Same
kiel tabuoj, preskau en chiuj lingvoj trovighas ankau eufemismo,
char por eviti la tabuajn vortojn, oni nepre bezonas eufemismojn
kiel anstatauon. Fakte, en mia artikolo pri tabuoj en la china lingvo,
mi jam pli malpli traktis la temon pri eufemismo. Tamen eufemismoj
estas uzataj ne nur por anstataui la evitindajn esprimojn, sed ankau
por aliaj celoj.
Por
eviti la malfavorajn esprimojn, oni anstatauigas ilin per la favoraj.
Ekz., por eviti la vorton "morto", oni aplikas ghian antonimon
"longviveco". En la pasinta tempo chinoj kredis, ke la
homa spirito ankorau vivas post la morto de la korpo, ili do tre
atente zorgis pri sia postmorta vivo. Jam dum sia mezagho la richuloj
kutime preparis por si mem mortovestajhojn, cherkon kaj tombon,
kaj oni nomis ilin "porlongvivaj" vestajhoj, lignajho
kaj kavo respektive.
La
antikva Chinio estis agrikultura lando, tial oni opiniis agrikulturon
pli grava ol komerco, kaj la komercistoj estis rigardataj kiel profitavidaj
homoj, kaj oni ne shatis rekte paroli au skribi pri mono kaj kreis
eufemismon por ghi. Antikve, china monero estis farita el kupro
en ronda formo kun kvadrata truo en la mezo por faciligi la kunligadon
per shnuro, kaj oni humure donis al ghi la titolon "sinjoro
de kvadrata truo". Foje, la majstro Konfuceo diris: "Mi
neniam rifuzas instrui tiujn, kiuj volonte alportas al mi 'shu-xiu'
(fasko da sekigitaj viando-pecoj) kiel pagon por la instruado."
Poste, la vorto "shu-xiu" farighis eufemismo de salajro
pagata al instruistoj. Alia tiuspeca sinonimo "run-bi"
signifanta "humidigi la plumon", estas same kiel la Esperanta
vorto "honorario" por verkisto, pentristo au kaligrafo.
Nun anstatau tiuj du eufemismoj oni simple uzas la vortojn "salajro"
au "pago".
Interese
estas, ke chinoj ofte uzas la vorton "floro" au "floro
kaj saliko" por esprimi erotikajn aferojn. Ekz., se oni dirus,
ke s-ro Ikso shatas "serchi floron kaj salikon", tio signifas,
ke tiu s-ro frek-ventas bordelojn. Kaj la venerea malsano estis
nomata "flor-salika malsano". Oni nomas dibocheman junulon
"flora fraulo". Mirinde estas, ke la vorto "flora"
estas iaokaze kunligita kun bonzo, por kiu dibochado ja estas absolute
malpermesata lau la budhisma disciplino. Iu eminenta bonzo, kiu
ofte faris budhismajn prelegojn, fakte estas dibochemulo. Li do
estas titolita "flora bonzo".
En
la china lingvo multaj eufemismoj estas esprimataj per koloroj.
En antikva china poeziajho au rakonto oni chiam figuris, ke junulinoj
estas tiel charmaj kiel freshaj persikfloroj. Sekve, oni kreis la
esprimon "persikflora" kiel pornografian eufemismon. Ekz.,
la agado pri la "flora" bonzo estas nomata "persikflora
okazajho" kaj la rilata raportajho -- "persikflora novajho".
La
nigra koloro estas uzata por kontraulegha afero. Ekz., "nigra
parolo" estas jhargono de friponoj au alispecaj fiuloj; "nigra
varo" estas kontraulegha varo; "nigra socio" estas
bando de kontrabandistoj, disvendistoj de narkotajhoj k.s.
En
la antikva Chinio la flava koloro estis rigardata kiel la plej solena
koloro kaj ghi taugas por la plej majesta persono, nome, imperiestro.
Nur li havis la rajton vesti sin per flava robo kaj lia dekreto
skribita sur flava papero estis nomata "flava anonco".
