Iam
mi prezentis idiomajhojn en la china lingvo. Nun mi pritraktas analogan
temon, nome, pri proverboj. Simile al idiomajhoj, ankau proverboj
estas neignoreblaj elementoj de nia nacia lingvo. Unue, ili mirinde
multas. Lau iu vortaristo, ilia nombro ech atingas kelkdek milojn.
Due, ili havas longan historion. Antau 2 mil jaroj, proverboj jam
aperis en la china lingvo. Trie, ili ne nur estas enhave tre diversaj,
sed ankau esprime ege richaj. Ili estas vaste uzataj en parolo de
la chinaj popolanoj. Kvare, ili estas fluaj kaj belsonaj pro la
rimoj, kaj facile cirkulas inter la popolanoj.
En la
china lingvo proverboj ludas similan rolon kiel idiomajhoj, tamen
inter ili estas diferenco. La chefa diferenco estas: idiomajhoj
aperis ofte sub la plumo de kleruloj, ili plejparte devenis de klasikaj
verkoj, sekve, ilia stilo estas delikata; dum proverboj devenis
de la busho de ordinaraj popolanoj, ili aspektas modestaj, krudaj
kaj ech vulgaraj, sed al ili ne mankas ia modesta beleco pro ilia
lerte formita strukturo kaj sprita vorto-uzo. Oni povas diri, ke
chinaj proverboj estas resumo de la sperto de la popolanoj pri homa
vivo, produktado kaj sociaj fenomenoj, kaj samtempe ili estas kristaligho
de la popola sagho kaj humuro.
Estas
konate, ke la chinaj popolanoj estas diligentaj kaj shparemaj, char
ili scias, ke nur kun diligenteco kaj shparemo ili povas vivi sub
mizeraj kondichoj. Do, multaj el la proverboj donas instruojn pri
diligenteco kaj laboremo.
Estas
proverbo: "Nur se vi laboras pene kaj persiste, vi povas turni
feran bastonon en pinglon." Laudire, tiu proverbo devenis de
anekdoto pri poeto Li Bai (701-762): Li naskighis en richa familio
kaj vivis komforte, li ne diligentis en lernado. Foje, li promenadis
apud rivereto kaj vidis, ke iu maljunulino frotas feran bastonon.
Kun miro li demandis: "Kial vi faras tion?" Shi respondis:
"Mi volas fari ghin pinglo." Li emociighis: "Persiste
laborante, oni ech povas turni feran bastonon en pinglon!"
Post tio li penege kaj persiste lernis kaj finfine farighis granda
poeto. Ankorau alia proverbo tekstas: "Kiu maldiligentas dum
sia juneco, tiu chagrenighos dum sia maljuneco." Serioze ghi
admonas la junulojn ne malshpari sian junecon. Alia proverbo, kiu
enhavas similan ideon, sed pli fortan inspiron, estis kreita per
trafa komparo inter florplantoj kaj homoj. Jen la teksto: "Florplantoj
povas plurfoje reburghoni, sed homoj povas neniam rejunighi."
Ankau proverboj pri shparemo ne malmultas. Jen mi citas unu el ili:
"Diligento sen shparemo similas al kudrilo sen fadeno".
Por
laboruloj tempo estas valora, sekve estas proverbo emfazanta tiun
vidpunkton: "Tempo valoras kiel oro, sed tempo ne acheteblas
per oro." Vershajne, tiu proverbo estas pli figura kaj impresa
ol la diro "tempo signifas monon".
En Chinio
oni chiam emfazas la gravecon de volo au ambicio por farighi kapabla
kaj kompetenta. "Kiu havas firman volon, finfine sukcesos"
kaj "Oni povas malhavi richajhon, sed ne devas malhavi ambicion"
estas tipaj proverboj tiaspecaj.
Estas
proverbo, kiu instruas honestecon. Ghi tekstas: "Homo ne povas
kashi sian eraron, same kiel papero ne povas enteni fajron."
Tiu proverbo rimarkigas, ke oni ne kashu la fakton, char vero finfine
malkovrighos.
