Inter
la 6-a kaj la 10-a jarcentoj la feuda socio de Chinio atingis
sian kulminon de disvolvigho kaj tiam la china budhisma arkitekturo,
surbaze de sukcesoj de la antauaj generacioj, asimilis la
dekoracian arton de la hinda budhismo kaj formis trajtojn
kombinantajn la palacajn trajtojn kaj kun la templaj. Tiam
la tegmentrandaj tegoloj kun bildoj de floroj kaj leonoj sur
si havas striktan rilaton kun budhisma arto.
La
tipaj tegoloj sur la templaj konstruajhoj havas bildon de
tri lotusfloroj sur si, kiuj montras la naturan kaj modestan
artan trajton.
La
tegmentrandaj tegoloj kun bildo de ok-petalaj lotusfloroj
estas reprezentanto de la budhismaj tegoloj. Tiaj bildoj montras
reliefan stilon.
La
tegoloj kun bildo de S-formaj herboj montras grandan vivipovon
de chiuj estajhoj en la universo. Tiu formo rapide disvolvighis
en la sekvantaj dinastioj.
En
la budhismaj temploj vidighas multe da tegmentrandaj tegoloj
kun desegnoj de budhismaj floroj, kies 3-tavolaj folioj etendighas
horizontale kun ondantaj nuboj sube. Tio formas movigheman
belecon kaj estas reprezentaj formoj de budhisma arkitekturo.
En
la 4-a jarcento aperis tegmentrandaj tegoloj kun bildoj de
leonoj sur si. Lau legendo Samantbhadro rajdis sur leono,
kiu estas dia besto gardanta budhismajn sutrojn. La feroca
mieno kaj impona tenigho de la leonoj montras la etoson de
budhismo kaj imperiestra imponeco kaj richigis la arkitekturan
kulturon de budhismo.
|