En
la 10-a jarcento te-salonoj farighis pli kaj pli multaj en chinaj
urboj. Trinki teon en te-salono farighis nemankigebla en la chiutaga
vivo de multaj chinoj. Ech hodiau multaj homoj vizitas te-salonon
en regula horo.
De
templo al la popolo
La
moro de tetrinkado aperis en la 7-a jarcento en chinaj budhismaj
temploj. Tiam budhismo furoris tra la tuta lando kaj preskau en
chiuj temploj estis te-salono, kie la bonzoj diskutis pri budhisma
doktrino kaj akceptis gastojn. Tie laboris ankau te-servisto, kies
tasko estis boligi akvon, prepari teon kaj prezenti ghin al la gastoj.
La bonzoj chiutage faris meditadon kaj post forbruligo de chiu fasko
da incenso ili nepre trinkis teon. Eble tio estis la plej grandskala
kolektiva tetrinkado en Chinio.
La
budhisma chan - kulturo en sia disvolvigho iom post iom kunfandighis
kun te-kulturo. Oni diris, ke kiu ne scias chan - guston,
tiu ne scias la guston de teo. Tio signifas, ke en la okuloj de
tiamaj homoj teo kaj chan havis la saman guston. En tio teo
kaj chan unuighis. En la 10-a jarcento japanaj chan
- istoj vojaghis al Chinio por studi budhismajn sutrojn kaj pro
tio la spirito de te-kulturo enkondikighis el Chinio en Japanion
kaj akcelis disvolvighon de la japana te-ceremonio.
La
moro de te-trinkado de bonzoj multe influis la popolon, kaj ankau
te-kunsido kaj improvizado de te-poemoj influis la regantojn de
la china socio. Poste aperis grandskala te-festeno fare de registaro.
Tetrinkado finfine farighis nacia moro, kio akcelis naskighon de
servado. Komence de la 8-a jarcento en Chinio aperis te-butiko.
Tiam
oni pli kaj pli multe trinkis teon kaj te-komercado estis tre vigla.
La kortego jam rimarkis, ke samkiel salo kaj fero, ankau teo farighis
nemankigebla objekto en la chiutaga vivo de la popolanoj kaj teo
estas profitodona, kaj ekde 780 la kortego postulis imposton super
te-produktado. Devigi la teproduktantojn tributi teon al la imperiestra
familio farighis grava rimedo por ekspluati la popolanojn. La tekulturistoj
devis tributi al la imperiestra familio la plej bonkvalitan teon,
plukitan antau la tago de Brilo kaj Klaro (en la unua tagdeko de
aprilo).
Intelektuloj
tre shatis ghui teon kaj studi te-arton. Chio chi tio ludis gravan
rolon por disvolvigho de te-salonoj. Lu Yu (ch. 733-804), kiu pasigis
sian infanaghon en templo, estis grava persono en la historio de
te-kulturo. Li estis orfo, adoptita de budhista monahho. Li estis
majstra en te-preparado kaj verkis libron "Pri teo", kiun
oni rigardis kiel enciklopedion pri teo. La verko koncize traktis
la te-specojn, akvon, ujojn kaj medion por te-preparado kaj multe
levis la spiritan medion de tetrinkado.
"Te-doktoro"
kaj lia servado
La
rapida kresko de produktokvanto de teo, levigho de ghia kvalito
kaj ghia gravigho en la chiutaga vivo prosperigis te-servadon en
la 11-a jarcento. Dank' al disvolvigho de la urboj, drinkejoj kaj
tesalonoj aperis preskau en chiuj urboj kaj ili funkciis ne nur
en urboj, sed ankau en vilaghoj. Krom te-salonoj trovighis ankau
te-kolportistoj. Siatempe en Hangzhou estis te- kolportistoj kaj
te-standoj, kiuj servis chefe al la ordinaraj loghantoj.
La
pligrandigho de te-servado multe utilis al perfektigho de la komercado
de te-salonoj. Komence de la 10-a jarcento te-produktantoj plejparte
dungis laborulojn kaj mastroj de te-salonoj dungis homojn lertajn
en te-preparado, por servi al la klientoj. Oni nomis ilin te-doktoroj,
kiuj fakte estis dungitaj teknikistoj en urboj kaj aparta parto
de la civitanoj.
Por
altiri pli da klientoj al si, la te-doktoroj en Song-dinastio (960-1279)
turnis grandan atenton al dekoracio kaj precipe en la Suda Song-dinastio
(1127-1279) ili tre atente ornamis te-salonojn per floroj kaj pentrajhoj
faritaj de famaj personoj kaj tiam la grandaj te-salonoj estis grandiozaj.
Trinki teon en tia medio ja estis vera ghuo.
Por
altiri al si malsamspecajn klientojn, te-salonoj servis diversmaniere.
