo, la vorto
Esperanto estas chinigita kiel 世界语 (shijieyu), la tri ideogramoj
estas kreitaj per strekoj 
kaj . Tial, la
china lingvo tute diferencas de la alfabetaj lingvoj. Kiam oni lernas
la alfabetajn lingvojn, nur se li konas la literojn kaj ankau scias
la regulojn de prononcado, ghenerale li povas prononci la aperantan
vorton. Kaj se li jam posedas tiun vorton en sia parola lingvo,
li ankau povas kompreni ghian sencon. Sed oni ne kapablas fari tion
en lernado de chinaj ideogramoj. Li ne povas prononci la ideogramon
lau ghia formo, kaj kompreneble, nek kompreni ghian sencon.
La
tuta nombro de la chinaj ideogramoj estas ch. 60 mil, ech la alte
klerigitaj chinoj ne povas koni chiujn, por ne paroli pri la ordinaraj
homoj. Krome, trovighas ideogramoj, kiuj kun tre komplikaj strukturoj
estas formitaj el multaj strekoj. Estas multaj ideogramoj, kies
prononcado estas sama, ekz., la ideogramo "zhong"
el "zhongguo" (Chinio) havas la saman prononcon
kun aliaj 30 ideogramoj, kaj tio ne estas malofta fenomeno. Ankau
la ideogramoj kun similaj formoj ne estas malmultaj, ekz., la ideogramo
已 (yi, jam) kaj la alia 己 (ji, mem) nur iomete diferencas
inter si, do ili estas ne facile distingeblaj.
Sekve,
oni asertas, ke la chinaj ideogramoj prezentas kvar malfacilojn,
nome malfacilojn en konado, legado, skribado kaj memorado. Unuvorte,
ili estas ege malfacilaj.
Tamen,
kiam ni konfirmas la malfacilecon de chinaj ideogramoj, ni devas
samtempe rimarkigi, ke ili ne estas tiel malfacilaj, kiel oni argumentas
au imagas.
Versence,
chinaj ideogramoj estas simboloj de ideoj. Multaj bazaj ideogramoj
estas hieroglifoj, ekz., la ideogramoj 日 (ri, suno), 月
(yue, luno), 山 (shan, monto), 人 (ren, homo),火
(huo, fajro), 木 (mu, arbo) devenas respektive de siaj
originaj figuroj
Kvankam tiuj ideogramoj shanghighas en formoj pro la shangho de
skribmanieroj dum sia kelkmiljara evoluado, tamen, ili ech nun ankorau
prezentas la spurojn de hieroglifo. Aldone estas la tiel nomataj
"memklarigaj ideogramoj" kaj "kombinite klarigaj
ideogramoj". Lasu min preni la ideogramojn 上 (shang,
supre) kaj 下 (xia, sube) kiel ekzemplojn de la "memklarigaj
ideogramoj". Oni prenas la horizontalan strekon "-" kiel bazon,
aldonante la signon┝ sur ghi, kreis la ideogramon 上, kaj aldonante
la signon 卜 sub ghi, kreis la ideogramon 下. Alia ekzemplo estas
la ideogramo 立 (li, stari). Ghia origina figuro estas
, kiu montras, ke homo staras sur la tero. La "kombinite klarigaj
ideogramoj" estas kombinoj de du au pli ol du ekzistantaj ideogramoj
por krei novan ideogramon por esprimi ian sencon. Ekz., la ideogramo
日 (ri, suno), kunmetite kun alia ideogramo 月 (yue,
luno), farighas nova ideogramo 明 (ming, lumo au brilo), char
la antikvaj chinoj nur sciis, ke la suno donas lumon tage kaj la
luno donas brilon nokte. Alia ekzemplo estas la ideogramo 炎 (yan,
varmega), kiu estas farita el du ideogramoj 火 (huo, fajro)
unu super la alia kaj signifas varmegon. La ideogramoj 笑 (xiao,
ridi) kaj 哭 (ku, plori), kvankam ne estas hieroglifoj, tamen
estas tre piktogramaj. La antaua spegulas la ridantan mienon kaj
la lasta bildigas la mienon kun larmoj. Ech tiu, kiu ne scipovas
la chinan lingvon, povas konjekti la sencojn de tiuj du ideogramoj
je la unua rigardo.
Revenu
|