Unua-pagho>> Kulturo >> China lingvo

 

 

 

 


Interesaj fenomenoj en chinaj dialektoj

de ZHANG QICHENG

    Kiom da dialektoj en la china lingvo? Al tiu demando vershajne neniu povas doni definitivan respondon per precizaj ciferoj. Iuj asertas, ke sep, kaj aliaj diras, ke tiu nombro devas esti ok. Lau mi, la lasta aserto pli kongruas al la realo, char la antaua ne distingas la Sud-Fujian-an dialekton de la Nord-Fujian-a, sed fakte ili estas malsamaj dialektoj. Do, trovighas ok potencaj dialektoj, t.e. la Norda, la Wu-a, la Hunan-a, la Jiangxi-a, la Guangdong-a, la Nord-Fujian-a, la Sud-Fujian-a kaj la Kejia-a. Pri la dialektoj Kejia-a kaj Wu-a necesas doni klarigojn. Tra la tuta Chinio ne trovighas regiono nomata Kejia, kial do oni tiel nomas tiun dialek-ton? En la china lingvo "ke" signifas gaston kaj "jia" familion, do "Kejia" havas la sencon "gasto-familioj" (simile, ankau estas la esprimo "gasto-laboristoj" en europaj lingvoj). Pro tio, ke tiuj familioj ne estas indighenaj, sed transloghighis el la norda parto de Chinio kaj dise loghas en sudaj provincoj, la Kejia-a dialekto ankorau enhavas iujn elementojn de la norda dialekto. La Wu-a dialekto estas tiel nomata pro tio, ke la regiono de tiu dialekto, nome, sufiche grandaj partoj de Jiangsu- kaj Zhejiang-provincoj estis la teritorio de la antikva regno Wu (585-476 a.K.) kaj dum la periodo de "Tri Regnoj" (222-280) ankau unu el ili, kiu okupis tiun regionon, nomighis Wu. La dialekto de Shanhajo, la plej granda urbo de Chinio, estas parto de tiu potenca dialekto. La Sud-Fujian-a dialekto estas pli populara ol la Nord-Fu-jian-a. Ghi estas parolata ne nur en la suda parto de Fujian-provinco, sed ankau en Taiwan-provinco, kaj ech en Singapuro kaj aliaj sudorientaziaj landoj, char la tieaj chindevenaj loghantoj multnombre elmigris el suda Fujian. Dume, la Guangdong-a dialekto estas parolata de la chindevenaj loghantoj en Usono, char iliaj prapatroj devenis chefe de la provinco Guangdong.

    La diferenco inter diversaj dialektoj kelkfoje kauzas miskomprenon. Ekz., en la regiono de la Wu-a dialekto la vorto "xi" (lavi) prononcighas same kiel "si" (morti), do la loghantoj de tiu regiono evitas "xi" kaj anstatauigas ghin per sia dialekta vorto "da", sed la prononco de tiu "da" tute similas al la vorto "da" (bati) en la norda dialekto. Sekve, kiam tiu, kiu ne komprenas la Wu-an dialekton, sciighas ke la barbiro "da"-os (lavos) lian kapon, ege miras, kial la barbiro volas bati lian kapon post hartondado.

    Estas feliche, ke jam antikve la chinaj ideogramoj estis skribe tute samaj kaj signife kompreneblaj por la tutlanda loghantaro, kaj tio multe malpliigis la malfacilecon de interkomprenigho pro la diversaj dialektoj. Kaj nuntempe oni grandskale popularigas la komunan chinan parolan lingvon, kiu bazighas sur la norda dialekto. Ghi estas instruata en la elementaj lernejoj kaj uzata en radiodisaudigo kaj televido, sekve ghi pli kaj pli disvastighas. Tamen la diversaj dialektoj kun historio de pli ol mil jaroj ne estas facile forigeblaj. Ekz., la loghantoj de Hongkong ghenerale parolas la Guangdong-an dialekton, kaj post la reveno de tiu havenurbo al la patrolando ili deziras lerni la komunan chinan parolan lingvon, sed por ili tio ne estas facila. Ankau la loghantoj de Makao plejparte parolas la Guangdong-an dialekton, kaj post la reveno de tiu loko al la patrolando ili havas la saman problemon.

