La
idiomajho, kiel specifa lingva strukturo, trovighas preskau en chiuj
lingvoj. En la okcidentaj lingvoj estas multaj idiomajhoj devenantaj
el la helena mitologio. Ech en la artefarita lingvo Esperanto trovighas
esprimoj "kabei" kaj "krokodili", kiuj ludas
la rolon de idiomajhoj.
Do
la formado kaj aplikado de idiomajhoj ja estas tre ordinara lingva
fenomeno, kaj vershajne la fakto, ke en la china lingvo sin trovas
idiomajhoj, ne estas mirinda afero nek traktinda en speciala artikolo.
Sed indas mencii, ke kompare kun la idiomajhoj en aliaj lingvoj,
la chinaj idiomajhoj ja havas siajn notindajn trajtojn. Unue, ilia
nombro estas granda, en iu plena vortaro de chinaj idiomajhoj kolektighas
entute pli ol tridek mil idiomajhoj. Tio estas nekomparebla por
aliaj lingvoj. Due, ilia enhavo estas tre ampleksa kaj richa. Chinio
havas longan historion kaj antikvan kulturon, kaj ghuste sur tia
historia fono kaj el tia kultura grundo kreskis la chinaj idiomajhoj.
Ili estas vere diverskoloraj kaj richsencaj. Trie, ili estas faritaj
el tre konciza lingvajho kaj enhavas profundan signifon. Sekve,
ili jam farighis konsistiga parto de la china lingvo kaj aplikighas
en la chiutaga vivo de la popolo. Estas fakto, ke chinoj shatas
apliki idiomajhojn en verkado au parolado, char apliki idiomajhojn
estas tre oportune pro ilia preteco, kaj per idiomajhoj oni esprimas
sian ideon tre trafe kaj sprite, kaj la ideo esprimita povas esti
pli facile kaj ghuste komprenata.
Pli
ol 90% de la chinaj idiomajhoj konsistas chiu el kvar ideogramoj,
char la plej fruaj idiomajhoj devenis el la antikva poemaro "Shi
Jing", kaj preskau chiuj poemoj en ghi estis faritaj el frazoj
de kvar ideogramoj; krome, por la chinlingvanoj, kvarsilabaj frazoj
(char chiu ideogramo estas unusilaba) estas tre flue legeblaj au
paroleblaj. Trovighas ankau idiomajhoj el du, tri au pli ol kvar
ideogramoj, tamen, ili estas malmultaj.
El
la duideogramaj idiomajhoj, la plej ofte uzata estas la idiomajho
maodun. Mao estas lanco kaj dun --- shildo. Tiu idiomajho
formighis el antikva fablo: Estis homo, kiu vendis lancojn kaj shildojn
samtempe. Li unue fanfarone laudis sian shildon, ke ghi estas plej
fortika kaj netrapikebla por ajna armilo. Poste li laudis sian lancon,
ke ghi estas plej akra kaj povas trapiki ajnan objekton. Iu apudstaranto
lin demandis: "Se oni piku vian shildon per via lanco, kio
okazos?" La vendisto nenion povis respondi. La vortoj lanco
(mao) kaj shildo (dun) el tiu fablo estis poste kunmetitaj
kaj farighis idiomajhoj por esprimi la sencon de kontraudiro. Tiu
idiomajho estis tiel ofte aplikata en la china lingvo, ke ghi jam
farighis ordinara vorto en la chiutaga vivo, ech multaj chinoj ne
plu konscias, ke ghi fakte estas idiomajho kreita el antikva fablo.
Chinio
posedas mirinde ampleksan stokon da antikva literaturo. El ghi sin
trovas klasikajho, poezio, disertacio, eseo, novelo kaj alispeca
beletrajho. Tiuj grandkvantaj verkajhoj provizis la chinan lingvon
per belaj idiomajhoj.