En la
china lingvo troveblas multaj proverboj pri agrikulturo kaj meteologio
kreitaj de kamparanoj lau ilia sperto en terkulturo kaj observado
de vetero. Ili kreighis ne surbaze de sciencaj scioj, ne chiuj teorie
ghustaj, sed, lau fakuloj, parto el ili ja konformas al la natura
legho. Jen kelkaj ekzemploj: "Sen frosto vintre kaj sen varmego
somere, ne estos richa grenrikolto autune"; "Printempa
pluvo valoras kiel oleo"; "Kiam la hirundoj flugas malalte
kaj la formikoj transloghighas al nova formikejo, tio prognozas
pluvon."
En la
malnova socio de Chinio, la vivkondichoj de richuloj kaj tiuj de
malrichuloj estis ege diferencaj, sekve aperis proverboj, kiuj tre
figure spegulas tiun kontraston. Ekz., "Festeno de richulo
kostas duonjaran grenkonsumadon de malrichulo"; "Por la
kvar sezonoj richulo havas vestojn, dum malrichulo veston por la
kvar sezonoj." En la dua ekzemplo oni trovas, ke la frazo estas
tiel lerte aranghita, ke ghi donas tre profundan impreson al la
auskultantoj.
Por
montri ke chinaj proverboj estas tre diversspecaj, mi donas ekzemplon
pri sanprotektado. Jen teksto: "Post mangho marshu cent pashojn
kaj vi vivos 99 jarojn." Sendube, tiu proverbo taugas por chiuj.
En la
homa socio trovighas chiaspecaj homoj kaj aferoj. Por speguli ilin
per koncizaj frazoj en proverboj estas malfacile, tamen la chinaj
popolanoj povas fari tion per sia sagho. Chi-sube estas tipaj ekzemploj:
1.
"Unuflanka deziro". Por tiu proverbo oni havas tre interesan
rakonton: En iu familio estis charma fraulino, al kiu volis svatighi
du junuloj, unu el orienta najbara familio kaj la alia el okcidenta.
La junulo el la orienta estis richa, sed malbela, dum tiu el la
okcidenta -- bela, sed mizera. La gepatroj de la fraulino hezitis
fari decidon. Demandite, kiun shi preferas, la filino respondis:
"Ambau mi volas havi, tage mi manghos en la orienta familio
kaj nokte dormos en la okcidenta." Memkompreneble, tia unuflanka
deziro estas ridinde absurda kaj absolute nerealigebla, tamen
en la reala vivo, ech en la politika kampo, ghi ja estas trovebla.
Ekz., la japanaj militaristoj lanchis agreson kontrau multaj aziaj
landoj dum la Dua Mondmilito, tio estas historia fakto skribita
per la sango de miliono da homoj, inkluzive tiun de japanaj soldatoj.
Sed iuj japanaj dekstremaj politikistoj ech tiun fakton volas
nei per absurdaj pretekstoj. Chu tio ne estas unuflanka deziro
en la vera senco de la proverbo?
2.
"Kiam unu bonzo vivas sola, li mem cherpas trinkakvon per
vektoportado de du siteloj; kiam du bonzoj loghas kune, ili duope
cherpas trinkakvon per vektoportado; sed kiam tri bonzoj loghas
kune, ili ne plu havas akvon por trinki." Tiu proverbo humure
mokas homojn, kiuj emas elturnighi el laboro por komuna avantagho.
El la
supre cititaj ekzemploj oni rimarkas, ke la chinaj proverboj ofte
enhavas profundan filozofian signifon per metaforo de ordinaraj
objektoj kaj aferoj.
Cetere,
sin trovas proverboj kreitaj tute lau malnova koncepto pri homa
vivo, etika moralo k.s., ekz., estas proverboj, kiuj esence kontestis
la egalrajtecon de virinoj kaj pledis por la submetigho de virinoj
al viroj. Tiaj proverboj jam farighis lingva rubo kaj ne plu cirkulas.
Per
tiu chi artikolo mi klopodas doni al la legantoj simplan konturon
de la chinaj proverboj, por ke ili havu gheneralan impreson pri
tiu lingva elemento de la china lingvo. Ghuste kiel la china proverbo
diras: "Kia la semo, tia la rikolto", mi esperas, ke mia
klopodo ne estos tute senrikolta.
|