Post
sunlevigho ili vekas la tutan familion kaj prezentas al ili
matenmanghon el lakta teo kaj aliaj, kaj eliras por melki
la pli ol 20 bovinojn. Post 1-2 horoj ili finas la melkadon
kaj komencas fari laktajhojn.
La
viroj eliras pashti, kaj la virinoj veturigas bovcharon por
cherpi akvon el malproksima puto au kolekti sekajn bovfekojn
por brulajho.
La
pashtistoj ne prenas tagmanghon, sed trinkas teon plurfoje.
La dommastrinoj regalas gastojn per teo. Kiam ili estas liberaj
de dommastrumado, ili kudras vestojn. Kiam la suno estas subiranta,
la bovinoj revenas kun richa lakto, ili refoje melkas ilin.
Sub
la lampo de shafa graso, la tuta familio prenas manghon, solan
en tago, sidante chirkau la fajrujo. Ilia mangho povas esti
vermicheloj kun shafajho au milia kacho kun viando. La dommastrinoj
plenigas la bovlojn kaj prezentas ilin al la familianoj.
Kiam
chiuj kushighas por dormi, la dommastrinoj devas prizorgi,
chu la familianoj bone sin kovras per kovrilo. Fine ili povas
demeti la zonon por ripozi. Sed subite levighas vento kaj
malkvietighas la gregoj, kaj ili tuj hastas por gardi la gregojn.
Denove
sendorma nokto por ili.
La
virinoj de herbejoj havas lacigan laboron preskau tra la tuta
tago, sed ili estas sanaj. Kvankam ili jam havas gefilojn
kaj ech genepojn, ili ankorau shatas fari dommastrumadon.
Ili neniam ghenighas por interbabili kun vizitantoj. Ilia
vivdauro estas longa.
|