Ili faris diversajn amuzajhojn. Tie oni povis ghui muzikon kaj lerni
kantadon. Tie oni povis auskulti rakontadon de historiaj aferoj
kaj ludi shakon kaj vejchi-on.
En
te-salonoj oni ne nur trinkis teon, sed ankau manghis kukojn. En
la 10-a jarcento preskau chiu te-salono vendis kokosan vinon kaj
cidonian sukon.
De
post la 10-a jarcento pli da klientoj vizitis te-salonon inkl. de
princoj, aristokratoj, literaturistoj kaj kamparanoj. Ilin iam vizitis
ech imperiestro. Kvankam la lokon vizitis multaj klientoj, tamen
en la okuloj de biensinjoroj kaj intelektuloj la te-salonoj restis
trivialaj lokoj. La moro de tetrinkado de ghentlemanoj diferencis
de tiu de la ordinaraj homoj. La unuaj preferis puran teon, dum
la lastaj teon kun diversaj spicoj. De post la 7-a jarcento la ghentlemanoj
trinkis teon tiamaniere: Antau chio ili bakis tefoliojn, ilin muelis
kaj kribris, boligis akvon kaj jhetis en la akvon la preparitajn
tefoliojn, disdonis la trinkajhon al la cheestantoj kaj trinkis.
Komence de la 10-a jarcento la procezo simplighis. Tiam oni infuzis
tefoliojn en botelo kaj vershis la teon. Tiu metodo furoris en la
10-13-a jarcento kaj poste la te-boteloj refoje simplighis kaj oni
preparis teon per krucho.
Viglis
te-salonoj
Komence
de la 15-a jarcento prosperis multe da chinaj urboj kaj shanghighis
la sociaj moroj. Oni donis pli grandan atenton al la materia vivo.
Tio tre utilis al disvolvigho de la socia servado kaj en Ming- kaj
Qing-dinastioj (1368-1911) multe da literaturaj verkoj temis pri
te-salono.
De
post la 14-a jarcento oni ne kuiris teon per poto nek per botelo,
sed infuzis ghin per boligita akvo. Tiu simpla metodo dauras ech
hodiau.
Siatempe
te-salono servis ankau kiel amuzejo kaj teatro.
Te-salonoj
prosperis en la 18-a jarcento. Tiam estis grandnombraj te-salonoj,
kiuj funkciis en multaj sferoj. Sole en Hangzhou funkciis pli ol
800 te-salonoj. Ja estis du specoj de te-salonoj. La unua estis
en kvieta medio kaj bele ornamita. Ghi estis dekoraciita per kaligrafajhoj,
pentrajhoj, envazaj pejzaghoj k.a. Tie ofte renkontighis intelektuloj
kaj iafoje ankau komercistoj. Ghi trovighis ghenerale en kvieta
pitoreskejo. La alia similis al drinkejo, kaj tie oni povis preni
kaj teon kaj kukojn, vinon kaj diversajn etmanghajhojn.
Ekde
la 18-a jarcento te-trinkado furoris en la imperiestra palaco de
Qing-dinastio. Imperiestro Qianlong chiutage trinkis teon. En la
lasta jaro de sia regado li kolektis en sia palaco 3056 maljunulojn,
kiuj improvizis pli ol 3 mil poemojn. La suvereno ordonis konstrui
te-salonon Tongle en Yuanmingyuan-ghardeno. Che la sojlo de la nova
jaro che Tongle aperis komerca strato imite la popolan. Tie funkciis
diversspecaj vendejoj, restoracioj kaj aliaj te-salonoj kaj chiuj
servicoj estis achetitaj ekster la urba kvartalo. De la 3-a ghis
la 5-a posttagmeze la imperiestro kaj korteganoj venis tien, trinkis
teon kaj vinon, tute imite la ordinarajn popolanojn.
Te-salonoj kaj teatroj
En
la 18-a jarcento ekprosperis operoj en diversaj lokoj. Char te-salonoj
kaj teatroj estis ofte vizitataj de la popolanoj, tial ili kunighis.
Tiam en multaj te-salonoj estis scenejo. Fine de la 18-a jarcento
chiuj teatroj en Pekino trovighis en te-salonoj, tial oni diris,
ke teatro estas arto kulturata de teo. Majstro de la pekina opero
Mei Lanfang diris, ke la plej fruaj teatroj nomighis ankau te-salono,
loko, kie amikoj renkontighis kaj trinkis teon, kaj ghui teatrajhon
estis nur aldono. Siatempe oni ne pagis por teatrajho, sed nur por
teo. Kiam oni eniris en te-salonon, servistoj tuj alproksimighis,
sechis por li sidlokon kaj infuzis kruchon da aroma teo kaj fine
donis al li flavan paperon, t.e. repertuaron.
De
post la 18-a jarcento te-salonoj firmigis sian pozicion en la servaj
entreprenoj kaj ilia tradicio konservighas ech hodiau.
|