La
ideogramoj el la tri supre traktitaj kategorioj ja estas pli-malpli
facile kompreneblaj per cerbumado au rezonado.
Bedaurinde
estas, ke tiaj relative facilaj ideogramoj konsistigas nur proksimume
10% de la tuta nombro de la chinaj ideogramoj. La restantaj 90%
estas kombinoj de idea signo kaj sona signo. Tiaj ideogramoj konsistas
el ch. 190 bushou-oj (speco au parto). Bushou-o ludas
gravan rolon en formado de plejparto de ideogramoj, tamen mi ne
povas detale pritrakti ghin en tiu chi artikolo, mi nur donos klarigon
per diversaj ekzemploj. Estas bushou-o de t.n. "tri
gutoj da akvo", ghia simbolo estas 氵. Sin trovas pli ol 500
ideogramoj kun tiu bushou-o, kiuj pli-malpli rekte au ne
rekte rilatas al akvo. Ekz., la tri ideogramoj 江 (jiang,
rivero), 河 (he, rivero), 湖 (hu, lago), chiuj havas
en la maldekstra flanko la simbolon 氵, tio signifas ke ili chiuj
estas akvecaj, kaj en la dekstra flanko estas respektive la ideogramoj
工, 可 kaj 胡 , kiuj montras la prononcon. El tiuspecaj ideogramoj
trovighas ankau kelkaj kun simbolaj sencoj, ekz., la ideogramo 泪
(lei, larmo) estas farita el 目 (mu, okulo), ghi signifas,
ke akvo fluas el la okuloj. Krom akvo, al homoj ne malhaveblas ankau
fajro, do, estas bushou-o de fajro 火 ; por fajro-sencaj ideogramoj.
Ankau estas bushou-o de metalo 钅;por formi la ideogramojn
iel rilatantajn al metalo. Tiel, la fakaj sciencistoj povas facile
krei novajn ideogramojn por la diversaj metalaj elementoj simple
per kunmetado de la bushou-o 钅;kun simplaj ideogramoj montrantaj
ilian prononcon, ekz., oni kreis la ideogramojn 铀 (you),钋
(po) kaj 钴 (gu) por uranio, polonio, kobalto ktp.
Estas rimarkinde, ke pro la shanghigho de prononcado de la ideogramoj
dum ilia longtempa ekzistado, la prononca parto de iuj ideogramoj
nun ne precize reprezentas ilian sonon, ekz., la prononca parto
工 (gong) de la supre menciita ideogramo 江 (jiang)
nun ne similas al la sono de tiu ideogramo.
Revenu
|