Unua-pagho>> Kulturo >> China lingvo

 

 

 

 


Chu la china lingvo malfacila?

Ofte uzataj chinaj ideogramoj

    La fakto, ke la tuta nombro de la chinaj ideogramoj ech atingas 60 milojn, vershajne malkuraghigas vin. Tamen malkuraghigho estas nenecesa, char, lau la kalkulo de fakuloj, el tiuj 60 mil ideogramoj nur 3 650 estas ofte uzataj. Nur se oni posedus tiujn ofte uzatajn ideogramojn, li jam povas kompreni 99% de la enhavo de la jhurnaloj au revuoj chinlingvaj. La ofte uzataj ideogramoj konsistigas nur 6.1% de la tuta nombro, tio ja estas tre malgranda procento. El la restantaj pli ol 50 mil ideogramoj, iuj estas malofte uzataj, aliaj estas uzataj nur por personaj au geografiaj nomoj, kaj plej multaj estas simple troveblaj en klasikaj verkoj. Se vi ne bezonus tushi la malfacile koneblajn nomojn, nek dezirus legi la klasikajhojn, la 50 mil ideogramoj ja estus por vi kvazau neekzistantaj.

    Kaj plie, la nombro de multstrekaj ideogramoj multe malpliighis post la reformado de la china skriba lingvo. Entute pli ol 2 mil ideogramoj estas skribe simpligitaj. Tio multe faciligas la lernadon de chinaj ideogramoj.

    Chiu ideogramo havas nur unu silabon. En la antikva tempo, ¡¡unusilaba ideogramo estis unu vorto esprimanta unu sencon. Sed en la nuntempa china lingvo, malgrau tio ke ankorau estas unu vorto formita el unu ideogramo (ekz., la vorto shu - libro), la diversaj ideogramoj fakte farighas nur morfemoj de vortoj. Unu ideogramo estas ofte kunmetita kun alia au aliaj du au pli ol du ideogramoj por formi unu vorton, la supre menciita vorto ÊÀ½çÓï (shi-jie-yu, Esperanto) estas formita ghuste el tri ideogramoj. Konsekvence, se vi posedus la ofte uzatajn 3 650 ideogramojn, vi samtempe scius dekmilojn da vortoj formitaj el tiuj ideogramoj. Lasu min preni la ideogramon che (charo) kiel ekzemplon. Ni povas aldoni la ideogramojn huo (fajro), ma (chevalo), qi (gaso), ren-li (homa forto), san-lun (tri radoj), antau ghi kaj formas la vortojn huo-che (trajno), ma-che (chevalcharo), qi-che (automobilo), ren-li-che (rikisho), san-lun-che (triciklo) ktp. Ni ankau povas aldoni la ideogramojn xiang (chambro), piao (bileto), zhan (stacio) post ghi por formi la vortojn che-xiang (kupeo), che-piao (trajna au autobusa bileto), che-zhan (fervoja stacio au autobusa haltejo) ktp. Tiurilate, la china lingvo multe similas al Esperanto, kaj estas ech pli fleksebla kaj pli varia ol Esperanto.

    La renoma lingvisto s-ro Claude Piron, en unu el siaj verkoj, skribis, ke en la china lingvo, same prononcataj ideogramoj ankorau havas kvar malsamajn tonojn. Li donis ekzemplojn per la ideogramoj Âè (panjo), Âð (iom simile al chu), Âí (chevalo) kaj Âî (insulti). Tiuj kvar ideogramoj estas same prononcataj kiel "ma", sed havas malsamajn tonojn. Tio vershajne pliigas la malfacilecon de la china lingvo. Tamen, en reala vivo, tono tute ne gravas, ech multaj chinoj ne povas elparoli la ghustan tonon. Kantonanoj havas kantonan tonon, dum pekinanoj havas sian propran tonon, sed tio ne malhelpas ilian interkomunikadon. Ghuste kiel la angla lingvo parolata de usonanoj estas iom diferenca de tiu de la angloj, kaj tiu diferenco ne malhelpas ilian interkomprenon. Do, la malsamaj tonoj de chinaj ideogramoj ne kauzas embarason.

 

Revenu