Unua-pagho>> Kulturo >> Moroj

 

 

 


Chinaj tegoloj en domkonstruado

Desegnoj kaj formoj de tegmentrandaj tegoloj

    Estas du specoj da tegmentrandaj tegoloj, t.e. tegoloj kun bildoj kaj ideogramoj. Komence sur la tegmentrandaj tegoloj vidighis desegnoj chefe de bestaj vizaghoj kaj poste nuboj, montoj kaj ideogramoj. Kvankam ili montras chefe naturajn fenomenojn abstraktajn, tamen iuj signoj montras la historion de bestodresado, terkulturadon k.a. Post la 2-a jarcento a.K. aperis tegmentrandaj tegoloj kun ideogramoj signifantaj "longan vivon", "eternan felichon", "eternan amon" k.a. En la unua jaro p.K. aperis tegmentrandaj tegoloj kun desegnoj de drakoj, tigroj, feniksoj, testudoj kaj serpentoj, kiuj montras la kvar direktojn. Poste oni faris bildojn de lotusfloroj kaj bonaugurajn signojn sur tegmentrandaj tegoloj de budhismaj konstruajhoj kaj tiaj tegoloj poste enkondukighis en Koreion kaj Japanion.

    Estas rondaj kaj duonrondaj tegoloj. Sur la duonrondaj tegoloj vidighas chefe bildoj de nuboj, montoj, shafoj, cervoj kaj arboj. Sur la rondaj vidighas tiuj de bluaj drakoj, blankaj tigroj, feniksoj, testudoj kaj serpentoj, ideogramoj kaj lotusfloroj.

    Estas ankau drenaj tegoloj kun malsuprenigha ekstremo, facila por drenado. Ili estas metitaj che la tegmentrandoj por ke la pluvo falu teren. Tiaj tegoloj estas destinitaj kaj por dekoraciado kaj por praktika uzado.