La
supre menciita "Shi Jing" estas la plej antikva kolekto
de poemoj kaj kantoj kompilita en la periodo de "Printempo
kaj Autuno" 1
(770-476 a.K.). La nombro de idiomajhoj cherpitaj el tiu poemaro
estas pli ol kvindek. Unu el la plej multe uzataj estas la jena:
"Shnuru firme la fenestrojn kaj pordojn antau ol pluvi".
Oni uzas ghin por esprimi la ideon, ke oni faru preparon antau ol
io eventuale okazos.
Iuj
idiomajhoj devenas el la paroloj de la granda pensulo Konfuceo (551-479
a.K.). Li estis respektata kiel sanktulo de la china popolo kaj
"Analektoj de Konfuceo" estis klasikajho nepre legata
de chinaj kleruloj de chiuj generacioj. Liaj diroj estis ofte cititaj
kiel aforismoj kaj sekve farighis idiomajhoj. Ekz., la idiomajho
"kion vi mem ne volas, ne trudu al aliaj" estis el la
busho de tiu granda pensulo. Tiu diro, kiu plene montris lian homamon,
estas vere instrua. Kaj tiaj aforisme sencaj idiomajhoj abundas
en la china lingvo. Ekz., ni havas la idiomajhon: "Bona medikamento
maldolcha por la lango, sed saniga por la sango; sincera admono
malplacha al la oreloj, sed utila al konduto."
Alia
granda antikva pensulo Mengzi (372-289 a.K.), adepto de Konfuceo,
tre lertis en elokventa argumentado kaj chiam uzis sagacajn metaforojn
en sia argumento por konvinki la interparolanton. Ekz., li metafore
diris, ke iu grimpis sur arbon por kapti fishon, per tio li argumentis,
ke oni ne povas atingi sian celon per erara rimedo. Aliokaze li
metaforis: "Oni intencas estingi fajron de charo da ligno nur
per glaso da akvo." Per tio li sugestis, ke oni ne povas fari
ion per nesuficha forto. Tiuj de li elpensitaj metaforoj estas tre
figuraj kaj trafaj, kaj sekve farighis idiomajhoj shatataj de la
popolo.
Multaj
idiomajhoj estas faritaj surbaze de historiaj eventoj. Ekz., la
idiomajho "Por kulpigi aliulon, oni chiam trovos pretekston"
devenas el la evento okazinta en la periodo de "Printempo kaj
Autuno": En Jin-regno, post la morto de la regho, iu kortegano
sinsekve mortigis du kronprincojn por surtronigi alian. Sed la nova
regho diris, ke estas danghere por li havi tian korteganon, kaj
intencis mortigi lin. La kortegano konsideris tion maljusta kaj
diris al la regho antau sia morto:"Se vi volas kulpigi min,
ne estas malfacile por vi trovi pretekston." Tiuj signifoplenaj
vortoj poste farighis idiomajho ofte aplikata.
Kiel
ekzemplojn de idiomajhoj origine el legendoj kaj anekdotoj mi citas
du interesajn.
Estas
antikva legendo: Iu belulino nomata Xishi
2ofte
sulkigis siajn brovojn pro brusta malsano. Shia najbaro, ege malbela
junulino nomata Dongshi
3, trovante,
ke sulkigi la brovojn estas bona rimedo por plibelighi, do imitis
tion lau Xishi, sed anstatau plibelighi, shi farighis ech pli malbela.
El tiu legendo kreighis la idiomajho "Dongshi imitis la sulkigon
de brovoj" por montri, ke blinda imitado rezultigas ridindajhon.
