Tio
estas antikva popola arto en Nordokcidento de Chinio. Oni
pentras la vizaghojn por prezentado en kultado kaj festoj.
Tiu
arto naskighis antau tre longe kun ia rilato al totema adoro
kaj primitiva kantado kaj dancado.
Nun
chiujare de la unua ghis la dekkvina de la unua monato lau
la china luna kalendaro en Shaanxi-provinco kaj aliaj lokoj
oni faras tian aktivadon por celebrado.
La
pentritaj vizaghoj devenis de antikvaj maskoj. Shaanxi estis
origino de Zhou-dinastio (11-a jc -- 256 a.K.) kaj tial nun
iuj pentritaj vizaghoj havas ankorau postsignojn de Zhou-kulturo,
kaj ankau elspiras trajtojn de Shang-dinastio (17-a jc --
11-a jc a.K.). Kun tempopaso nun tiaj pentrajhoj havas apartan
formon en la pentrado, kolorigo
kaj skemado. Iliaj formoj kaj koloroj estas kaj simplaj kaj
delikataj kun drasta kontrasto kaj milda harmonio. Tial ili
odoras antikvecon, freshecon kaj liberecon. Oni povas distingi
lojalulojn disde maliculoj, bonkorulojn disde herezuloj, belulojn
disde malbeluloj lau la koloroj kaj desegnoj sur la maskoj.
En
la pasintaj 30 jaroj folkloristoj vizitis multajn popolajn
artistojn kaj kolektis koncernajn materialojn kaj surbaze
de tiuj materialoj skizis mil figurojn. Ili ne nur disvolvis
tiun antikvan arton, sed ankau donis al ili novan vivforton.
|