Mia
aserto pri la china lingvo estas vershajne tre mirinda, char mi
volas diri, ke la china lingvo estas unu el la plej simplaj, plej
logikaj kaj sekve sufiche facile lerneblaj lingvoj.
La
china lingvo havas multajn "mankojn " de gramatikaj reguloj,
kaj tiuj "mankoj" ghuste prezentas ghian avantaghon.
Antau
chio, en la china lingvo ne ekzistas genro, kiu sin trovas en multaj
okcidentaj lingvoj. Ekz., en la germana lingvo, "blume"
(floro) estas ina en genro kaj "berg" (monto) estas vira.
Kial? Chu pro tio, ke floro estas charma kaj alloga kiel bela knabino?
Kaj char monto estas kvazau giganta viro firme staranta, do ghi
estas viresenca? Por chinoj, tia genro estas vere neimagebla. Tiurilate,
Zamenhof estis tute prudenta, ankau li kreis Esperanton sen tia
neracia fenomeno.
En
la china lingvo ne ekzistas ankau kazo, ne estas diferenco inter
nominativo, posesivo kaj akuzativo, char en la china lingvo oni
esprimas sian ideon tute lau logiko de pensado. Ekz., en la frazo
"mi amas shin", certe "mi" estas nominativo
kaj "shi" akuzativo, inverse, "shi amas min",
sendube "shi" farighas nominativo kaj "mi" akuzativo.
Sekve, en la antaua frazo, tute ne necesas aldoni finajhon "n"
post "shi" por montri la akuzativecon kiel en Esperanto,
au uzi la vorton "her" anstatau "she" kiel en
la angla. Inverse, estas same, ke tute ne necesas aldoni "n"
post "mi" au anstatauigi "I" per la akuzativo
"me" lau la angla. En la kazo de posesivo, chinlingve
oni simple aldonas la vorton de post la nomo au pronomo,
ekz., wo-de (mia), oni ne bezonas uzi alian vorton "my"
kiel en la angla. Alia ekzemplo: wo fuqin-de fangzi (la domo
de mia patro), ankau en tiu chi frazo, oni simple aldonas la vorton
de post la substantivo fuqin (patro), do estas malsame
al Esperanto, en kiu oni devas uzi la prepozicion "de"
kaj shanghi la vortordon. Tiuflanke, oni povas diri, ke la china
lingvo estas pli simpla kaj oportuna ol Esperanto. En la china lingvo,
la subjekto estas ghenerale antau la predikato kaj la objekto post
la predikato. La vortordo estas tute logika kaj klara, do oni ne
konfuzighas pro la manko de kazo.
La
vorto de estas uzata ankau por formi la adjektivon, ekz.,
kunnande (malfacila), meili-de (bela). Sed iaokaze,
oni ne aldonas de por esprimi posesivon au adjektivon. Ekz.,
en la supre citita frazo wo fuqin (mia patro), oni ne aldonas
de post la pronomo wo; kaj en la esprimo honghua
lüye (rugha floro kaj verda folio), de ankau ne estas
aldonata post la adjektivaj vortoj hong kaj lü.
Char lau la kutima vortordo de la china lingvo, oni jam povas kompreni
la sencon de ambau adjektivoj, sekve la vorto de ne estas
nepre necesa. Tio plene montras, ke la principo de "neceso
kaj suficho" tute validas por la china lingvo.
