Unua-pagho>> Kulturo >> Moroj

 

 

 


Mistera virina skribsistemo

     En izolita vilagho de Jiangyong-gubernio, Hunan-provinco, Chinio, Yang Huanyi, 95-jara maljunulino, malrapide eliris el sia simpla kabano por akcepti turistojn el diversaj anguloj de la mondo. En shiaj raspaj manoj estis malnova libro. Ghuste tiu malgranda libro altiris multajn eksterlandajn vizitantojn al la vilagho.

    Kiam okcidentaj psikologoj revis krei virinan skriblingvon, chinaj virinoj jam uzis la virinan skriblingvon en la chiutaga vivo. Pere de tiu aparta intershangho la tieaj virinoj kreis sian sekretan lingvan spacon en la mondo regata de patriarkismo.

    La virina skribsistemo heredighis chefe per skriba lingvo kaj iam ankau per versajhoj kaj baladoj. En la malnova Chinio la virinoj malofte estis klerigitaj. Regate de la viroj, la virinoj do per tiu aparta metodo komunikis sian senton kaj intershanghis spertojn en la ordinara vivo. Ili tion skribis sur papero, brodis sur tuko au pentris sur ventumilo.

    Samkiel la latina lingvo, la virina skribsistemo jam perdis sian valoron en la chiutaga uzado. Sub la hodiaua eduka sistemo de Chinio la virinoj jam ne bezonas fari sekretan komunikadon per virinaj ideogramoj kiel siaj prapatroj.

Historia mistero

     Fakuloj opiniis, ke la virina skribsistemo havas historion almenau de 2 mil jaroj. Ghi devenis de triba lingvo en la pratempa Chinio. La Unua Imperiestro de Qin-dinastio unuigis Chinion en 221 a.K. kaj ordonis unuigi ankau la tutlandajn ideogramojn. Tiam la viroj komencis lerni oficialan lingvon, kaj la virina skribsistemo heredighis de generacio al generacio. Cirkulas rakonto: En la antikveco iu bela virino de Jiangyong estis kaptita de la kortego kaj farighis kromedzino de imperiestro. Shi, malghoja en la palaco, kreis tiujn apartajn hieroglifojn kaj per ili skribis leteron al siaj familianoj por esprimi sian nostalgion. Antau nelonge oni trovis monerojn emisiitajn de la Chiel-paca Regno en 1850, sur kiuj ja legighis tiaj hieroglifoj.

    La virinaj hieroglifoj neniam havis sian vortaron. Ili havis malgrandan diferencon en malsamaj vilaghoj, tial oni ne povas fari precizan statistikon pri ilia kvanto. Iuj taksis, ke estas 600-1000 hieroglifoj, kaj aliaj opiniis, ke pli ol 50 mil.

Richa virina mondo

     La virinaj hieroglifoj heredighas de generacio al generacio en virina dommastrumado. Iam richa familio invitis privatan instruiston, kiu do per tiu oficiala kanalo instruis la virinajn hieroglifojn. Yang Huanyi lernis la hieroglifojn kune kun sia najbara kamaradino Gao Yinxian, ankau kiu poste farighis fama autoro en virina skribsistemo. Yang diris: "Mi ellernis kanti kaj skribi per virinaj hieroglifoj en la agho de 10 jaroj kaj pro tio mi estis tre ghoja."

    Antau chio la virinaj hieroglifoj estas skriblingvo. Ili havis ankau formon de versajhoj, kaj chiu verso konsistas el 7 hieroglifoj, similaj al arangho de la china popola literaturo kaj okcidenta opero. Multaj virinaj hieroglifoj aperis en la formo de versoj. La virinaj libroj bonordigitaj de fakuloj plejparte estas en la formo de tola albumo kaj funkciis kiel doto de novedzino. En la albumo estas multe da versajhoj, kiuj esprimas malghojon de la adiauo kaj zorgo pri la edzinighonta filino. La rakontoj en virina skriblingvo temas pri multe da aferoj, kiaj soleca vivo de juna vidvino, tigra atako de la kampo kaj geedza vivo. Estas ankau iuj, kiuj temas pri politika problemo. Balado en virinaj hieroglifoj verkita en la unua duono de la 20-a jarcento kritikas Kuomintangon pri ghia arbitra rekrutado, dum alia balado montras kiel vilaghanoj fughis de sia hejmo al kaverno pro bombardo de japanaj agresantoj.

    Prof. Xie Zhimin de la Sud-chinia Nacia Universitato diris, ke la virinaj hieroglifoj ne temas pri mono, char lau lia opinio, antaue pro la mlalteco de la socia pozicio de la virinoj, ili ne rajtis teni monon. Estas ankau verko en virina skriblingvo, kiu montras, kiel la virinoj aspiras sendependighon, tamen fakuloj ne opinias, ke tio damaghas la socion. "La virinoj malkonsentas kontrau la reguloj de imperiestroj pri geedzaj aferoj, kio estas politika problemo."

Krizo de la virinaj hieroglifoj

     Pere de la virinaj hieroglifoj virinoj de Jiangyong komunikis sian senton kaj esprimis sian ideon. Char la hieroglifoj estas nekonataj de fremduloj, tial ili kauzis katastrofon al pluraj virinoj. En la 50-aj kaj 60-aj jaroj de la pasinta jarcento iuj virinoj estis kaptitaj de policanoj, misakuzate kiel spionoj, char oni trovis en ilia pakajho nekonatan verkon. En la periodo de la tiel nomata kultura revolucio la virinaj hieroglifoj estis kritikitaj kiel feudismaj restajhoj.

    La 77-jara Zhou Shuoyi estas emerito de la kultura buroo de la gubernio. Li havas fortan intereson pri studo de virinaj hieroglifoj. Li diris: "Chiuj virinoj, kiuj konas la hieroglifojn kaj povis intershanghi opiniojn per ili, estis persekutitaj. La libroj en tiu skriblingvo konservitaj de ili estis konfiskitaj au detruitaj."

    Nun chinaj kaj okcidentaj fakuloj volas savi la hieroglifojn, dume la lokaj virinoj kaj registaraj oficistoj prenas ilin kiel vidindajhojn kaj volas aldoni al ili valoron de turismo. En iuj vilaghoj de la gubernio jam naskighis lernejo de virinaj hieroglifoj, kiuj tamen funkcias malfacile pro financa problemo.

    S-ino Yang Huanyi estas tre maljuna, sed kiam oni parolas pri virinaj hieroglifoj, shiaj okuloj chiam brilas de ghojo. Kun dolcha rideto shi diris: "Mi lernis la hieroglifojn por korespondi kun kamaradinoj kaj vershas al ili mian koron. Per ili mi skribis chion, kion mi volis." Shi vespiris kaj daurigis: "Sed nun ne estas necese lerni ilin." Oni kredas, ke Yang eble estas la unika postvivanto. Se shi forpasos, forpasos ankau la bela tradicio. Nun shiaj manoj tremas forte kaj shi ne kapablas skribi. Post nelonge malaperos la virinaj hieroglifoj, per kiuj shi notis siajn ghojon kaj malghojon. Shiaj posteuloj ne kapablas kaj ne bezonas posedi tiujn hieroglifojn.