Onklino
Baowan estas dommastrino laborema, honesta, justama, indulgema
kaj bonkora. Shi tenas sin kvietema. Shi iam funkciis kiel
estro de pashtista grupo kaj estis respektata de la pashtistoj.
Antau
multaj jaroj shi akceptis rifughinton de Han-nacio. Shia tuta
familio respektis lin kaj sincere vivtenis lin ghis lia forpaso.
Shia
edzo Yideng Zhabu estis fortika kaj lerta en rajdado, kaj
pashtistoj respektis lin kiel dion. Sed li havis tute malsaman
karakteron ol lia edzino, ke li estis parolema en diversaj
kunvenoj, kaj lia parolo chiam vekis aplaudon de la pashtistoj.
Li
forpasis antau kelke da jaroj. Li estis bona homo, kaj oni
neniam vidis, ke li ofendis aliajn.
Onklino
Baowan havas nur 2 filinojn. Shi adoptis malsanan knabon,
kaj tiu jan plenkreskis.
Shi
jam estas 80-jara, sed la menso estas tre sana. Kiam gastoj
foriras, shi insiste adiauas ilin longe eskortante.
Shi
estas afabla kaj indulgema, kaj oni diris, ke shia adopta
filo estas kopio de shia edzo.
|