Ankau
ne ekzistas tenso en la china lingvo por verboj. Tio certe estas
surpriza por alilingvanoj. Chu la chinoj ne havas la koncepton pri
tempo? Certe ne! Char la chinoj esprimas siajn ideojn tute lau la
reguloj de logiko, se la esprimitaj ideoj estas logike nekonfuzaj,
oni ne plu donas klarigojn en sia parolo au skribo per gramatikaj
metodoj. Jen la ekzemploj: en la frazo "Hierau mi hejme vespermanghis",
chinlingve oni ne uzas preteriton por la verbo "manghi",
char ja temas pri hierau, memklare, la agado estas pasinta, kial
do ankorau necesas uzi la verbon en formo de preterito? En la frazo
"Chu li venos morgau?", chinlingve oni ne uzas la tenson
de futuro por la verbo "veni", char la senco de "os"
jam memklarighas en la vorto "morgau". Nature, ankau la
chinoj havas la neceson esprimi pasintecon au estontecon. Ankau
tiuokaze, oni ne uzas tenson de preterito au futuro, sed simple
aldonas la vortojn yijing (jam) antau la verbo kaj le
(fini) au guo (jam) post la verbo por signifi la pasintan
agadon. Ekz., ni chi bao le ma? (Chu vi sate manghis?), wo
yijing chibao le (Mi jam sate manghis), wo chi guo wufan
le (Mi jam tagmanghis). Por signifi la venontecon, oni aldonas
la vorton jiang (estonte) antau la verbo, ekz., wo jiang
qu canjia guoji shijieyu dahui (Mi partoprenos la UK). Al la
china lingvo ankau mankas la participo, char oni havas alian rimedon
por esprimi la "antan" agadon. La rimedo estas aldoni
la vortojn zheng zai (ghuste tiam) antau la verbo, ekz.,
wo zhengzai du shu (Mi estas leganta libron). El la ekzemploj
yifu chuanpo le (eluzita vesto) kaj du guo de shu
(tralegita libro), oni rimarkas, ke le kaj guo estas uzataj
ankau por la participo de preterito.
En
la china lingvo ne ekzistas modo por verboj. Malsame al Esperanto,
oni ne uzas "u" por imperativo au "us" por subjunktivo.
Anstatau "u" oni aldonas nur la helpan vorton ba
post la verbo, au pli ghentile, aldonas la vorton qing (bonvolu)
antau la verbo. Kaj anstatau "us", oni kutime uzas la
subjunkcion ruguo (se) antau la verbo.
Unuvorte,
en la china lingvo, la verbo ne varias sub ajna kondicho, dume en
multaj aliaj lingvoj, la verbo ofte varias en siaj strukturoj gramatike,
sekve ili farighas tre komplikaj kaj kapdolorigaj. Estas interese,
ke ghuste pro tio ke chinlingve la verboj ne varias, chinoj ofte
misuzas la verbojn, kiam ili parolas en Esperanto au aliaj lingvoj,
se ili ankorau ne perfekte posedas tiujn lingvojn.
En
la china lingvo ne estas diferenco inter singularo kaj pluralo.
Ekz., "Li havas tri filojn kaj du filinojn", por chinoj,
la aldono de plurala finajho "j" estas nenecesa kaj superflua.
La kialo estas: la numeraloj "tri" kaj "du"
jam memevidente montras, ke la koncernaj substantivoj estas pluralaj.
La predikato "estas" kaj aliaj verboj restas tute samaj
sen ajna variado chu por la singulara substantivo chu por la plurala.
Tio tute similas al Esperanto. Ankau ne estas singularo au pluralo
por la adjektivoj, ekz., "unu rugha floro" au "tri
rughaj floroj", kompreneble la antaua "rugha" estas
singulara kaj la lasta plurala, do tute ne necesas diferencigi ilin.
En
la nuntempa china lingvo, oni uzas la vorton men post la
plurala persona pronomo au persona substantivo, ekz., women
(ni), nimen (vi), tamen (ili), xianshengmen
(sinjoroj), zhuanjiamen (fakuloj) ktp. Sed se antau la persona
substantivo estas jam numeralo por montri la pluralon, oni ne plu
aldonas men, ekz., oni ne uzas sange zhuanjiamen (tri
fakuloj). La plurala aldonajho men ankau ne validas por bestoj
au aliaj estajhoj, ekz., oni ne uzas goumen (hundoj) au shumen
(libroj).
