La tibetana kutimo trinki teon kauzighis
ne nur de komercado inter la hanoj kaj tibetanoj sed ankau
de ilia kultura interfluo. Kvankam hodiau la tibeta te-kulturo
havas siajn proprajn trajtojn, tamen ghi ankorau odoras trajtojn
de han-nacio. Te-preparado en Tibeto multe similas al tiu
de la internaj lokoj de Chinio en la dinastioj Tang (618-
907) kaj Song (960-1279). Nun en Tibeto oni ankorau metas
iomete da salo en teon, kiam oni kuiras ghin. En Tang- kaj
Song-dinastioj la chinoj metis zingibron, salon, juglandon,
sezamon, pinsemon kaj aliajn en teon kaj hodiau ankau la tibetanoj
metas ilin en teon antau la te-kuirado. En Tang- kaj Song-dinastioj
la chinoj trinkis teon kaj ankau manghis tefoliojn kaj nun
tibetanoj shatas manghi la tefoliojn, char ili opinias, ke
la tefolioj estas nutrorichaj.
|