En
la china lingvo aludoj ludas specialan rolon kaj indas esti traktataj.
Kio do estas aludo? Lau la chinlingva vortaro, aludo estas vorto
uzata en poezio au alispecaj verkajhoj kaj devenas el klasikajhoj
au historiaj eventoj por esprimi ian ideon. Lau tiu klarigo, shajnas
al mi, ke aludoj trovighas ne nur en la china, sed ankau en la okcidentaj
lingvoj. Ekz., la nomo Prometeo, la esprimoj "nodo de Gordio"
kaj "kalkano de Ahhilo", kiuj devenas el la helena mitologio,
kaj la personaj nomoj "Romeo kaj Julieta" el dramo de
Shekspiro povas esti rigardataj kiel aludoj, char kiam oni pruntas
ilin por siaj verkajhoj, la legantoj povas tuj kompreni la signifon.
En
la china lingvo aludoj abunde trovighas aparte en la antikvaj verkoj,
char en la antikveco la autoroj emis uzi ilin en siaj verkoj chefe
por kondensi siajn ideojn au sentojn en tre konciza formo, kaj la
aludoj ghuste estas ofte enhave richaj kaj forme simplaj. Dume la
poetoj preferis aludojn aparte por plirichigi kaj belsonigi la rimojn
en siaj poeziajhoj.
Por
montri ecojn de la aludoj, mi prezentas jenajn ekzemplojn.
En
la china lingvo la vorto "tui" signifas "pushi"
kaj alia vorto "qiao" signifas "frapi", sed
se ambau vortoj estas ligitaj kune kaj farighas kunmetita vorto
"tuiqiao", ghi signifas cerbumadon pri lingvajho. Oni
bone scias, ke pushi kaj frapi estas movoj de la manoj, dum cerbumado
estas funkcio de la cerbo. Do, kiel "pushi-frapi" povas
ludi la rolon de la cerbo? Por klarigi tiun enigman vortouzon, mi
klarigas la kialon. Tiu aludo devenis el jena legendo: Poeto Jia
Dao (779-843) faris poemon, rajdante sur azeno tra strato. Unu verso
el la poemo estas "Bonzo frapis pordon en lunlumo". Poste
li pensis, ke eble la vorto "pushi" estas pli tauga ol
"frapi". Li longe cerbumadis pri la vortouzo, sed ne povis
fari decidon. Hazarde li renkontis erudiciulon Han Yu (768-824),
konsultis lin kaj petis lian definitivan elekton. Post pripensado
Han Yu diris al li, ke la vorto "frapi" estas pli tauga.
Sekve la kunmetita vorto "tui-qiao" ekhavis la sencon
de cerbumado pri vortouzo.
Foje
Konfuceo diris al siaj dischiploj pri sia agho: "En la dekkvina
jaro mi inklinigis mian tutan koron al lernado. En la trideka mi
jam firme staris inter homoj. En la kvardeka mi ne plu havis dubon...
La Majstro diris tion al la dischiploj, por ke ili diligente lernu
por posedi noblan virton kaj multajn sciojn kaj farighu homoj kun
firma humanisma idealo. Char Konfuceo estis respektata kiel la plej
granda sanktulo, liaj vortoj estis multfoje cititaj de kleruloj
dum la pasintaj jarcentoj. Sekve, liaj dirajhoj pri la agho farighis
aludoj preferataj de la kleraj chinoj, kiuj emas uzi la vorto-grupon
"agho de firma starado" kaj "agho sen dubo"
por aludi respektive 30-jaran aghon kaj 40-jaran aghon. Per tiuj
aludoj ili volas montri, unuflanke, sian inteligentecon kaj, aliflanke,
sian deziron sekvi la instruon de la Majstro.
En
la china lingvo oni ofte uzas la vorton "zhiyin" (sonokomprenanto)
kiel sinonimon de "intima amiko". Tiu vorto estas aludo
deveninta el antikva anekdoto: iu sinjoro nomata Yu Boya tre lertis
en ludo de kord-instrumento, kaj alia sinjoro nomata Zhong Ziqi
havis profundajn sciojn pri muziko. Kiam Yu Boya ludis la muzikilon
por esprimi sian senton pri alta monto au sian laudon pri fluanta
akvo. Zhong Ziqi tuj komprenis kaj ghoje kriis: "Ho, bonege!
