En
la 17-a de septembro, 2002, en Hamburg, Germanio, inaugurighis
"China monato", kiu ampleksis ankau ekspozicion
de china ombroteatrajho, speco de la tradiciaj popolaj teatrajhoj
de Chinio. Oni faris homfigurojn kaj pejzaghojn el azena,
bova kaj shafa ledoj lau bezono de la teatrajhoj. Mi deziris
scii, kiel tiu popola arto interesas germanojn, kaj mi direktis
min al la Botanika Ghardeno de la Universitato de Hamburg,
kie okazis la ekspozicio.
Mi
estis mirigita, ke la ekspozicion aranghis ne chino, sed germana
maljunulino.
S-ino
Luise Thomae estis ghia mastro. En chinstila vesto shi varme
bonvenigis min che la enirejo. Akompanate de shi, mi rigardis
ombroteatrajn siluetojn kolektitajn de shi kaj faris al shi
multajn demandojn.
S-ino
Luise Thomae estis 75-jara tenera maljunulino. Antau sia emeritigho
shi estis instruistino. Frue en infanghardeno, instruisto
instruis al shi fari papertondajhojn kaj ombroteatrajn siluetojn
el papero por prezentado. La instruisto diris al shi, kio
estas ombroteatrajho, kaj oni povas diri, ke ghuste tiam shi
ekshatis tiun arton.
Plenkreskinte,
shi alighis al junula ombroteatro kaj ofte prezentis kune
kun siaj kamaradoj. Foje iu doktoro prezentis al ili ombroteatrajhon
kaj faris detalan konigon. Li diris, ke la uzitaj siluetoj
estas el Chinio, kie la siluetoj konatighas kiel la plej bonaj
en la mondo. La brila prezentado de la china ombroteatrajho
kaj bela muziko profunde impresis shin. Shi forte interesighis
pri Chinio kaj ghiaj ombroteatrajhoj.
Post
emeritigho shi deziris viziti Chinion kaj pli multe koni ghiajn
ombroteatrajhojn. En 1988 sekvante turisman grupon, shi venis
en Chinion. Char la grupo vizitis kolektive kaj la itinero
okupis shin, shi ne efektivigis sian deziron rilate la ombroteatrajhojn.
Pro tio shi multe bedauris kaj deziris refoje viziti Chinion.
En 1990 por pli bone koni chinajn ombroteatrajhojn shi duafoje
venis en Chinion. Shi estis felicha, char chi-foje shi trovis
ne nur chinajn ombroteatrajhajn siluetojn, sed ankau aktorojn,
kiuj kapablas prezenti la teatrajhojn.
Shi
venis en Chinion entute 8 fojojn kun unu celo: kolekti chinajn
ombroteatrajn siluetojn kaj studi la ombroteatron. En Chinio
shi vizitis Shaanxi, Sichuan, Hunan kaj Hebei. En la urboj
kaj vilaghoj shi faris esploron, dank' al tio shi akiris profundajn
sciojn pri tiu china arto kaj kolektis multe da koncernaj
materialoj.
Inter
la ombroteatraj siluetoj kolektitaj de shi estas multe da
trezoroj, ekz. silueto farita antau 100 jaroj en Sichuan-provinco.
Ech hodiau oni povas per ghi prezenti diversajn movojn: starigho,
sidigho, surgenuigho k.a. kaj ghiaj manoj povas karesi la
vizahgon. Estas ankau
virina silueto en bela vesto. Ghi movighas senghene kaj libere.
Inter shiaj kolektajhoj estas ankau rekvizitoj, ekz. granda
chinstila domo, kies bestkapa ornamajho che unu ekstremo de
la firsto jam perdighis. Por kompletigi ghin shi mem faris
kopiajhon imite tiun che la alia ekstremo. Shi diris, ke la
diversaj figuroj de la chinaj ombroteatrajhoj estas versimilaj
kaj karakterizighintaj kaj lau ilia aspekto oni povas distingi
honestajn homojn disde la malicaj. Chiuj chi-foje eksponataj
objektoj estas kolektitaj de shi, sed nur parto.
En
5 jaroj shi 5-foje profundighis en Huaxian-gubernio de Shaanxi-provinco,
hejmloko de la chinaj ombroteatrajhoj. Shi havas intiman rilaton
kun la gubernia ombroteatro. Shi lernis de ghi kiel fari siluetojn
kaj kiel prezenti. Dank' al lernado che veteranaj artistoj
shi ekhavis multajn sciojn pri tiu arto.
Por
ke pli da germanoj interesighu pri chinaj ombroteatrajhoj,
en 1996 shi invitis la ombroteatron de Huaxian-gubernio prezenti
en Hamburg. La prezentado allogis multe da germanaj spektantoj.
Post tio shi gvidis chinajn artistojn fari turneon. En Germanio
la teatro prezentis entute 25 fojojn. Shi akompanis ilin dum
la tuta turneo kaj foje veturis ch. 800 km. sole en unu tago.
Shi akompanis chinajn aktorojn viziti muzeon, pitoreskejojn
kaj aliajn vidindajn lokojn. En 2000, helpate de shi, la ombroteatro
refoje venis en Germanion por arta festivalo en Berlino kaj
pli multe da germanoj ekkonis la chinan ombroteatron.
La
artistoj de Huaxian-gubernio sendis al shi gratulan leteron,
informighinte, ke en 2002 shi eksponis la de shi kolektitajn
ombroteatrajn siluetojn en Hamburg. En la eksponejo pendis
ankau china kaligrafajho, farita de china artisto por laudi
shiajn kontribuojn al diskonigo de la china arto.
|