La
idiomajho "Vulpo profitas de la tigra potenco" originas
el fabelo: Foje la tigro volis formanghi la vulpon. La vulpo trompis
la tigron: "La chiopova Dio faris min regho de bestaro, se
vi ne kredas, bonvolu sekvi min kaj rondiri tra la arbaro por propraokule
vidi, chu la bestoj min timas." La tigro sekvis ghin kaj vidis,
ke vere chiuj bestoj forkuris pro timo, vidinte ilin. La tigro,
ne konsciinte, ke fakte estis ghi mem, kiu fortimigis la bestojn,
kredis la mensogon de la vulpo. Tiu idiomajho estas tiel konata,
ke auskultante ghin, oni tuj komprenas, ke ghi signifas riprochon
al tiu, kiu fiagas dank' al alies potenco.
Ankau
el la versajhoj de famaj poetoj kreighis bonkvalitaj idiomajhoj.
Ekz., el la plumo de Du Fu (712-770), elstara poeto de Tang-dinastio
(618-907), estis du poeziaj frazoj: "Interne de la rughaj
pordoj4 putrighas
vino kaj viando pro abundeco, dume sur stratoj kushas mortintoj
pro frosto." Poste, tiuj du multe recititaj frazoj farighis
idiomajho por speguli la akran kontraston inter richeco kaj mizero.
De
la periodo de primitiva socio ghis la nuna tempo, la ¡¡chinoj
travivis kelkmil jarojn en tiu vasta lando. En la dauro de tiuj
longaj jaroj, la vivsperto akumulita de la china popolo sendube
estas tre richa. Kaj el tiu diversflanka sperto kreskis multaj signifoplenaj
idiomajhoj. Ekz., la idiomajho "Formikejo povas disfaligi la
mil-li
5-longan
digon", signifas, ke ech bagatelajho povas kauzi katastrofon.
La alia idiomajho "Longa vojo elprovas forton de chevalo; longa
tempo --- la koron de najbaro" estas evidente konkludo el profunda
observado.
Pro
tio, ke la china kulturo estis vaste influita de budaismo, al la
china lingvo ne mankas budaismaj vortoj kaj ech idiomajhoj. La idiomajho
"Kiu ligis la sonorilon, tiu povas ghin malligi" originas
el budaisma rakonto: Iu budaista majstro foje demandis siajn adeptojn:
"Kiu povas malligi la sonorilon sur la kolo de tigro?"
Neniu respondis. Venis alia majstro kaj respondis: "Tiu, kiu
chirkauligis la sonorilon, povas ghin malligi." Tiu idiomajho
aludas, ke kiu kauzis la ghenon, tiu devas ghin forigi. Foje, s-ro
Qian Qichen, eksa china ministro por eksteraj aferoj, uzis tiun
idiomajhon, kiam li parolis pri la tiamaj rilatoj inter Chinio kaj
Usono. Per tio li konstatis, ke la strechitaj rilatoj inter la du
landoj estas estigitaj de Vashingtono kaj sekve devas esti malstrechitaj
de ghi.
Por
fini mian artikolon, mi citas du idiomajhojn, unu el ili estas "Preni
unu kaj forlasi dekmil", tio signifas, ke mi nur prezentis
dekkelkajn el tridekmiloj da idiomajhoj, do, mia prezentado ne estas
plena. Sed lau alia idiomajho "Per rigardo tra la tubo oni
povas vidi la makulon de leopardo kaj akiri la impreson pri la besto",
mi esperas, ke mi donos al la legantoj la gheneralan aspekton de
chinaj idiomajhoj malgrau la simpleco de mia artikolo.
-------------------
1.
"Printempo kaj Autuno"
estas la nomo de historia periodo de antikva Chinio. En tiu periodo
ekzistis multaj regnoj, kiuj interbatalis por gajni hegemonion.
2. Xishi estis belulino en antikva Chinio.
3. Dongshi fakte ne ekzistis kaj nur estis pseudonima nomo.
4. Antikve, nur la aristokratoj rajtis posedi domojn kun
rughaj pordoj, kaj oni uzis "rughan pordon" kiel simbolon
de potenculoj.
5. Li estas china mezur-unuo por distanco, unu li-o
egalas al 500 metroj.
|