Jam
antau pli ol 5 mil jaroj en Chinio aperis alkoholajhoj. En tiu longa
tempo ili iom post iom formis siajn proprajn trajtojn.
Preskau
chiuj lokoj de Chinio havas sian propran fabrikon de alkoholajho,
kiu estas nemankigebla konsistiga parto de la homa vivo. Kun vina
fermentilo multaj dommastrinoj povas mem fari bongustan rizvinon.
En
la moderna socio la alkoholajha industrio de Chinio disvolvighis
tre rapide. La produktokvanto de biero de Chinio nun okupas la duan
lokon en la mondo. Nun la tradiciaj chinaj alkoholajhoj estas ankorau
farataj lau la antikva metodo.
Trajtoj
de chinaj alkoholajhoj
Jam
en la antikveco Chinio estis granda lando de grena produktado, tial
escepte de iuj fruktaj vinoj, plejparto estas farita el sorgo, rizo,
tritiko kaj aliaj grenoj.
Du
procedoj estas nemankigeblaj por fari alkoholajhon el greno. La
unua estas malkomponi la grenan amelon per akvo por ricevi glukozon
kaj la alia estas shanghi glukozon en alkoholon per sakaromicetoj.
En la procedo de alkoholajha produktado ghenerale oni ne rimarkas
tiujn du procedojn, char la gisto senbrue plenumas la taskon.
Gisto
estas fermento-sakarigilo au sakariga fermento el greno kun multe
da mikroboj, kiuj utilas al sakarigo. Iuj el la sakarigaj mikroboj
entenas ankau sakaromicetojn. Dank' al la gisto, la sakarigo kaj
alkoholigo kunighas, tiel ke la amelo estas sakarigata kaj alkoholigata
preskau samtempe.
La
chinoj unue per gisto faras alkoholon kaj poste ghin distilas, tial
la fermentigita alkoholajho estas tipa china alkoholajho. Ankau
la distilita alkoholajho farita de Chinio estas fama, char oni faras
la distilitan alkoholajhon el la grena.
Chinaj alkoholajhoj
aromas
La
chinoj shatas alkoholajhojn samkiel teon, char drinkado povas kontentigi
kaj la materian ghuon kaj la spiritan bezonon de la homoj. La aroma
alkoholajho estas ofte rigardata kiel la plej bona trinkajho por
regali amikojn. Parencoj kaj amikoj kolektighas, kune trinkas alkoholajhon
kaj verkas poemojn por esprimi siajn ghojon kaj malghojon. Amikighi
en drinkado ofte okazas en Chinio. La alkoholajhoj ja farighis amikigha
rimedo kaj sekve de tio naskighis kulturo de alkoholajhoj.
La
chinaj alkoholajhoj odoras malsame. Preskau chie en Chinio oni povas
ghui la lokan alkoholajhon. En Tibeto oni povas ghui sekalan vinon,
en Xinjiang vinberan vinon, en sudokcidento de Chinio dolchan rizvinon
kaj en la sudorienta parto de Chinio spicvinon, en la norda parto
de Chinio fortan brandon.
Aparta
kulturo de alkoholajhoj
Kiel
unu el la kulturaj formoj, la alkoholajha estas aparta. Ghi havas
sian apartan pozicion en historio de la tradicia china kulturo kaj
en la jarmila historio de Chinio alkoholajhoj ludis sian rolon preskau
sur chiuj sociaj kampoj.
Chinio
estas lando bazita sur agrikulturo, pro tio chiuj ghiaj politikaj
kaj ekonomiaj aktivadoj havas striktan rilaton kun agrikulturo,
kaj la chinaj alkoholajhoj plejparte estas faritaj el greno, tiel
ke la alkoholajhoj dependas de agrikulturo kaj funkcias kiel parto
de la agrikultura ekonomio. La abundeco kaj magreco de la grena
rikolto spegulas ankau prosperon kaj malprosperon de alkoholajha
industrio. En multaj dinastioj de Chinio la kortego ellaboris politikon
pri alkoholajhoj lau la rikolto de greno por reguligi la produktadon
de alkoholajhoj kaj garantii la nutrajhon de la popolo kaj aliflanke
la prospero kaj malprospero de alkoholajha industrio spegulas ankau
la staton de la agrikultura produktado.
En
Chinio la prospero de alkoholajha industrio ludis pozitivan rolon
por la socia vivo de la loghantoj, char la alkoholajhoj havas striktan
rilaton kun la socia ekonomia aktivado.
Jam
en 200-a a.K. la shtato monopoligis vendadon de alkoholajhoj kaj
la imposto super alkoholajha produktado estis unu el la gravaj partoj
de la shtata financo. La imposto super alkoholajhoj havis rilaton
ankau kun la milita elspezo kaj koncernis prosperon kaj pereon de
la dinastio. La abunda profito de diversaj alkoholajhoj tiklis ankau
la registaron kaj komercistojn kaj tial la shanghigho de la politiko
pri impostoj super alkoholajhoj rilatis ankau kun gravaj imperiestraj
aktivadoj kaj ech anstatauigo de la dinastioj.
Antikvaj
chinoj resumis la funkciojn de alkoholajhoj en tri flankojn, t.e.
medicina, sanprotekta kaj amikigha. Kompreneble la funkcioj de alkoholajhoj
estas pli multaj ol tiuj tri kaj kun iaj negativaj funkcioj. La
alkoholajhoj estas manifestigho de socia civilizacio, tial por esplori
la civilizacian historion oni ne devas preteratenti tiun de la alkoholajhoj.
La china kulturo de alkoholajhoj estas enhavoricha, interesa kaj
studinda.
|