Sed nun tiu koloro perdis sian majestecon kaj farighis simbolo de
pornografiajho. Tiu esprimo estis enkondukita el la angla lingvo,
kiu nomas la jhurnalon kun pornografia enhavo "flava jhurnalo".
En nia lando oni nomas la batalon kontrau pornografiaj eldonajhoj
"kampanjo por forbalai la flavan koloron".
La
verda koloro estas tre shatata de la chinoj, char ghi simbolas vivon
kaj estas signo de medi-protektado. Sed antikve la popolanoj el
la plej malalta socitavolo, precipe la malliberuloj, estis devigitaj
porti kaptukon el verda shtofo. Poste, legho difinis, ke la viroj,
kiuj okupighas en bordeloj, devas porti verdan kaptukon au chapon.
Rezulte, se iu viro, kies edzino havas alian amaton, kutime estis
mokita kiel "ulo kun verda kaptuko" au "verd-chapulo".
Sed nuntempe oni ne plu mokas tian edzon, kaj nomas la eksteredzecan
amaton de la edzino "enmiksighinto".
Estas
raportite, ke la procento de eksgeedzigho kreskis chiujare en Chinio
dum la lastaj jaroj. La apero de la "enmiksighinto" ne
povas ne esti unu el ghiaj kauzoj.
En
la china lingvo eufemismo estas kreita ankau pro psikologia motivo
por mildigi la vortojn, kiuj shajnas esti malagrablaj al la auskultantoj.
Ekz., por eviti la vorton "blinda", oni kreis la eufemismon
"lumomanka"; por "surda" estas la esprimo "orelo-nekonvena";
kaj idiotaj infanoj estas nomataj "infanoj kun malforta inteligenteco".
Tiuj eufemismoj povas mildigi la malagrablajn sentojn de la handikapuloj
kaj utili al ilia psikologia ekvilibro.
De
longe Chinio alte taksas etiketon, kaj multaj eufemismoj en la china
lingvo estas aplikataj por etiketa celo au por esprimi ghentilecon
au modestecon. Ekzemple, anstatau "via opinio" oni diras
"via altvalora opinio", kaj anstatau "mia opinio"
oni diras "mia humila opinio" au "neperfekta ideo".
Pri ies verko oni ofte diras "lia granda verko", ech se
la menciita verko estas nur mallonga kaj ordinara skribajho, dume
pri sia propra verko oni kutime diras, ke lia verko estas "fusha
skribajho", malgrau ke la verko estas altnivela.
Tia
sinhumiliga modesteco ofte kauzas miskomprenon de fremdlandanoj,
kiuj ne kutimighas al tia esprimo por modesteco kaj rigardas ghin
kiel hipokritecon. Estis iu china studento, kiu deziris studi en
brita universitato. Kiam li unuafoje vizitis sian instruiston, li
diris, ke liaj fakaj scioj ne estas profundaj kaj liaj atingoj ne
kontentigaj, kaj petis la profesoron multe lin instrui kaj helpi.
Sed tiuj modestaj vortoj ne plachis al la profesoro, char li opiniis
ke tiu studento ne estas tauga. Poste li trovis, ke la studento
estas talenta, kaj riprochis lin, kial li ne diris la veron.
Ankau
mia artikolo "Aludoj en la china lingvo" kauzis miskomprenon
de s-ro Hans Fechler el Germanio. Li skribis al la redakcio de EPCh,
ke tiun artikolon li tre shatas, sed mirinde estas por li, ke mi
skribis che la fino, ke "tiu chi artikolo el mia plumo estas
nur fusha skribajho." Li skribis, ke se la autoro estus skribinta
tiujn vortojn che la komenco, li ne estus leganta ghin. Kial li
legu ion, kion ech la autoro opinias "fushajho"?
Tiuj
faktoj montras, ke la diferenco inter la china kaj okcidenta kulturoj
kaj tradicioj estas tre granda, kaj la interkomprenigho inter ambau
flankoj ege ne sufichas. Ni esperantistoj devas pli energie labori
por pli intensigi la interkomprenighon per nia lingvo Esperanto.
Mi kore dankas s-ron Fechler pro lia varma letero kaj kredas, ke
chi-foje li ne plu miskomprenos mian sincerecon.
|