 |
Ghingis-Hhano
|
La solena kultado okazis ne nur en la malantaua halo de la mauzoleo,
sed ankau sur la kulta teraso Suleding. Antau la ripozhalo de Ghingis-Hhano
kushis tablo 3 metrojn longa kun gravuritaj bonauguraj desegnoj.
La ceremonia gvidanto en blua robo el jhakarda sateno staris antau
la tablo.
La benopetaj pashtistoj venis tien pofamilie. La pliaghaj kultantoj
staris antaue kaj la junaj malantaue, la viroj antaue kaj la virinoj
poste. Kun blanka rubando, vino, te-briko kaj manghajhoj en la manoj
ili preghis kaj adorklinighis antau la tablo kaj post tio iris en
la malantauan halon. La pliagha viro surgenue ripetis la faron kun
blanka rubando au oferajhoj en la manoj kaj donis slipon kun nomoj
de chiuj liaj familianoj al la ceremonia gvidanto, kiu metis la
oferajhojn sur la tablon kaj laute legis la vortojn por kultado
kaj la nomojn sur la slipo. Post tio la mauzolea gardisto akceptis
la oferajhojn kaj alte levis la buteran lampon, tiam la benopetaj
familianoj alte levis siajn manojn kun la mankavo supren. Kaj la
ceremonia gvidanto legis gratulajn vortojn kun la signifo disvolvi
la saghon, fortikigi la korpon, kulturi virton kaj tiel plu.
 |
Kulta
teraso Suleding
|
Estis multaj kultantoj. En la halo la adorado, preghado kaj tamburaj
sonoj komplete miksighis. Che ambau flankoj de la tablo estis blankaj
rubandoj. Antau la saltantaj flamoj de la lampoj mi estis plene
regata de sankta kaj mistera etoso, ankau mi donis al la ceremonia
gvidanto slipon kun nomoj de miaj filo kaj bofilino kaj prezentis
al li blankan rubandon por montri mian respekton.
Kultado
sur la teraso Suleding
|