La
vorto tabuo devenis el Tongo-reghlando situanta en Polinezio. Kiam
la brita navigisto James Cook vizitis la landon en 1777, li trovis,
ke tie ekzistas multaj strangaj fenomenoj, ekz., iuj objektoj estas
destinitaj nur por la altranguloj, sed ne por la ordinaraj homoj,
au nur por iaj specifaj celoj kaj ne por la gheneralaj. La tieaj
loghantoj nomas tiajn fenomenojn "tabuo". Poste, la vorto
"tabuo" disvastighis tra la mondo.
Fakte,
en la lingva kampo, tabuo ja ekzistas preskau en chiuj etnoj. En
Chinio la lingva tabuo jam ekzistis tre longan tempon.
La
antikvaj chinoj kredis, ke chiu homo havas sian propran spiriton
kaj personaj nomoj estas kunligitaj kun la spirito de la koncerna
persono. Do, nomoj, kiuj fakte estas nur signoj de personoj por
faciligi la socian interkomunikadon, farighis kodo de la homa spirito.
Kaj la chinoj ankau havis la superstichon, ke la demonoj emas forpreni
la homan spiriton por ia celo. Por ili necesas nur voki la nomon
de iu homo, kaj se respondos la vokito, lian spiriton tuj forprenos
la demono. La china verkisto Lusin skribis, ke dum lia infaneco
lia vartistino avertis lin, ke kiam li nokte piediros en sovaghejo,
li neniam returnu sian kapon nek respondu, se iu vokos lian nomon,
alie lia spirito perdighos.
La
antikvaj chinoj havis ankau tian superstichon, ke oni povas fari
damaghon al iu per jena metodo: skribi lian nomon kune kun lia naskighdato
sur papero kaj trapiki la paperon per tranchilo au najlo, kaj tiamaniere
la damaghitan homon certe trafos malfelicho.
En
la antikva Chinio imperiestro ghuis grandan privilegion, lia persona
nomo estis plej sankta kaj netushebla. Por eviti ghin, oni ech devis
shanghi la nomon de forpasinta vaste konata poeto. Kaj la antaulonge
fiksita geografia nomo estis shanghita nur pro tio, ke ghi portis
la saman au ech samsonan vorton kiel la nomo de imperiestro. Char
imperiestro estis simbolo de shtato, tia tabuo estis nomata "shtata
tabuo". La plej terura afero, kiu rilatis al la ¡¡shtata
tabuo, okazis en la periodo de imperiestro Yongzheng de Qing-dinastio
(1644-1911). Iu shtatoficisto, kiu respondecis pri provinca ekzameno,
prezentis ekzamenan temon el kvar chinaj ideogramoj. Hazarde, du
el la kvar ideogramoj estis tute samaj kiel la senkapigitaj ideogramoj
"yong" kaj "zheng", kiuj formis la titolon de
la imperiestro. Kompreneble, la imperiestro furiozighis, opiniante
ke tiu shtatoficisto malbenis lin, ke li estu senkapigita. Li ordonis
ke la shtatoficisto estu enkarcerigita kaj kondamnita al morto.
Tiaj
teruraj aferoj multfoje okazis. Rezulte la antikvaj shtatoficistoj
kaj verkistoj chiam timis dum sia skribado kaj tre singardeme elektis
taugajn esprimojn, por ke la esprimoj el iliaj skribajhoj ne ofendu
la kapricajn kaj suspektemajn imperiestrojn por ne kauzi mortpunon.
Tamen estis mala ekzemplo: imperiestro Pingdi de Han-dinastio (206
a.K. -- 200 p.K.) havis la originan nomon Jizi. Char "ji"
signifas grenventumilon, vaste uzatan de la tutlanda loghantaro,
estis neeble malpermesi la uzadon de tiu vorto landskale, sekve,
tiu imperiestro shanghis sian nomon en alian malofte uzatan vorton.
Sed tia okazajho estis tre malofta en la china historio.
