Chiuj
komencantoj de chinstila pikturo, chu chinaj chu alilandaj, jughas
la pentrajhojn ofte lau tia kriterio, chu ili komprenas la ideon
de la pentrajho au ne. Se tiele oni jughas la chinstilajn pentrajhojn,
oni facile aprecas la delikatliniajn, char ili estas konkretaj,
autentikaj kaj facile kompreneblaj. Se antau ili estas liberstilaj,
kaj precipe liberstilaj tuchdesegnajhoj, aprecado ja farighis tre
malfacila, char ili ne estas skizaj nek konkretaj. Estas malfacile
kompreni la pentrajhojn kaj pli malfacile koni la ideon de la verkado.
En
aprecado de la okcidentaj olepentrajhoj kaj chinstilaj pentrajhoj
grava ne estas tio, chu ili estas versimilaj au ne, sed tio, chu
ili tushas la koron de la rigardantoj kaj artisme ghuigas ilin.
La
autoroj faras chion eblan por animi sian pentrajhon, sed koni la
animon de la pentrajho ne estas facila afero kaj tio estas precipe
malfacila por eksterlandanoj, kiuj ne bone konas la chinan kulturon.
Sed belo ja estas populara. Se vi shatas chinstilan pentrajhon,
ech se vi ne scias la kialon, ghi finfine donas al vi belartan kontenton.
Oni
povas ghui la chinstilajn pentrajhojn de la jenaj tri flankoj, t.e.
sento, kompreno kaj kreivo.
De
la unua flanko oni devas per sia intuicio scii, kio estas pentrita
sur la papero, chu la pentrajho estas versimila au ne, chu la koloroj
estas brilaj au malhelaj, chu la strioj estas fluaj au stumblaj,
chu la verko estas delikatlinia au liberstila. Unuvorte oni devas
senkashe diri al si, kio li vidis.
De
la dua, surbaze de sia sento oni devas kompreni, pripensi kaj kapti
la ideon de la autoro por scii, kion li volas montri, kiamaniere
li montras tion, chu li alprenis taugan artan metodon por atingi
sian celon, chu li bone montris la temon, chu li fervore prikantis
au sarkasme kritikis. Oni devas percepti la sentimenton de la pentrajho
pere de ghia etoso, chu la etoso estas profunda au senghena, optimisma
au tragedia. Krom tio oni povas fari analizon de la pentrajho surbaze
de siaj scioj kaj travivajhoj pri trajtoj de la pentrajho kaj la
epoko de la pentrado.
Fine
oni devas fari kreadon post la sentado kaj komprenado kaj fari chioampleksan
cerbumadon lau siaj scioj, estetika sperto kaj travivajhoj.
Eksterlandaj
samideanoj povas apreci chinstilajn pentrajhojn per tiuj metodoj.
Efektive tio ne multe diferencas de apreco de olepentrajhoj. Oni
devas apreci la pentrajhojn per sia animo sed ne sole per la okuloj.
Kio
estas chinstilaj pentrajhoj?
|