La
tegoloj faritaj antau la 2-a jarcento a.K. estas konsistiga
parto de la kultura heredajho de Chinio kaj post la 10-a jarcento
ghi estis alte taksata de kolektantoj. Chinaj fakuloj pri
epigrafo sur antikvaj bronzajhoj kaj shtonaj platoj alte taksas
ideogramojn sur la antikvaj tegoloj.
En
la lastaj jaroj pli kaj pli multe da homoj shatis kolekti
antikvajn tegolojn, kiuj multe elterighis kaj aperis novaj
specoj. Kaj ankau la prezoj de la tegmentrandaj tegoloj faritaj
antau la 2-a jarcento a.K. pli kaj pli levighis. Pro la multigho
de la kolektantoj kaj malmultigho de la originalaj tegoloj
aperis falsaj antikvaj tegoloj. Tamen ordinaraj tegoloj ne
estas shatataj de la kolektantoj, tial sur la falsaj tegoloj
vidighas ghenerale ideogramoj kaj bestdesegnoj. Por distingi
la falsajn disde la antikvaj oni devas atenti: La falsaj ghenerale
estas faritaj el leuso kaj post bakado shmiritaj per argilo,
tial ili impresas, ke ili elterighis antau nelonge. Kaj plie
la autentikaj antikvaj tegmentrandaj tegoloj ghenerale estas
parto de la tuta tegolo, tial ilia dorso estas malglata, kaj
sur la falsaj ne estas tiaj postsignoj.
|