    Chirkau la 16-a jarcento pli kaj pli oftighis la kontakto inter okcidentaj landoj kaj Chinio, sekve kelkaj vortoj el la chinaj dialektoj estis enkondukitaj en europajn lingvojn. El ili la tipa ekzemplo estas la vorto "te", kiu devenas de la Sud-Fujian-a dialekto. Teo estas origine produktita en Chinio kaj ghi estas nomata "cha" en la china lingvo lau la prononco de la vaste uzata norda dialekto. Sed la homoj el Europo, kiu antikve ne havis tiun planton kaj sekve ne havis nomon por ghi, enkondukis la vorton "te" en sian lingvon, ekz., "the" en la franca vorto kaj "tea" en la angla. Ili miskomprenis, ke ili enkondukis tiun vorton el la ghenerale parolata china lingvo, sed fakte ghi estas nur vorto el la Sud-Fujian-a dialekto. En la rusan lingvon oni enkondukis la vorton "chai" anstatau "te", eble la rusoj prunteprenis tiun vorton jam en la antikva periodo el sia najbaro Khitan, antikva etno kaj regno (916-1125), kiu situas en la nordorienta parto de Chinio.

    Mi supozas, ke probable ankau en la aliaj nau slavaj lingvoj oni aplikas tiun rusan vorton "chai", Ankau en la japana lingvo la vorto por teo estas "cha". Tio montras, ke la japanoj enkondukis tiun vorton el la ghenerale parolata china lingvo. Kiam nia majstro Zamenhof kreis sian artefaritan lingvon, li ne prenis la rusan vorton "chai", sed la okcidenteuropan vorton "te", sekve ni havas la vorton "teo" en Esperanto. Lastatempe, okaze de la reveno de Makao al la patrolando, mi informighis, ke la portugala lingvo, malsame kiel aliaj okcidentaj lingvoj, enkondukis "cha" anstatau "te". Probable, la portugaloj lernis tiun vorton de makaanoj, char la makaanoj ghenerale parolas la Guangdong-an dialekton, kaj en tiu dialekto oni ne uzas "te", sed anstataue "cha".

    Antau la popularigho de la komuna china parola lingvo en la lando, iuj fremdlingvaj vortoj estis ofte enkondukitaj en la chinan lau la prononco de dialektoj, kaj el tio aperis tre interesaj lingvaj fenomenoj. Jen kelkaj ekzemploj: La markolo Malaka inter la Malaja Duoninsulo kaj la insulo Sumatro estas chinigita kiel "Malakka" lau la prononco de la Sud-Fujian-a dialekto fare de la elmigrintaj chinoj, kiuj devenis de la suda parto de Fujian-provinco. La tradukita nomo ja tre similas al la origina. Sed kiam tiu tradukita nomo estas skribita en chinaj ideogramoj, ghi legighas kiel "Maliujia", kiu multe diferencas de la origina. Char la tradukita nomo "Maliujia" jam farighis fiksita geografia nomo en la china lingvo, oni jam ne povas ghin ghustigi. Sekve, la markolo Malaka farighis markolo Maliujia en la china lingvo. Se iu chino uzas la originan nomon Malaka en sia parolo au skribajho, aliaj ne komprenas kaj miras: "Kie estas Malaka?" Ili konsideras, ke la nomo estas misprononcata, char ech sur la mapo indikita per chinaj ideogramoj oni nur trovas la nomon "Maliujia" kaj ne "Malaka".

    La angla vorto "sofa" (sofo) estis tradukita de shanhajano lau la prononco de la Wu-a dialekto kiel "shafa", char en la Wu-a dialekto la china ideogramo "sha" estas prononcata kiel "so", do oni povas diri, ke tiu vorto estis ghuste tradukita. Sed en la komuna china parola lingvo ghi farighas "shafa" kaj multe diferencas de la angla. Tamen "shafa" jam popularighis kaj fiksighis en la china lingvo.

    En la Guangdong-a dialekto trovighas kelkaj vortoj enkondukitaj el la angla, ekz., "bashi" (autobuso) lau la angla "bus"; "dishi" (taksio) lau la angla "taxi"; "xu" lau la angla "shirt" (chemizo) k.c. Tiuj angladevenaj vortoj estas nun pli-malpli aplikataj en la komuna china parola lingvo.

    Aliflanke, iuj fremdlingvaj nomoj, korekte tradukitaj lau la komuna china parola lingvo, farighas tute diferencaj kaj nekompreneblaj, kiam oni prononcas ilin en la dialektoj. Ekz., la nomo "Marx" estas chinigita kiel "Makesi", sed en la bushoj de shanhajanoj ghi farighas "Moks", kaj la germana mono "mark" farighas "mok", char la ideogramo "ma" estas prononcata kiel "mo" en la Wu-a dialekto. La multe pli interesa ekzemplo estas: la nomo de la eminenta brita politikisto Churchill estas chinigita per tri chinaj ideogramoj "Qiu-ji-er". Ghi estas sufiche ekzakte tradukita lau la prononco de la komuna china parola lingvo. Sed kiam tiuj tri ideogramoj legighas en la Guangdong-a dialekto, "Qiu-ji-er" farighas "Ou-ge-yi", do la forpasinta brita chefministro Churchill estis devigita posedi tiun strangan nomon en la Guangdong-a dialekto. Lia chefministra moshto eble multe interesighus, se li estus informita pri tio.