En
1928 elterighis granda kvanto da argilaj pecoj en Anyang,
chefurbo de Shang-dinastio (post la 15-a jc a.K.). El tiuj
elterigitaj argilajhoj oni sciis, ke tiam oni konstruis domon
el ceramikajhoj. Lau la nunaj materialoj oni estas certa,
ke almenau en la Okcidenta Zhou-dinastio (11-a jc. a.K. --
771a.K.) oni uzis tegmentrandajn tegolojn en domkonstruado.
Nun oni daure uzas la metodon de tegol-produktado. La metodo
estas tre simpla: Antau chio oni faras cilindran argilan adobon
kaj post tio kvarigas au sesigas la adoban cilindron kaj bakas
ghin en bakujo. De tio oni ricevas tegolan platon au tegolan
arkon. Oni tegmentas la domojn per tegolaj platoj kaj sur
la fendoj de du vicoj da tegolaj platoj oni metas tegolan
arkon. Oni ekuzis tegolojn en domkonstruado en la 4-a jarcento
a.K. kaj post unu jarcento la tegoloj farighis gravaj konstruaj
materialoj kaj ilia bakado disvolvighis rapide. Tiam en pluraj
lokoj de Chinio produktighis diversaj tegoloj.
Post
la 10-a jarcento chinoj ekuzis glazuritajn tegolojn en konstruado
de palacoj kaj budhismaj temploj, sed la civitanoj ne rajtis
uzi ilin. En Pekino estas multe da domoj tegmentitaj per glazuritaj
tegoloj, kiaj la Imperiestra Palaco kaj Chiela Altaro.
|