La plej tipaj loghejoj
de norda Chinio estas la kvadrataj kortoj de Pekino. Kiel
tradiciaj loghejoj, ili aperis jam en Yuan-dinastio (1271-1368),
sed la nun ekzistantaj plejparte konstruighis post falo de
Qing-dinastio (1636-1911) kaj antau la 30-aj jaroj de la 20-a
jarcento.
La
kvadrataj kortoj estas chirkauitaj ghenerale de la domoj au
muroj orienta, okcidenta, norda kaj suda. Interne de la korto
la domarangho estas farita lau la principo de feuda kastismo,
t.e. la domoj simetrie staras che la norda-suda mezlinio de
la korto. Pro malsamaj areoj kaj pozicioj la kortoj estas
grandaj au malgrandaj.
Ghenerale,
la fenestroj de la domoj ne rigardas eksteren, escepte de
tiuj de la sudaj domoj, kiuj havas malgrandan fenestron tre
altan por esti prilumataj. En la korto nur la pordego kondukas
al la ekstera mondo. Tial kun fermita pordego, la korto tute
estis izolita medio. La loghantoj de la kvadrataj kortoj malofte
kontaktighis kun najbaroj. Tute izolitaj, oni vivis trankvilan
vivon en la malgranda korto. Oni povas diris, ke la kvadrataj
kortoj estis kvietaj, komfortaj nestoj, kiujn pekinanoj trovis
en la socia tumulto. Ghuste en tiaj kortoj la pekinanoj pasigis
generacio post generacio tre longan tempon.
Dank'
al la socia progreso, la hodiaua Pekino aspektas tute nove:
La antauaj stratetoj plejparte estis larghigitaj kaj asfaltitaj,
ambauflanke de ili staras altaj etaghdomoj. La malnovaj kvadrataj
kortoj pli kaj pli malmultighis, difektighis kaj maloportunighis.
La loghantoj de la kvadrataj kortoj plejparte deziras transloghighi
en modernajn etaghdomojn. Tamen antau la arbare starantaj
domoj, oni neniam forgesas la vivon en kvadrataj kortoj. Por
reflekti la malnovajn trajtojn de Pekino kaj vivon de pekinanoj,
la pekina registaro decidis rezervi iujn stratetojn kaj kvadratajn
kortojn kaj fiksis al ili panelon, sur kiu legighas "Protektenda
Historia restajho en Pekino".
Chiufoje,
kiam mi iras al la suda parto de Pekino, mi bicikle preteriris
mallarghan straton Laoqianggen, char che ties okcidento kushas
kvadrata korto, kiu chiam rememorigas min pri mia infaneco.
Tie estis mia hejmo kaj en tiu korto mi vivis 15 jarojn.
Origine,
miaj malrichaj prauloj vivis en malgranda montvilagho en Fujian-provinco,
sudorienta Chinio. Dank' al la diligenta studado, mia praavo
farighis fama kuracisto kaj estis venigita en imperiestran
palacon. Tiele li kaj lia tuta familio venis de Fujian en
Pekinon kaj enloghighis en tiu imponeta korto.
Kiel
chiuj aliaj kvadrataj kortoj rigardantaj al sudo, ankau ghia
pordego trovighas en sudoriento de la korto, tio signifas
bonauguron lau la china moro. Kun levitaj kornicoj la pordo-turo
aspektas pompe. Oni kutime nomas ghin turo, sed fakte ghi
estas nur iom pli alta ol la tegmento de la suda domo. Sur
la perono ambauflanke de la pordego, sidas po unu shtona tamburo
kun reliefigitaj bestetoj sur si. Lau legendo, tiuj bestoj
estis filoj de drako kaj destinitaj por gardi la pordon.
La
pordego estis riglita de matene ghis vespere. Reveninte de
lernejo, mi devis forte frapi je la feraj ringoj sur la pordo,
por ke oni malfermu ghin al mi. Poste oni instalis sur ghi
elektran sonorilon, kiu multe faciligis al mia voko. Malantau
la sojlo alta je 30 cm., estas tegmentita pordega enirejo
kun muroj ambauflanke. La pordega enirejo, kun areo egala
al unu chambro, similas al kaverno, char kiam oni fermas la
pordegon, ghi estas apartigita for de la ekstera mondo kaj
kiam oni malfermas la pordegon, la lumoj eniras internen.
En la okcidenta muro estas pordo por eniri en la unuan sudan
chambron, kiu funkciis kiel pordistejo.
La
pordega enirejo frontas kontrau la suda muro de la orienta
domo. Turninte sin okcidenten tra la pordega enirejo, oni
venas antau la sudan domon. Krom tiu de la pordistejo, la
pordo de chiuj sudaj chambroj rigardas al nordo. Mallumaj
kaj humidaj, la sudaj chambroj havas la plej malbonajn kondichojn
el tiuj en la korto, pro tio oni ne loghis tie kaj lokis en
ili bagatelajhojn.