Al
la china lingvo ankau mankas tiaj relativaj vortoj kiel "kiu,
kio, kie, kia". Kiam oni uzas la relativon en Esperanto au
aliaj lingvoj, la chinoj ghenerale uzas adjektivan propozicion,
ekz., la frazo "D-ro Zamenhof, kiu kreis Esperanton, estis
okulisto", estas ofte chinigita jene: chuangzao shijieyu
de zamenhof boshi shi yanke yisheng (simile al: Esperanton kreinta
d-ro Zamenhof estis okulisto). Pro tio, ke ne ekzistas la relativoj,
la china lingvo evitas la difekton de aliaj lingvoj, kies frazoj
ofte farighas tre longaj kaj komplikaj pro la uzado de pluraj relativoj.
La chinoj ghenerale ne shatas longajn frazojn kaj kutimighas al
la koncizaj kaj mallongaj.
Ankau
mankas al la china lingvo la artikolo, char shajnas al chinlingvanoj,
ke la artikolo ne estas nepre necesa. Ekz, oni povas traduki la
frazon "sub la standardo de verda stelo" en la chinan
lingvon sen la artikolo "la". Tiu manko ankau ebligas
al la chinoj eviti la ghenon kiel ghuste uzi la artikolon en sia
parolo au skribo.
Estas
specifa vortospeco en la china lingvo nomata "mezura vorto",
kiu estas uzata iam kune kun la numeralo. Tiaj "mezuraj vortoj"
nombrighas je kelkdek, el kiuj la chefaj estas ge, zhi, gen,
kuai k.c. Ordinare, ge estas uzata por altgradaj vivajhoj
au estajhoj kiel homo, shtato kaj nacio; zhi por bestoj au
ordinaraj objektoj, ekz., yi zhi gou (unu hundo); gen
por objekto kun longeco au alteco, ekz., yi gen xian (unu
peco da fadeno); kaj kuai por objekto en plata formo, ekz.,
si kuai dangao (kvar pecoj da kuko). Tiuj "mezuraj vortoj"
estas laukutime fiksite uzataj, oni ne povas uzi ilin kontraukutime,
ekz., oni ne povas uzi zhi anstatau ge por homo. Tio
estas ia specifa kutimo, familiarighi kun tia kutimo certe estas
ne facile por la alilingvanoj. Tamen, tio efektive ne estas grava
afero.
Char
la china lingvo estas logika kaj racia, kaj ankau la vortordo estas
evidente klara, en la pasinta longa tempo de pli ol 2 mil jaroj,
la chinoj lernis sian lingvon sen gramatika kurso. Ghis la lasta
periodo de Qing-dinastio, t.e. antau pli ol cent jaroj, erudiciulo
Ma Jianzhong (1845-1990), kiu sciis la lingvojn anglan, francan,
grekan kaj latinan, gramatike analizis la antikvan chinan lingvon
lau la modelo de europalingva gramatiko kaj verkis la unuan gramatikon
por la china lingvo. Tamen, malgrau tio, ech en la posta periodo
de multaj jaroj, oni lernis nenian gramatikon en sia lernado de
la china lingvo. Kiam mi estis lernejano dum mia infanagho, mi ne
havis gramatikan kurson, kaj nur dank' al la longdaura lernado de
ideogramoj, legado kaj recitado de bonstilaj eseoj au versajhoj,
mi bone posedis la nacian lingvon.
Eble
oni dubas, ke la simpleco de la china lingvo perdigas ian esprimpovon.
Ne! Tute male, ghi estas tre esprimoricha. Se ne estas tiel, kiel
Chinio povas naski tiajn filozofiajn klasikajhojn de Konfuceo kaj
Laozi, kaj tiajn superbajn beletrajhojn, kiaj poeziajhoj de la dinastioj
Tang (618-907) kaj Song (960-1279), kaj romanoj "Tri Regnoj"
kaj "Rughdoma Songho"?
Konsekvence,
ni povas konkludi per elokventaj argumentoj, ke la china lingvo
ne estas tre malfacila kaj ankau la grandnombraj ideogramoj ne estas
nevenkeblaj baroj. Lau la studo de fakuloj, la lernado de la china
lingvo estas ofte malfacila je la komenco, kaj ju pli progresas
la lernado, des pli ghi facilighas. Popoldire, chiuj aferoj komencighas
kun malfacilo. Do, chu la lernado de la china lingvo ne konformas
al tiu regulo de evoluado?
|