Unua-pagho>> Kulturo >> Moroj

 

 

 


Tie estas postsignoj de historio

de Nan Fangwang

    Je 150 km sudokcidente de Guiyang, chefurbo de Guizhou-provinco, estas shtona vilagho kun multe da domoj tegmentitaj per shtonaj platoj kaj altaj kasteloj. Tie vivas grupo da strangaj homoj, kiuj chiam portas lozan robon kaj parolas apartan lingvon. Iliaj moroj estas tute diferencaj de tiuj de aliaj lokoj en Chinio. Ili havas sian propran regulon. Post esplorado oni konkludis, ke ili estas posteuloj de garnizonantoj sur la Guizhou-a Altebenajho.

Shtona kastelo

    Finighis la serenaj tagoj kaj ekblovis malvarmeta vento. En tia tago la montoj aspektas kiel chin-stila pentrajho. Jen en tia tago ni direktis nin al Yunshantun-kastelo.

    Ni iris sur zigzaga vojo kaj fine venis en ebenan lokon. Majesta turo sur urbopordego staras en la valo inter montoj. Sur alero de la turo vidighas nomo de la vilagho. Rokegoj ligis la shtonan urbomuron kun la ambauflankaj montoj, kio formis fortikan fortreson. Lokanoj diris, ke ili estas posteuloj de garnizonantoj en Ming-dinastio (1368-1644). Pro milita bezono chiuj iliaj vilaghoj estis konstruitaj en strategie grava loko. Mi atente rigardis la fortreson kaj vidis, ke sur la efloreskinta shtono ankorau vidighas kreneloj por arkpafado. Sur la alta turo klare vidighas belaj pejzaghoj malsupre. Tio estas grava strategia loko.

    Fakte la konstruajhoj shanghighis en longa tempo. Komence oni starigis tie nur simplajn konstruojn kaj fiksloghinte ili konstruis nestosimilajn domojn, kiuj fine shanghighis en hermetikan konstruajharon ligantan kastelojn kun la montoj. Hodiau tie ankorau vidighas postsignoj de la antauaj konstruajhoj.

Ming-stilaj vestoj

     Tie antaue preskau chiuj virinoj portis robon kun larghaj manikoj, zonitan per silkajhoj. Iliaj shuoj estis tolaj kaj broditaj, kio impresas kiel virinoj sude de Yangzi-rivero en Ming-dinastio. Oni diris, ke la virinoj chiam portis tiajn vestojn. Ili chiuj portis arghentajn orelringojn. Iliaj roboj estis bluaj kun bela pasamento che la basko kaj manikoj. Iam oni opiniis, ke ili estas brancho de mjau-oj, sed ili asertis, ke ili estas hanoj, tamen ili malofte geedzighis kun lokanoj kaj heredis la tradicion de la meza kaj malsupra basenoj de la Flava Rivero.

    Oni diris, ke hodiau multe da junaj homoj ne shatas la tradiciajn bluajn robojn, kiajn iliaj antauuloj portis. Anstatau resti en la hejmloko ili volas montri sian talenton en la ekstera mondo. Nun motorcikloj, televidiloj kaj aliaj modaj aparatoj vidighas en la vilagho.

Tera teatro

    La tiel nomata tera teatro enkondukighis tien de la garnizonantoj en Ming-dinastio. Ghi devenis de la ceremonioj por kuraghigi la antikvan armeon.

    Ghenerale oni akompanas ludadon de la teatro nur per tamburo kaj tamtamo. Por la teatro oni ne bezonas specialan scenejon. Sur ebena tero la aktoroj povas ludi la teatron. Kun masko sur la vizagho, kovrita per nigra gazo, kun flagoj sur la dorso kaj glavo kaj aliaj armiloj en la mano, ili vigle prezentas la teatron. En simpla militista kostumo ili batalas akompanate de tamtamo kaj tamburo.

    Tio estas tipa militista ludo. La aktoroj estas viroj senescepte. La portataj maskoj estas animo de la teatro. La maskoj estas skulptitaj el firma siringo au poplo. La tera teatro iel similas al pekina opero. La blanka vizagho aludas belan junulon, dum rugha -- honestulon kaj nigra -- bravulon, kaj la vizagho kun nigraj strioj sur blanka fono maliculon kaj la flava vizagho bravulon. La teatro rakontas chefe pri antikvaj naciaj herooj.