Kiel alta kaj majesta la montego!" au "Kia impone ondanta
riverego!" Poste, kiam Yu informighis pri la forpaso de Zhong,
li rompis la kordon de la muzikilo, char li opiniis, ke neniu alia
krom Zhong komprenos lian muzikon. Tiu rakonto estas tre kortusha,
oni do ekstraktis el ghi la vorton "sonokomprenanto" por
aludi intiman amikon kun profunda interkompreno.
"Mirrakontoj
de Liaozhai", unu el la allogaj chinaj klasikaj literaturajhoj,
aperis en Esperanto, dank' al la penado de akademiano Laulum. En
tiu beletrajho trovighas multaj aludoj.
El
la rakonto "Linda" mi citas du aludojn. Unu el ili estas
"Persikflora fonto".Tiu aludo devenis el fantazia verkajho
de la elstara pastorala poeto Tao Yuanming (365-427). La poeto skribis:
Foje iu fishkaptisto hazarde eniris per sia boato en la vilaghon
"Persikflora fonto". Li trovis, ke la loko estas belega
kaj la loghantoj, kies prapatroj rifughis tie por eviti la tiranan
regadon de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio (221-206 a.K.), estas
bonkoraj kaj fervoraj. Dum la pasintaj jarcentoj ili estis absolute
izolitaj de la ekstera mondo kaj sciis nenion pri ghiaj politikaj
shanghighoj kaj socia kaoso. Tamen ili vivis harmonie kaj senzorge,
pace kaj trankvile. Sed poste, kiam la fishkaptisto deziris refoje
viziti la lokon kun aliaj homoj, ili ne povis trovi la vojon. Tiu
utopia vilagho poste farighis aludo pri paradizo en la homa mondo.
La
alia estas "ora domo". Tiu aludo venis el rakonto pri
imperiestro Wudi de Han-dinastio (206 a.K. -- 220 p.K.). Laudire,
kiam li estis ankorau infano, lia onklino promesis edzinigi al li
sian ¡¡charman filinon, li tuj esprimis: "Mi nepre
konstruos oran domon por shi." Sekve "ora domo" farighis
aludo pri luksa domo speciale por loghigi amatan belulinon.
Cetere,
mi devas aldoni, ke apliki aludojn tute ne estas la privilegio de
intelektuloj, kaj al la ordinaraj chinoj ne mankas bonaj aludoj.
La interesaj rakontoj el la klasikaj noveloj estas tre familiaraj
al la popolanoj, kiuj shatas preni bravajn agojn de herooj kaj miraklan
batal-arton de strategiistoj kiel impresajn kaj facile kompreneblajn
aludojn.
Strangaj
antikvaj aludoj estas malofte vidataj en la nuntempa china lingvo,
fakte ili jam farighis arkaikaj sen praktika valoro, dum la aliaj
ofte uzataj, kiel la supre menciitaj "pushi-frapi", "sonokomprenanto"
kaj "persikflora fonto", farighis popularaj idiomajhoj
kaj ankorau validas.
Vershajne,
la supre skribita parto jam sufichas por mia mallonga artikolo,
kaj mi devas doni al ghi la lastan punkton. Tamen mi pensas, ke
estas preferinde je la fino prezenti plian aludon, kiu devenis el
jena anekdoto: La regho de regno Qi (475-221 a.K.) shatis auskulti
muzikon ludatan de ensemblo el tricent muzikistoj per ju
(blovmuzikilo). Sinjoro Nanguo, kiu fakte ne scipovis ludi la muzikilon,
venis al la kortego kaj mensogis, ke li kapablas ludi bone. La regho
kredis kaj per alta salajro aligis lin al la ensemblo. Post la morto
de tiu regho, lia filo surtronighis. Ankau la nova regho shatis
ghui tiun muzikon, sed, malsame kiel la patro, li preferis la muzikon
ludatan ne de la ensemblo, sed de unuopa muzikisto, tiel s-ro Nanguo
ne plu povis miksighi en la ensemblo kaj forkuris. Tiu aludo estas
kutime uzata por humiligi sentaugulojn, kiuj okupas postenon per
fusha laboro. La chinaj intelektuloj emas apliki tiun aludon ankau
por modeste esprimi, ke ilia laboro ne estas kontentiga. Mi do devas
diri, ne nur pro modesteco sed chefe pro honesto, ke tiu chi artikolo
el mia plumo estas nur fusha skribajho same kiel la muzikludo de
Nanguo.
|