La Bama-a Jau-nacia Autonoma Gubernio situas en norda montregiono
de Guangxi. Tie la centjaruloj konsistigas 0.03% de la loghantoj,
pro kio la loko ricevis la nomon gubernio de longvivuloj.
La longviveco devenis chefe de la tieaj bona natura medio
kaj apartaj homaj cirkonstancoj.
Lokaj
moroj
Krom la tradicia Printempa Festo, tie estas ankau multaj aliaj
popolaj festoj, kiaj festo por kulti diablojn (la 14-a de
la sepa monato lau la china lunkalendaro) kaj Ghuang-a festo
de kantado (la 3-a de la tria monato).
En
Bama estas abundo da naturaj richfontoj kaj homaj heredajhoj,
kiaj primitiva arbara parko, Jiaole-kavo.
Tie
estas ankau multe da lokaj produktajhoj, kiaj aroma porkajho
kun fragilaj ostoj kaj delikata karno. La tiea kanabo estas
richa je oleo. Ghi sanigas intestojn, stomakon, okulojn kaj
hepaton kaj taugas por digestado kaj vivlongigo. La lokanoj
prenas ghin kiel oleon.
La
tieaj popolaj metiartajhoj havas apartajn trajtojn.
La
tieaj sportaj konkursoj estas diversspecaj, kiaj ludo de turbo,
trapezo kaj arkpafado.
Akvo
kaj grundo
La longvivuloj plejparte trinkas akvon el fonto che la ekstremo
de la vilaghoj. Oni faris enketon al 200 maljunuloj kaj trovis,
ke pli ol duono de la pli-ol-80-jaruloj trinkas fontakvon
la tutan vivon. Panyang-rivero estas la plej granda rivero
en Bama. La lokanoj nomas ghin patrina rivero kaj vivlongiga
rivero. En 2000 Chinio faris la 5-an censon kaj trovis, ke
38 el la 74 pli-ol-cent-jaraj maljunuloj vivas en la baseno
de Panyang. Oni faris ekzamenon pri la akvo kaj trovis, ke
la akvo estas richa je seleno, stroncio, zinko, fero kaj aliaj
mineralaj elementoj kaj mikroelementoj kaj el tiuj seleno
estas pli richa ol tiu en aliaj lokoj.
Natura
medio tauga por homa vivado
Bama apartenas al regiono regata de subtropika musono. Tie
la klimato estas agrabla chiam kiel printempe. Vintro estas
varmete kaj somere malvarmete. La jara averagha temperaturo
estas 20.4o C: januare 11.4oC kaj julie 27.4oC.
Ech en somero estas malvarmete nokte. Tie la anjono en la
aero estas centoble pli multa ol en aliaj lokoj kaj ie ghia
enteno estas pli alta.
Influo
de genetikaj genoj
Tie la longvivuloj plejparte havas longvivajn gefilojn kaj
el iuj familioj chiuj generacioj havas pli-ol-90-jarajn membrojn.
Tie estas 108-jara maljunulino Huang, kies patro kaj patrino
mortis respektive en la agho de 95 kaj 98 jaroj. Kiam oni
faris enketon en 1998 shi estis 110-jara kaj shiaj fratinoj
aghis respektive 100 kaj 97 jarojn. Tial oni nomis ilin tri
longvivaj fratinoj. Tie estas pluraj longvivaj fratoj kaj
geedzoj.
Nepoluitaj
manghajhoj
La enketo montris, ke tie chiuj longvivuloj prenas nepoluitajn
manghajhojn. La longvivuloj pasigis multajn jarojn en la tempo,
kiam kemiaj organikajhoj ankorau ne popularighis, kaj ili
manghis chefe maizon kaj rizon, kiujn oni kreskigis per natura
sterko kun neniom da kemiaj elementoj, kaj plie ili preferas
sovaghajn legomojn. Se ili prenis kulturitajn legomojn, chi
tiuj plejparte estis freshaj. Nun ili daure preferas tiujn
manghajhojn. La enketo montris ankau, ke pli ol 90% de la
longvivuloj ne shatas mononatrian glutamaton. Ankau la kuiroleo
estas kolzoleo kaj teoleo, arakidoleo k.a. Krom tio ili preferas
toufuon. Eble ankau tio estas kauzo de ilia vivlongigho.
For
de dibocha vivo
En Qing-dinastio (1644-1911), kiam imperiestro informighis,
ke tie estas 142-jarulino, li verkis poemon el kvar versoj
chiu kun 7 ideogramoj, persone kaligrafis kaj sendis la kaligrafajhon
al la 142-jarulino. La longvivulino rekompence donacis al
li sian "vivlongigan recepton". La suvereno malfermis
la leteron kaj rimarkis, ke tie estas skribitaj jenaj vortoj:
Se vi volas vivi pli ol cent jarojn, do ne estu tro sata.
Ech hodiau la longvivuloj kutimas nur duonsatigi sin. Ili
estas ankau diskretaj en seksa vivo. Lau ilia nacia kutimo,
post nupto ili ne ofte ghuas volupton. Nun la lokanoj ankorau
observas tiun tradicion. Pro tio reduktighis la fojoj de sekskunigho
kaj dank' al tio ili tenas sin modere en la vivo. Koncerne
la materian vivon, ili shatas abnegacion anstatau dibocho.
La
tieaj longvivuloj plejparte estas analfabetoj, ili tamen havas
sian propran ghojon en diversaj amuzoj, kiaj shakado, ludo
de kartoj, kantado, rakontado kaj enigmo-divenado.
Popolaj
receptoj kaj medicinaj kondichoj
En Bama estas multe da popolaj kuracistoj kaj oni konas multe
da efikaj receptoj. Tie vivas dekkelkaj longvivuloj, kiuj
iam malsanighis, tamen resanighis per chinaj drogherboj. Dank'
al plibonigho de la popola vivo kaj kuracaj kondichoj, la
sanprotekto de la maljunuloj estas garantiata.
|