Chinoj alte taksas flegadon de jadajhoj kaj tekruchoj el purpura
terakoto. Ili karesas per siaj manoj tiujn objektojn au ameme vishas
ilin per mola tuko. En iliaj okuloj tio povas animi la objektojn.
Post longa tempo tiuj kruchoj radias je bela brilo. Se oni ne tushas
ilin dum 2-3 monatoj, ili farighas malviglaj. Kaj se oni denove
ilin karesas, ili denove radias kvazau animitaj.
Kiun teon oni devas infuzi en la tekrucho el purpura terakoto? Antau
chio oni preferas Wulong-teon produktitan en Dongding, Taiwan-provinco,
kaj poste Wulong-teon kaj Tieguanyin-teon produktitajn
en Fujian kaj fine brunan teon, char Wulong-teo kaj Tieguanyin-teo
havas larghajn kaj dikajn foliojn, richajn je tegraso. Koncerne
la brunan teon, ghi ja estas mallarghfolia, sed kun bona tegraso.
Ili chiuj estas fermentigita teo, mezvarma kaj la infuzajho el tia
teo estas helrugha. Tio estas utila al kolorigo de la krucho. El
multaj specoj de bruna teo la plej bona estas tiu produktita en
Yixing, kiu estis tributo en Qing-dinastio. Kaj plie, la Yixing-a
bruna teo kaj tekrucho el purpura terakoto estas produktajhoj sub
samaj geografiaj kaj fizikaj kondichoj. Ja estas malutile infuzi
verdan teon en tekruchoj el purpura terakoto, char tia teo estas
malvarmiga kaj tauga por varma somero. La trinkajho el verda teo
infuzita en tia krucho farighas adstringa post surmeto de la kovrilo
kaj ne plu havas la originan guston de verda teo, tial oni ne infuzas
verdan teon en kovrilhava krucho.
Estas bone, se oni infuzas teon per fontakvo, kiu estas klara kun
neniu fiodoro. Oni devas doni grandan atenton al flegado de tiaj
kruchoj, alie la koloro kaj odoro de la krucho multe malbonighas.
Se oni deziras, ke la tekrucho el purpura terakoto estu tre bona,
oni devas doni grandan atenton al ghia flegado.
Aprezado
Konservado
|