Sur
la herbejoj de la Interna Mongolio estas malmultaj putoj,
kaj chiuj pashtistaj familioj havas en la hejmo lignan akvujon
por konservi akvon bezonatan de homoj kaj brutoj. La virinoj
prizorgas cherpadon de akvo. Ili veturas per bovcharo al malproksima
loko por preni akvon. En vintro ili kolektas neghon per ligna
shovelilo kaj akiras de tio akvon kun odoro de herbo. Tiam
la brutoj jam ne bezonas trinki akvon, ke vorante herbojn
ili englutas ankau neghon. Do en vintro la virinoj estas liberaj
de la peniga akvocherpado.
En
printempo oni sentas seriozan mankon de akvo. La negho jam
degelas, sed la putoj ankorau estas glaciighintaj, kaj oni
nur povas kolekti maldikajn glaciajn bloketojn. Feliche estas,
ke la pashtistoj neniam trinkas akvon neboligitan.
Nun
multaj pashtistoj chesis vivi nomade kaj havas antau sia domo
puton, kaj la virinoj povas lavi vestojn pro suficha akvo.
Sed parto de la lokoj ankorau ne estas elektroprovizitaj,
kaj ili ne povas uzi lavmashinon. Sed la kvalito de akvo ne
estas tauga por trinkado, kaj ili devas preni akvon de malproksima
loko per traktoro. Multaj pashtistoj havas sufichan rezervon
da minerala akvo kaj multe malpezighas la laboro de la virinoj
|