En
la china lingvo samsonaj vortoj tre abundas, kaj trovighas interesaj
ekzemploj de tabuoj en diversaj fakoj. Ekzemple, por la shipistoj
kaj fishkaptistoj la vortoj, kiuj havas sonojn "fan" kaj
"chen", estis tute malpermesitaj, char la antaua havas
la signifon "renversighi" kaj la lasta la signifon "droni",
memkompreneble, la renversigho au drono de shipo estas terura afero
por tiuj, kiuj perlaboras panon sur shipo. Estas menciinde, ke en
la china lingvo "kuai" signifanta manghbastonetojn, kiujn
chiu chino uzas por manghado, estis kreita de la shipistoj por anstatauigi
la originan nomon "zhu", kies samsona vorto havas la sencon
"chesi". Al la shipistoj la vorto "chesi" estas
malagrabla, do ili forigis la originan kaj preferis la vorton "kuai",
char tiu vorto sonas same kiel la vorto "rapidi". Signifoplene
estas, ke la vorto "kuai" ne farighis shipista jhargono,
sed disvastighis kiel chiutaga esprimo de la tuta loghantaro, eble
pro tio ke la vorto "kuai" sonas pli laute kaj klare kaj
plachas al la oreloj kaj ankau ghia samsona vorto "rapidi"
allogas chiujn.
Por
la teatra trupo, kiu estis organizita de individua aktoro en la
pasinteco, la vorto "san" estis tute malpermesita, char
ghi signifas "disighon", kaj por la teatra trupo, disgrupigho
ja estas fatala. Interese estas, ke la china ekvivalento de la vorto
"ombrelo" prononcighas same kiel la vorto "san"
(disigho), do oni devis ghin eviti kaj ghin anstatuigis per la esprimo
"yuzhe" (pluvshirmilo). Same interese estas, ke la vorto
"yuzhe" estis ne nur uzata de la teatra trupo, sed ankau
aplikata en la Guangdong-a dialekto kaj ankorau validas hodiau.
Por
la homoj, morto estas la plej evitinda sed samtempe neevitebla afero.
Do, same kiel en diversaj lingvoj, en la china la plej ofte uzata
tabua vorto estas "morti". Lau esplorado de fakuloj, trovighis
pli of 40 vortoj por esprimi la signifon de morto en la antikva
Chinio. La unua kaj plej grava estas "beng", kies senco
estas "krevi", kaj tiu vorto estis uzata ekskluzive por
la morto de imperiestroj. Ghenerale, por eviti la vorton "morti",
oni uzas la esprimojn "forlasi la mondon", "eterne
dormi", "ne plu ekzisti" k.c.
Aliaj
plej evitindaj vortoj rilatas al sekso kaj ekskrementado.
Jam
en klasika verkaro kompilita en la epoko antau Kristo estas aserto
ke trinkado, manghado kaj seksa agado ja estas gravaj instinktoj
de homoj. Tio signifas, ke tiuj agadoj estas tute naturaj kaj la
esprimoj pri ili ne estas tabuindaj. Sed oni ankorau tabuis la vorton
koncerne sekson kaj ekskrementadon kaj anstatauigis ilin per diversaj
esprimoj. Ekz., por sekskunigho oni havis la strangan kunmetitan
vorton "yun-yu". "Yun" signifas nubon kaj "yu"
pluvon. La kunmetajho venis el historia anekdoto: la regho de regno
Chu (722-481 a.K.) en sia songho sekse kunighis kun iu feino, kiu
diris, ke ghi estas nubo che tagigho kaj farighas pluvo post vesperigho.
Sekve oni ekhavis la kunmetitan vorton "nubo-pluvo" por
eufemisme esprimi la seksan agadon. Tiurilate estas aliaj iom delikataj
esprimoj: "kune enlitighi", "kune enchambrighi"
kaj "enchambra afero".
La
malpermesitaj vortoj koncerne virinajn fiziologiajn fenomenojn estas
pli multaj ol tiuj koncerne la virajn. La monatajho de virinoj estas
malpermesita en la parola au skriba lingvo. Oni anstatauigis ghin
per "monata okazajho" au "monata informo" k.s.
Ech la modernaj chinaj virinoj emas paroli pri sia monatajho per
jenaj esprimoj: "Al mi venis la regula libertempo" (char
virinoj rajtas ripozi dum la tagoj de menstruo) au "nun mi
malfelichighis". Kaj en la pasinteco, kiam virinoj gravedighis,
oni ghentile diris, ke "shi havas felichon" au "shi
patrinighos".
La
china ekvivalento de la vorto "necesejo"estas "cesuo".
Kiam oni bezonas urini au feki, oni ofte diras, ke li volas iri
al "cesuo". Trovighas ankau iom stranga esprimo "malligi
la manojn". Laudire, en antikva Chinio oni nepre kunligis la
manojn de malliberuloj per shnuro, kaj kiam la malliberulo bezonis
iri al necesejo, li devis peti la gardiston malligi liajn manojn.
Poste tiu esprimo popularighis kaj estas ghenerale uzata ech nun.
La
tabuoj en la china lingvo estas vere sennombraj, ke estas neeble
mencii chiujn en mia tiu chi mallonga artikolo.
|