La
orientan kaj okcidentan domojn ligas muro en alteco de homo,
meze de ghi estas pordeto. Interne de la pordeto staras gravurita
ligna ekrano. Chio tio dividis la korton en du partojn. La
mallargha trairejo antau la suda domo nomighas ekstera korto
kaj interne de la pordeto estas interna korto, kies formo
similas al kvadrato. Antau la orienta kaj okcidenta domoj,
proksime de la malalta muro staras po unu granda soforo, de
kiu la korto chiam estas ombrata en somero.
La
norda domo estas alta. Ghi staras sur la bazo je 4 shtupoj,
dum la orienta kaj la okcidenta kun verando estas malaltaj
je unu shtupo. La norda domo, chefa konstruajho de la korto,
konsistas el 3 chambroj. La meza chambro estas salono. Sur
ghia norda muro pendis pentrajhoj kaj legighis koplo, che
la muro kushis longa tablo kun florvazoj kaj incensujo. Meze
de la tablo majeste staris ligna tabulo memore al la prauloj.
Antau la longa tablo trovighis kvadrata tablo, ambauflanke
de ghi sidis du brakseghoj. En la festaj tagoj kaj precipe
en la Printempa Festo la kvadrata tablo servis kiel altaro,
sur kiu oni metis vinon, pladojn kaj diversajn kukojn. Sidighinte
sur la brakseghoj, la patriarko akceptis la gratulon de siaj
posteuloj, kiuj lauvice adorklinighis antau li kaj esprimis
al li siajn bondezirojn. Poste tiuj malnovaj moroj estis ne
plu videblaj, sed oni chiam diskutis pri gravaj aferoj en
la salono. Mi memoras, ke la salono funkciis ankau kiel funebrejo,
kiam miaj praavino kaj avino forpasis.
Ambauflanke
de la salono trovighas dormochambroj de la plejaghuloj. Tiuj
du chambroj, la plej bonaj en la tuta korto, estas varmaj
vintre kaj malvarmetaj somere, dank' al la verando kaj grandaj
fenestroj. Miaj praavo kaj avo forpasis, kiam mi estis tre
juna, tial en la du chambroj de la norda domo loghis miaj
avino kaj praavino.
Aliaj
familianoj loghis en la orienta kaj okcidenta domoj chiu el
3 chambroj. Miaj gepatroj, frato kaj mi loghis en la okcidenta
domo kaj la familio de mia onklino en la orienta. La arangho
de la orienta kaj okcidenta domoj estas simila al tiu de la
norda: la meza chambro estas salono kaj ambauflanke dormochambroj.
Kun kahela planko kaj grandaj fenestroj la chambroj estas
komfortaj en somero, sed en vintro ili estas malvarmaj ech
kun granda forno. Chiumatene mi vidis, ke sur la fenestroj
estis glaciaj bildoj, similaj al montoj, nuboj kaj aliaj mirindajhoj.
La shanghighemaj glaciaj bildoj ofte vekis mian scivolemon.
Che
la nordokcidento de la korto kushas granda chambro destinita
por teni bagatelajhojn. Ni nomis ghin granda obskura chambro,
char en ghi estas mallume. Norde de ghi estas du chambroj,
unu servis kiel kuirejo kun luko, kuirforno kaj krano kaj
la alia, kiel tualetejo kun banujo kaj aliaj instalajhoj.
Tiam
mankis moderna kloako kaj oni devis mem solvi tiun problemon
de sia korto. De tempo al tempo oni venigis kamparanojn, por
ke ili forportu per fekajhoporta charo malpurajhojn el la
granda fosajho meze de la korto sub la kvadrataj brikoj. Poste
oni denove metis la kovrilon, shutis teron sur ghi, masonfermis
ghin per brikoj kaj la korto denove aspektis kiel antaue.
Antaue,
en chiu kvadrata korto loghis nur unu familio, sed poste,
pro rapida kresko de la loghantaro kaj malrapida domkonstruado
en unu korto enloghighis du, tri... ech pli ol dek familioj.
Post la tertremo en Tangshan en 1976, en multaj kortoj de
Pekino senorde konstruighis kabanoj shirmantaj kontrau tertremo,
kiuj poste farighis dometoj. Tiele, tiuj tipaj kvadrataj kortoj
perdis siajn originajn trajtojn.
Kun
la socia progreso, modernaj domoj anstatauis iom post iom
la malnovajn kvadratajn kortojn. En 1960, ankau mia familio
forlasis la korton, kie loghis 4 generacioj de mia familio,
kaj transloghighis en etaghdomon. De tiam, mi ne plu loghis
en kvadrata korto. 40 jaroj pasis en palpebruma dauro, sed
mi neniam forgesis la kvietan kaj komfortan kvadratan korton,
en kiu mi pasigis mian infanecon.
|