Te-kulturo de Tibeto

Historio de la te-kulturo

    La averagha alto de Tibeto estas pli ol 3500 metrojn super la marnivelo. Tie la klimato estas seka, frosta kaj tute ne kreskas tearboj, sed kial la loghantoj tiel shatas teon?

    Teo produktighas en la suda parto de Chinio. En Sichuan najbare de Tibeto kreskas multe da tearboj. Sichuan-anoj komercis per teo antau longe. Historiaj dokumentoj notis, ke jam en 200 a.K. Sichuan-aj komercistoj vendis teon al tibetanoj kontrau gruntbovoj en la okcidenta parto de la provinco. Limigite de la historiaj kondichoj, en la tiama Chinio nur en malmulte da lokoj kreskis tearboj. Tiam teo ne popularighis ech en multaj internaj regionoj de Chinio. Ege malmultaj tibetanoj sur la altebenajho povis ghui tiun trinkajhon, multe da tibetanoj ech ne vidis teon pro tiea malfacila trafiko.

    Tibetaj dokumentoj notis, ke teo enkondukighis en Tibeton en 676-704. Foje la marasma regho de Tubo hazarde trovis branchon alportitan de birdo. Li plukis de ghi kelke da verdaj folioj, enbushigis kaj machis ilin. Subite li sentis agrable kaj ordonis chiamaniere trovi tiajn foliojn. Poste oni trovis ilin en loghloko de hanoj kaj prezentis ilin al la regho. Nur tiam oni sciis, ke tio estas tefolioj. De tiam la regho ofte trinkis teon kaj lia sanstato plibonighis kaj tiel teo farighis valora sanprotekta tonikajho en la tibeta palaco.

    Tibeto estas loko alta kaj frosta kaj mankas al ghi oksigeno. Oni manghis chefe bovajhon, shafajhon kaj sekalan farunajhon, sed mankis al ili legomoj. Teo estas richa je te-alkalo, organika acido kaj vitaminoj. Ghi estas efika por kuraci febron, toksighon kaj dispepsion kaj utila al urinado. Ghi estas ideala trinkajho por sanigho kaj resanigho, tial la tibetanoj rigardas ghin kiel nemankigeblan sanprotektan tonikajhon. En frua periodo de Tubo-reghimo pro trafika malfacilo nur malgranda kvanto da teo transportighis en Tibeton kaj nur reghfamilianoj kaj aristokratoj povis trinki ghin.

    De la 9-a jarcento la ekonomia kaj kultura intershangho inter hanoj kaj tibetanoj rapide progresis kaj glatighis komercaj vojoj shtataj kaj popolaj, kio tre utilis al transportado de multe da teo en Tibeton.

    En 815-838 multe da hanaj bonzoj predikis budhismon en Tibeto. Ili inicis unue tibetajn bonzojn pri preparado de teo kaj moro de te-trinkado dum meditado. Char la tibetanoj alte respektis bonzojn, tial ilia kutimo trinki teon estis imitita ankau de la ordinaraj loghantoj. Tiam la tibetanoj estis malaltnivelaj en la materia vivo kaj katenite de budhisma doktrino ili vivis povre. Teo povis iagrade kontentigi ilian fizikan bezonon kaj ankau kvietigi ilian animon, tial te-trinkado, kiel kultura fenomeno, enradikighis kaj disvolvighis en Tibeto.